tradukoj: cs de en es fr hu nl pl pt ru

*rekt/a

*rekta

1.
Nekurba: rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [1]; rekta kiel cipreso.
2.
Nedeflankiĝante alcela, nedevojiĝa, senpera, senornama: mi irigos vin sur rekta vojstrekoZ; la domo kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de la scienculoZ; en rekta direkto al; ŝi iris rekte al sia loĝejo [2]; rekte paroliB; trafi per la parolo rekte en la vizaĝon [3]; nedekliniĝa irado rekte antaŭenZ; alpaŝi rekte al la aferoZ; la verko estis skribata rekte (senpere) en Esperanto.Z; tiu laboro estus rekte malutilaZ; frazo ne tute bonstila, sed ne rekte eraraZ; tiam vi faros rekte (certe) eraronZ; rekta stilo.
3.
Vertikale staranta: kun kapo rekta kiel koko; virinoj sidis aŭ staris rekteZ; tenu vin rekte; li subite rektiĝisZ.
4.
GRA Senpera, senprepozicia: la rektan komplementon oni montras per akuzativo.
5.
MAT
a)
(evitinde) [4] (p.p. angulo) =orta.
b)
[5] (p.p. sumo de vektoraj subspacoj) Tia, ke ajna ĝia elemento esprimiĝas nur unumaniere kiel sumo de elementoj en la subspacoj: se la sumo de du subspacoj estas rekta, tiam ilia komunaĵo egalas al {0}. VD:komplementa.
6.
ELE Unudirekta (pri kurento). Vd ĉe rekta kurento. ANT:Alterna kurento

rekto

MAT
a)
[6] Nekurba linio, ambaŭflanke senfina: tra du punktoj trairas multaj kurboj, sed nur unu rekto.
Rim.: Kompreneble temas pri naiva difino de unu el la plej bazaj nocioj de elementa geometrio.
b)
Afina rektovektora rekto, laŭ la kunteksto.

rektara

MAT[7]
(p.p. neebena surfaco) Egala al la kunaĵo de ĉiuj rektoj, inkluzivataj de ĝi: rektaran surfacon oni povas intuicie prezenti al si kiel la spuron de iu rekto, kiu moviĝas en la spaco; cilindroj, konoidoj kaj konusoj laŭdifine estas rektaraj surfacoj.
Rim.: La termino ne estas tre logika, ĉar rektara surfaco ne estas „aro da rektoj“, sed ja aro de la punktoj de ĉiuj ĉi rektoj. La metaforo per „rektilo“, kiun uzas la franca kaj la rusa povus esti pli bona bazo por la koncerna termino. Notindas, ke Bricard [8] uzas ĉi-sence la terminon „rektenaskita“, tamen ne sekvinda pro la strangeco de la kunmetaĵo same kiel „rektoestigebla“ trovebla en [9].

rektilo

TEKMAT[10]
Ilo, uzata por desegni rektajn liniojn: T-kapa rektilo [11].

rektigilo

ELE Aranĝaĵo por transformi alternan kurenton en kurenton rektan aŭ eĉ konstantan.
Rim.: En la literaturo troveblas ankaŭ rektifilo kaj rektilo.

duonrekto

MAT[12]
(en afina spaco) Aro de ĉiuj punktoj de la tipo λ∙u+O, kie O estas iu punkto (ĝia origino), u estas iu nenula vektoro (direktanta vektoro) kaj λ estas arbitra pozitiva reelo: duonrekto ne estas afina subspaco; intuicie, duonrekto kun origino O estas ĉiu el la du linioj, kiujn oni estigas, rompante rekton ĉe unu ĝia punkto O.

elrektiĝi

(ntr)
Rektigi siajn dorson kaj nukon post kurba sinteno: ŝi ... staris denove kelkan tempon kun mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis [13]. kun elrektigita talioZ.

malrekta

1.
Havanta kurbojn, angulojn: malrektaj stratoj kaj stratetoj [14]
2.
Ne rekte alcela, uzanta peradon, kromvojon: malrekta parolado.
3.
Klinita, nevertikala: la tablo staras malrekte [15].

samrekta

MAT[16]
(p.p. punktoj aŭ aroj da punktoj) Apartenantaj al (aŭ inkluzivataj de) unu sama rekto: du punktoj estas ĉiam samrektaj; samrektaj strekoj (segmentoj el unu sama rekto); ĉiu punkto de streko estas samrekta kun ties randoj; tra tri nesamrektaj punktoj trairas nur unu ebeno.

afina rekto

MAT
Unudimensia afina spaco.

eŭlera rekto

MAT
(de neegallatera triangulo) Rekto1, trairanta ĝian ortocentron, ĝian pezocentron, la centron de ĝia ĉirkaŭskribita cirklo kaj la centron de la eŭlera cirklo. VD:Eŭlero.

vektora rekto

MAT
Unudimensia vektora spaco.

