tradukoj:
be de en es fr he hu it nl pl ru sk
*seks/o [1]
*sekso
- 1.
-
Biologia ecaro diferenciganta
virseksulon
disde ino:
aroj da rigardantoj haltis antaŭ apartaj mastoj,
laŭgrade kiel interesis ilin la figuroj, la aĝo
aŭ sekso de la viktimoj
[2];
ĉiuj rajtoj kaj liberecoj ... validas same por
ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ
raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio...
[3].
Rim.:
Ne konfuzu kun genro3.
- 2.
-
La tuto da samseksaj individuoj:
ĉiuj plenaĝaj loĝantoj de ambaŭ
seksoj havas la rajton de voĉdonado
[4].
- 3.
-
La tuto da mensaj kaj fiziologiaj reagoj, faroj kaj emocioj
rilataj al la seksa vivo:
laŭ la plej populara opinio, ĝi – la sekso
–
naskas ĉion: La plej altaj Filozofio, Scienco, Arto
homaj eruptas el la vulkano de la Sekso
[5].
- 4.
- (arkaismo) genro1
grandegan malfacilecon prezentas por la lernanto la memorado de la
sekso de ĉiu substantivo en la naturaj lingvojZ;
ekzistas tri gramatikaj seksoj, la vira, la ina kaj la
neŭtra, kiu apartenas al la senseksaj aferoj.
seksa
- 1.
-
Rilata al sekso1:
seksa membroZ
(t.e. peniso)
- 2.
-
Rekte aŭ malrekte rilata al
sekskuniĝo:
seksaj interrilatoj;
seksa vivo;
seksaj fantazioj;
seksa amo.
seksismo
-
Sinteno prema al iu el la du seksoj, plejofte al inoj:
per rasismo, seksismo, kaj aliaj specoj de premado
... la regantoj malfortigas kaj dividas nin
[6].
seksumi
-
Plenumi seksajn2 agojn:
levu la manon kiu seksumas du fojojn semajne
[7];
mi nek fumas nek drinkas nek seksumas!
[8].
sekskuniĝiambaŭseksa
- 1.
-
Vira kaj ina, havanta ambaŭ seksojn:
kelkaj arb-specioj estas ambaŭseksaj
[9].
- 2.
- (evitinde) (plurnombre)gea
supergrasaj, misformaj dikventruloj ambaŭseksaj
[10].
ambaŭseksulo
-
Vivulo, kiu viras kaj inas samtempe aŭ sinsekve en sia vivo:
ambaŭseksuloj sterilas, eĉ nur pro la manko de
ĝustaj hormonoj
[11].
inseksa
-
El la ina sekso.
virseksa
-
El la vira sekso:
virseksa infano estas naskita al vi
[12].
virseksuloZ
-
Animalo (homo aŭ besto) de la sekso organizita por
demeti en aliseksan animalon la semon de ido
(kontraste kun ino):
„Krom tio,“ ŝi diris plue,
„ĝi estas virseksulo,
kaj la malbeleco sekve ne tiom multe malutilas
...“
[13];
ĉiu virseksulo ĉe vi estu cirkumcidata
[14].
samseksa
-
El la sama sekso, kiel alia:
samseksaj lernejanoj.
samseksema, samseksama
-
Sekse kaj emocie altirata de individuoj de la sama sekso:
por defendi amrilaton samseksaman
[15].
geja,
lesba
samseksemulo, samseksamulo
-
Samseksama persono, precipe se
viro:
en „La samseksemulo“, probable lia plej
konata poemo, li uzas sintakson tre karakterizan
[16].
gejo.
samseksemulino, samseksamulino
-
Samseksama virino.
lesbo,
lesbanino.
aliseksema
-
Sekse kaj emocie altirata de individuoj de la alia sekso.
seksmatura
-
Kiu estas sekse matura, kapabla naski aŭ generi idojn:
en marto kaj aprilo, la seksmaturaj angiloj demetas
siajn ovojn en la varmaj kaj profundaj akvoj de la
Sargasmaro
[17];
en la centro de la aranĝo staris la seksmaturaj geknaboj
[18].
seksorgano
-
Organo1.a
posedanta seksan funkcion:
herpet-viruso (tipo 2) kutime kaŭzas inflamajn lezojn de
seksorganoj
[19].
tradukoj
anglaj
~o:
sex;
~a:
sexual;
sam~ema, :
homosexual;
~matura:
sexually mature.
belorusaj
~o 1.:
пол (мужчынскі,
жаночы);
~o 2.:
пол
(мужчынскі,
жаночы);
~o 4.:
род (граматычны)
;
vir~ulo:
самец;
sam~ema, :
гомасэксуальны;
sam~emulo, :
гомасэксуаліст;
sam~emulino, :
лесьбіянка
.
francaj
~o:
sexe;
~a:
sexuel;
~ismo:
sexisme;
ambaŭ~a 1.:
androgyne (adj.), bissexué, hermaphrodite (adj.);
ambaŭ~a 2.:
des deux sexes, mixte (des deux sexes);
ambaŭ~ulo :
androgyne (subst.), hermaphrodite (subst.);
in~a:
femelle, féminin;
vir~a:
masculin, mâle;
vir~ulo:
mâle;
sam~a:
de même sexe;
sam~ema, :
homosexuel;
sam~emulo, :
homosexuel;
sam~emulino, :
homosexuelle, lesbienne;
~matura:
nubile;
~organo:
organe sexuel.
sen~a:
asexué.
