tradukoj:
be cs de en es fa fr hu it nl pl pt ru sv vo
*ĝoj/i
*ĝoji
(ntr)
-
Senti vivan plezuron en la animo:
mi ĝojas vin vidi;
mi ĝojas, ke vi restas;
ĝoji pri ies sukcesoB,
malfeliĉo;
naskinto de saĝulo ĝojos pro li
[1].
ĝui.
ĝoja
-
Sentanta aŭ montranta ĝojon:
ĝoja homo, koro, vizaĝo, rideto, krio, lumo, festo;
ĝojaj petoluloj.
gaja,
kontenta.
ĝojo
-
Viva plezuro de la animo:
havi ĝojon de io, pro io, pri io;
kaŭzi ĝojon al iu;
difekti, fuŝi ies ĝojon;
amiko en ĝojo kaj ploro[2];
vivi en silko kaj veluro, en ĝojo kaj plezuro
(gajvivi)[3];
saĝa filo estas ĝojo
(ĝojigaĵo) por sia patro
[4];
por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon
[5].
ĝojigi
-
Igi ĝoja:
laboro lacigas, sed akiro ĝojigas[6];
saĝa filo ĝojigas la patron
[7];
suna vetero ĝojigas la koron;
ĝojiga sciigo.
malĝoji
(ntr)
-
Senti vivan malplezuron en la animo, afliktiĝi:
malĝoji pro la morto de amikoB;
koro scias sian propran malĝojon, kaj en ĝia malĝojo
ne partoprenas fremduloZ;
nek ĝojo nek malĝojo daŭras eterne;
[8]
akiri la malĝojan (ne enviindan) gloron de
subfosanto
[9];
profitemulo malĝojigas sian domon
[10].
funebri,
malesperi,
malluma,
nuba.
malĝoja
- 1.
-
Sentanta fortan malplezuron.
- 2.
-
Kaŭzanta fortan malplezuron.
malĝojo
-
Sento malplezura, aflikta.
vivĝojo
-
Tio kio spegulas optimismon, radias bonan animstaton kaj ĝojon.
"mankas vivĝojo tra tiuj skriboj" kaj mi reen iris sur
la guglan paĝon por serĉi pri la vorto "vivĝojon" (kiun mi spontane
plurfoje uzis). [11].
optimismo.
tradukoj
anglaj
~i:
rejoice, be glad;
~a:
joyful, glad;
~o:
joy;
~igi:
make joyful, make glad.
belorusaj
~i:
радавацца, весяліцца, цешыцца;
~a:
радасны, вясёлы;
~o:
радасьць;
~igi:
радаваць;
mal~i:
сумаваць, засмучацца, журыцца, маркоціцца;
mal~a 1.:
сумны, маркотны, журботны;
mal~o:
сум, смутак, маркота, журба.
ĉeĥaj
~i:
radovat se.
francaj
~i:
se réjouir;
~a:
joyeux;
~o:
joie;
~igi:
réjouir;
mal~i:
être triste;
mal~a 1.:
triste;
mal~o:
tristesse;
viv~o:
joie de vivre.
germanaj
~i:
freuen;
~a:
froh;
~o:
Freude;
~igi:
erfreuen;
mal~i:
trauern;
mal~a 1.:
traurig;
mal~o:
Trauer.
hispanaj
~i:
estar feliz;
~a:
alegre, contento, -a, feliz;
~o:
alegría;
~igi:
alegrar;
mal~i:
estar triste;
mal~a 1.:
triste;
mal~o:
tristeza.
hungaraj
~i:
örül, örvendezik;
~a:
örvendező, örvendetes, vidám;
~o:
öröm;
~igi:
megörvendeztet, örömet okoz neki;
mal~i:
bánkódik, búslakodik;
mal~a 1.:
bánatos, bús;
mal~o:
bánat, bú.
italaj
~i:
gioire;
~a:
gioioso, felice, giulivo, gaudioso;
~o:
gioia;
~igi:
rallegrare, ingioiare, allietare;
mal~i:
addolorarsi, rattristarsi, essere triste, contristarsi;
mal~a 1.:
triste;
mal~o:
tristezza.
nederlandaj
~i:
blij zijn;
~a:
bevreugd, blij;
~o:
vreugde;
~igi:
blij maken;
mal~i:
treuren, bedroefd zijn.
persaj
~i:
خوشحال بودن;
~a:
خوشحال، شادمان;
~o:
خوشحالی، شادمانی;
~igi:
خوشحال کردن;
mal~i:
اندوهگین بودن، غمگین بودن;
mal~a 1.:
غمگین، اندوهگین;
mal~a 2.:
غمانگیز;
mal~o:
غم، اندوه.
polaj
~i:
radować się, cieszyć się;
~a:
radosny, ucieszony;
~o:
radość, uciecha;
~igi:
cieszyć (kogoś), radować (kogoś);
mal~i:
smucić się, martwić się, troskać się, być markotnym, frasować się (przest.);
mal~a 1.:
smutny, zmartwiony, zatroskany, markotny, zafrasowany (przest.);
mal~a 2.:
smucić, martwić;
mal~o:
smutek, zmartwienie, troska, frasunek (przest.).
portugalaj
~i:
alegrar-se, regozijar-se;
~a:
alegre, contente, feliz;
~o:
alegria, contentamento, felicidade.
rusaj
~i:
радоваться, веселиться;
~a:
радостный;
~o:
радость;
~igi:
радовать, обрадовать;
mal~i:
печалиться, грустить;
mal~a 1.:
печальный, грустный,
безрадостный
;
mal~o:
печаль, грусть, тоска.
svedaj
~i:
glädjas;
~a:
glad, glädjefull;
~o:
glädje;
~igi:
glädja.
volapukaj
~i:
gälön;
~a:
gälik;
~o:
gäl.
[^Revo]
[gxoj.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.28 2011/09/24 16:10:10 ]