tradukoj:
be bg cs de en es fi fr he hu nl pl pt ru sv tr
*kadr/o
*kadro
- 1.
-
Borderaĵo, ordinare kvadrata, sed ankaŭ diversforma,
el iu ajn materialo, per kiu oni ĉirkaŭigas
pentraĵon,
spegulon, fenestron ktp:
la orita kadro mirinde reliefigis la nigran figuron
de la maljunulino
- 2.
-
Vidaĵo, kiu ĉirkaŭas ion:
la urbo kuŝis en kadro el freŝa verdaĵo;
la palaco liveris bonegan kadron al nia kongreso
fono.
- 3.
-
Ĉio, kio ĉirkaŭas ian okazaĵon:
cirkonstancoj, kutimoj, reguloj,
organizo, doktrino:
la disdonado de la diplomoj okazis samtage, en la kadro
de adiaŭa vespero;
la historia kadro de tiu citaĵo estas sufiĉe
konata.
establi novan organizon en la kadro de nia asocio;
tiu agado okazas ekster la kadro de nia ofico;
ni proponas nur krei neŭtralan eksteran kadron,
kiu povus unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn
homojnZ;
krevis la malnovaj kadroj de la sciencoj.
kadre de
(prepoziciaĵo)
-
En la donitaj
cirkonstancoj,
laŭ la koncerna organizo:
ili trovus trafan esprimon, kadre de la kutima lingvo
[1].
enkadre de
kadri
(tr)
- 1.
- (iu)
enkadrigi 1
[ve al tiu, kiu] trahakas al si fenestrojn
kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro
[2];
ŝi havis sur si neĝoblankan kolumon,
butonumitan per granda ore kadrita kameo
(ĉirkaŭigita per ora kadro)
[3];
li plu konservis sur la vizaĝo kadrita per
malgrandaj vangoharoj rideton de ravo kaj sindonemo
[4].
- 2.
- (io)
enkadrigi 2
el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj
okuloj (okuloj, ĉirkaŭitaj de bluaĵo)
fluis silenta, sed korpenetra plendo
[5];
malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason
[6].
Rim.:
Ĉi tiu senco ne estas agnoskita de
[7], kiu citas la zamenhofan
ekzemplon kadre de senco 1,
kio estas allasebla interpreto pro la pasiva formo
de la verbo kaj la adverba formo de la adjekto.
enkadrigi
(tr)
- 1.
- (iu)
Ĉirkaŭigi per kadro:
enkadrigi fotografaĵon;
ili faris la oniksajn ŝtonojn, ĉirkaŭe
enkadrigitajn per oro
[8].
- 2.
- (io)
Servi kiel kadro:
fosoj, enkadrigitaj de tuta vico da salikoj
[9].
Rim.:
Ĉi tiu senco ne estas agnoskita de
[10], kiu citas la zamenhofan
ekzemplon kadre de senco 1,
kio estas neebla interpreto, ĉar
de vico da salikoj
evidente ne montras instrumenton, sed aganton.
enkadre de
(prepoziciaĵo)
kadre de
La interkonsento estis farita enkadre de la laborgrupo
[11].
alkadrigi
Aranĝi tekston tiel, ke ambaŭ randoj estas glataj.
[12]
rektigi
remburi
tradukoj
anglaj
~o 1.:
frame;
~o 2.:
frame, setting, backdrop;
~o 3.:
framework;
~e de:
in the framework of;
~i:
frame;
en~igi:
frame.
belorusaj
~o 1.:
рама, рамка;
~o 2.:
абрамленьне
;
~o 3.:
абрамленьне
, рамка, рамкі, мяжа, межы;
~e de:
у рамках;
~i:
абрамляць;
en~igi:
абрамляць;
en~e de:
у рамках.
bulgaraj
~o 1.:
рамка.
ĉeĥaj
~o:
rámec.
finnaj
~o 1.:
kehys, kehykset, raami(t), puitteet;
~o 2.:
ympäristö, tausta;
~o 3.:
puitteet (kuv.), olosuhteet;
~e de:
(jonkin) puitteissa (t.
”puitteissa”);
~i:
kehystää, ympäröidä;
en~igi:
kehystää, ympäröidä.
francaj
~o:
cadre;
~e de:
dans le cadre de;
~i:
encadrer;
en~igi:
encadrer;
en~e de:
dans le cadre de.
germanaj
~o 1.:
Rahmen;
~o 2.:
Umgebung;
~o 3.:
Rahmen;
~i 1.:
rahmen;
~i 2.:
umgeben;
en~igi 1.:
rahmen;
en~igi 2.:
umgeben.
hebreaj
~o:
מסגרת;
~e de:
במסגרת;
~i 1.:
למסגר;
en~igi 1.:
למסגר.
hispanaj
~o 1.:
marco, cuadro;
~o 3.:
marco;
~e de:
en el marco de;
~i:
enmarcar;
en~igi:
encuadrar.
hungaraj
~o:
keret;
~e de:
(vminek a )keretében;
~i 1.:
bekeretez, keretbe foglal;
~i 2.:
keretez, övez ;
en~igi 1.:
bekeretez, keretbe foglal;
en~igi 2.:
keretez, övez ;
en~e de:
(vminek a )keretében.
nederlandaj
~o 1.:
lijst;
~o 2.:
kader;
~o 3.:
kader;
~e de:
in het kader van;
~i 1.:
inlijsten;
~i 2.:
omkaderen;
en~igi 1.:
inlijsten;
en~igi 2.:
omkaderen;
en~e de:
in het kader van;
al~igi :
blokken.
polaj
~o 1.:
rama, ramka, obramowanie, kadr;
~o 2.:
obramowanie, otoczenie;
~o 3.:
tło, warunki, ramy;
~e de:
w ramach;
~i 1.:
obramowywać;
~i 2.:
obramowywać;
en~igi:
obramowywać, okalać;
en~e de:
w ramach;
al~igi :
kadrować, justować.
portugalaj
~o 1.:
quadro, moldura, caixilho.
rusaj
~o 1.:
рама, рамка;
~o 2.:
обрамление
;
~o 3.:
обрамление, рамка, граница;
~e de:
в рамках;
~i:
обрамлять, окаймлять;
en~igi:
обрамлять, окаймлять;
en~e de:
в рамках.
svedaj
~o:
ram;
~i:
rama in;
en~igi:
rama in.
turkaj
~o 1.:
çerçeve;
~i:
çerçevelemek.
fontoj
1.
Claude Piron: La bona lingvo, p. 70a2.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 22:143.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta4.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 215.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta6.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 27.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro8.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 39:69.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko10.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro11.
Evgeni Georgiev: Interkonsento pri komerca
liberigo, Monato, jaro 2002a, numero 2a, p.
13a12.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro
[^Revo]
[kadr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.28 2009/09/05 16:30:41 ]