germanaj
~o:
Geschlecht;
sam~ema, :
homosexuell;
sam~emulo, :
Homosexueller, Schwuler;
sam~emulino, :
Homosexuelle, Lesbe;
~matura:
geschlechtsreif.
hebreaj
~o:
מין, מגדר;
sam~ema, :
חד-מיני, הומוסקסואלי;
sam~emulo, :
הומוסקסואל;
sam~emulino, :
הומוסקסואלית
, לסבית.
hispanaj
~o:
sexo;
~a:
sexual;
~ismo:
sexismo;
~umi:
tener relación (sexual);
ambaŭ~a 1.:
hermafrodita;
ambaŭ~ulo :
hermafrodita;
in~a:
hembra, femenina;
vir~a:
macho, masculino;
vir~ulo:
macho;
sam~a:
del mismo sexo;
sam~ema, :
homosexual;
sam~emulo, :
homosexual;
sam~emulino, :
lesbiana;
ali~ema:
heterosexual;
~matura:
sexualmente maduro;
~organo:
órgano sexual.
hungaraj
~o:
nem
;
in~a:
nőnemű;
vir~a:
hímnemű;
vir~ulo:
hím;
sam~a:
azonos nemű;
sam~ema, :
homoszexuális;
sam~emulo, :
homoszexuális;
sam~emulino, :
leszbikus;
~matura:
ivarérett.
sen~a:
ivartalan, nemi jelleg nélküli, aszexuális.
italaj
~o:
sesso;
~a:
sessuale;
~ismo:
sessismo;
~umi:
fare sesso;
ambaŭ~a 1.:
androgino (agg.), ermafrodita (agg.);
ambaŭ~ulo :
androgino (sost.), ermafrodita (sost.);
in~a:
femminile;
vir~a:
mascile;
vir~ulo:
maschio;
sam~ema, :
omosessuale (agg.);
sam~emulo, :
omosessuale (sost.);
sam~emulino, :
lesbica (sost.);
~matura:
sessualmente maturo;
~organo:
organo sessuale.
nederlandaj
~o:
geslacht;
in~a:
vrouwelijk;
vir~a:
mannelijk;
vir~ulo:
mannetje;
sam~ema, :
homoseksueel;
sam~emulo, :
homoseksueel, homo;
sam~emulino, :
lesbische, lesbienne;
~matura:
geslachtsrijp.
polaj
~o 1.:
płeć;
~o 2.:
płeć;
~o 3.:
seks;
~o 4.:
rodzaj;
~a 1.:
płciowy;
~a 2.:
płciowy, seksualny;
~ismo:
seksizm;
~umi:
uprawiać seks, kochać się;
ambaŭ~a 1.:
obojnaczy, dwupłciowy;
ambaŭ~ulo :
hermafrodyta, obojniak;
in~a:
żeński, żeńskiej płci;
vir~a:
męski, męskiej płci;
vir~ulo:
samiec;
sam~a:
tej samej płci;
sam~ema, :
homoseksualny;
sam~emulo, :
homoseksualista, gej (pot.), pedał (obraźliwie);
sam~emulino, :
homoseksualistka, lesbijka (pot.), lesba (obraźliwie), pedałówa (obraźliwie);
~matura:
dojrzały płciowo;
~organo:
organ płciowy.
~a membro:
członek.
rusaj
~o 1.:
пол (мужской,
женский);
~o 2.:
пол (мужской,
женский);
~o 3.:
секс;
~o 4.:
род(грамматический);
~a 1.:
половой;
~a 2.:
половой, сексуальный;
~umi:
заниматься сексом;
ambaŭ~a 1.:
обоеполый;
ambaŭ~ulo :
обоеполый (в знач. сущ.);
in~a:
женского пола;
vir~a:
мужского пола;
vir~ulo:
самец, особа мужского пола;
sam~a:
однополый;
sam~ema, :
гомосексуальный;
sam~emulo, :
гомосексуалист;
sam~emulino, :
лесбиянка;
~matura:
половозрелый;
~organo:
половой орган.
slovakaj
~o:
pohlavie;
sam~emulo, :
homosexuál;
sam~emulino, :
lesba.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
H. Sienkiewicz trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, ĉapitro 62a3.
La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Art. 2a4.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj,
bagateloj5.
A. Kris: Scenaj obscenoj... drastaj kontrastojLa Ondo de Esperanto6.
-: Kio estas la Anarkiista Federacio?,
anarkiismaj esperantistoj..., [vidita en 2008-03]7.
L. Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, 19748.
H. Schicke: Longa kaj sana vivoMonato9.
Vikipedio, artikolo „arbo“, 2006-04-0710.
V. Sapoĵnikov: Humuraĵetoj, Jekaterinburg: Sezonoj, 199211.
M. M. Campagna: Riismo..., soc.culture.esperanto,
1994-02-2112.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 20:1513.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malbela anasido14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 17:1015.
G. Kamaĉo: Berveling, poeto
sentabua, Monato, numero 1994-1216.
G. Kamaĉo: Berveling, poeto
sentabua, Monato, numero 1994-1217.
Vikipedio,
Angilo18.
R. Hauger: Deĉifrado de la paskinsula skriboMonato19.
V. Lemelev: Infektoj: Mikroboj provokas neinfektajn
malsanojn ŝanĝiĝi al infektajMonato
administraj notoj
pri
~o 1.:
Mankas ekz BOT. [MB]
[^Revo]
[seks.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.31 2011/12/08 16:10:08 ]