tradukoj:
de en fr hu nl pl pt ru sv
integr/a
integra
- 1.
-
Tute kompleta; el kiu oni forprenis neniun parton:
integra kvanto, sumo, liveraĵo;
konservi la integrecon de la lando;
la integreco de deponaĵo.
- 2.
-
Kiu prezentas koheran tuton harmonian en siaj partoj:
la poemo, laŭ modernaj kriterioj, estas longa ... tamen
ĝi havas maloftan integron
[1];
oni devas antaŭ ĉio integriĝi al sia
ĉirkaŭo
(asimiliĝi)
[2];
Esperanto integriĝas en la homa psiko je nivelo pli profunda
ol ĉiu ajn alia fremda lingvo
[3].
monolita
- 3.
- [4]
(p.p. ringo)
Sen nuldivizoroj:
korpo estas integra ringo;
finia, komuteca, unuhava, integra ringo estas korpo.
Rim.:
Anstataŭ „integra ringo“ troviĝas ankaŭ
„integreca domajno“, ekz-e en [5],
kiu paŭsas similajn nacilingvajn formojn. Oni ĉiuokaze ne
konfuzu la radikon „integr“ kun la homonimo, kiu signifas
„integral“ kaj ne traduku „integreca domajno“ per
„regiono de integralado“!
integri
- 1.
-
(ntr)
(malofte)
Esti integra, kunesti kiel integraj partojn de unu tuto:
Urĝe mi vokas la masojn pelantajn sin ĉirkaŭ la Globo: |
Vi, alianco de ŝtormo kaj fajro, kaj akvo kaj ĉio, |
kio tensie integras en kresko kaj forto de l'vivo, |
ĉiuj lum-son-elementoj, kaj ĉio kun ĝi kombinita, |
maso atoma amasa mi ― vokas: Indulgu la Teron!
[6].
- 2.
-
(tr)
(evitinde) integrigi
Rim.:
Ĉi tiun formon naturisme preferas PIV2, kvankam ĝi ne estas
akordigebla kun la adjektiva ĉefsenco (tiu de integra).
La aŭtoroj de PIV1 pli klare konsciis tion, kaj tial la
matematikan homonimon
integri
prezentis en aparta artikolo (cetere, tiun sencon matematikan pli
sisteme kaj klare esprimas integrali).
[Sergio Pokrovskij]
integrigi
-
Kunigi en unu koheran tuton:
li (Pierre de Chardin) elpensis kaj proponis
novan teorion, kiu ree akordigu la du malamikajn tendarojn
kaj ree integrigu Sav-historion kaj Mond-percepton
[7];
14. Integrigi en la formalan instruadon, samkiel
en la vivlongan lernadon, la scion, la valorojn kaj la
scipovojn, kiuj necesas por dauripova vivmaniero
[8];
en la estonteco Ĉina Radio Internacia pluapaŝe integrigos
diversajn riĉfontojn kaj pene trovos pli multajn kaj pli
bonajn ŝancojn por disvolvado
[9].
integra cirkvito
-
Elektronika cirkvito,
plenumanta specifan funkcion, kaj realigita en unu
duonkonduktila kristalo (plej ofte silicia), en kiu kristalo
estas fabrikitaj ĉiuj elementoj, necesaj por la plenumado de
la funkcio. Tiuj elementoj plej ofte estas transistoroj kaj
diodoj. Kombinante ilin en unu kristalo oni povas krei tre
diversajn analogajn aŭ ciferecajn integrajn cirkvitojn.
blato
[^Revo]
[integr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.20 2009/05/27 16:30:40 ]