rektigi

1.
Fari ion rekta: Rigardu la faron de Dio; ĉar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis? [17]; Bazarov fiere sin rrektigis [18].
2.
TIP Aranĝi tekston tiel, ke difinitaj partoj estas en vertikaloj [21] rektigi nombrojn laŭ la komoj [19] rektigi alineon dekstre [20] VD:alkadrigi, remburi
3.
ELE Transformi alternan kurenton en rektan kurenton, aŭ eĉ (plej ofte kaj pli speciale) en konstantan kurenton. SIN:rektifi3

tradukoj

anglaj

~a b: direct; ~a 6.: direct (current); ~a: straight; ~o: straight line; ~ara: ruled; ~ilo: ruler; ~igilo: rectifier; duon~o: half-line, ray; sam~a: collinear; afina ~o: affine line; eŭlera ~o: Euler['s] line; vektora ~o: one-dimensional vector space; ~igi 2.: align.

ĉeĥaj

~a 6.: stejnosměrný; ~a: přímý.

francaj

~a b: (somme) directe; ~a: droit, direct; ~o: droite; ~ara: (surface) réglée; ~ilo: règle; ~igilo: redresseur; duon~o: demi-droite; el~iĝi: se redresser; mal~a: de guingois, indirect, tordu, penché; sam~a: aligné, colinéaire; afina ~o: droite affine; eŭlera ~o: droite d'Euler; vektora ~o: droite vectorielle; ~igi 3.: redresser.

germanaj

~a 1.: gerade; ~a 2.: direkt; ~a 3.: aufrecht; ~a 4.: direkt; ~a a: recht; ~a b: direkt; ~o a: Gerade; ~o: Gerade; ~ara: geradlinig, Regel-(fläche); ~ilo: Lineal; ~igilo: Gleichrichter; duon~o: Halbgerade, Strahl; mal~a 1.: kurvig; mal~a 2.: auf Umwegen; mal~a 3.: schief; sam~a: kollinear; afina ~o: affine Gerade; eŭlera ~o: Eulersche Gerade; vektora ~o: Vektorgerade; ~igi 3.: gleichrichten.

hispanaj

~a 1.: recto; ~a 2.: directo; ~a 3.: derecho; ~a 4.: directo; ~a a: recto; ~o a: recta; ~igi 3.: rectificar.

hungaraj

~a 1.: egyenes; ~a 2.: közvetlen; ~a 3.: egyenes ; ~a 4.: közvetlen; ~a b: direkt; ~o: egyenes; ~ilo: vonalóz; ~igilo: egyenirányító; duon~o: félegyenes; el~iĝi: felegyenesedik, kiegyenesedik; mal~a 1.: görbe; mal~a 2.: közvetett; mal~a 3.: ferde; sam~a: kollineáris; afina ~o: affin egyenes; eŭlera ~o: Euler-vonal; vektora ~o: egydimenziós vektortér; ~igi 3.: egyenirányít.

nederlandaj

~a: recht, rechtstreeks; ~o: rechte; ~igi 3.: gelijkrichten.

polaj

~a 1.: prosty; ~a 2.: prosty, bezpośredni, naturalny; ~a 3.: prosty, sztywny, wyprostowany; ~a 4.: bliższe (o dopełnieniu); ~a a: prosty; ~a b: (suma) prosta; ~a 6.: stały; ~o: prosta; ~ara: (powierzchnia) prostokreślna; ~ilo: linia, linijka, liniał; ~igilo: prostownik; duon~o: półprosta; el~iĝi: wyprostować, rozprostować; mal~a 1.: krzywy, powyginany, wygięty, zgięty; mal~a 2.: niebezpośredni, okrężny; mal~a 3.: krzywy, zgięty; sam~a: współliniowy; afina ~o: prosta afiniczna; eŭlera ~o: prosta Eulera; vektora ~o: jednowymiarowa przestrzeń wektorowa; ~igi 2.: wyrównywać.

portugalaj

~a 1.: reto.

rusaj

~a b: прямая (сумма); ~a: прямой; ~o: прямая (линия); ~ara: линейчатая (поверхность) ; ~ilo: линейка; ~igilo: выпрямитель; duon~o: полупрямая, луч; el~iĝi: выпрямиться, распрямиться; mal~a 1.: непрямой, кривой; mal~a 2.: непрямой, обходной, косвенный; mal~a 3.: непрямой, кривой, наклонный; sam~a: коллинеарный ; afina ~o: аффинная прямая; eŭlera ~o: прямая Эйлера; vektora ~o: векторная прямая; ~igi 1.: выпрямить; ~igi 2.: выровнять; ~igi 3.: выпрямлять (эл. ток).

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
2. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
5. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §372
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
7. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 39
9. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 46
10. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
11. Plena Ilustrita Vortaro
12. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
13. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
14. V. Varankin: Metropoliteno
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33
16. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 7:13
18. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Ĉap. 13a.
19. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
20. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
21. La Nova Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [rekt.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.51 2009/06/11 16:30:17 ]