tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pt ru sv

*kost/i

*kosti

(tr)
1.
EKON Esti akirebla nur je difinita prezo: kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn [1]; kosti dek markojn po metro, ĉiumetre; la reklamo kostis dek mil dolarojn; kosti neniom, nenion.
2.
Esti akirebla, atingebla, nur dank' al iu peno: kio multe kostas, multe valoras[2]; senpaga estas la morto, sed ĝi kostas la vivonZ; la milito kostis la vivon de multaj miloj da homoj; tiu libro kostis al mi multajn laborojn kaj lacojn; la konfeso kostis al li multeB; ĉiu paŝo antaŭen kostas doloron kaj suferonZ.

kosta

=multekosta la produktado de dokumentoj estos pli simpla kaj malpli kosta [3].

koste de

(prepoziciaĵo)
Malgraŭ iu neevitata peno, forofero aŭ malavantaĝo: ili lernas paroli la ĉirkaŭan lingvon, koste de konstanta ... korektado [4].

kosto

EKON Baza monsumo aŭ ofero necesa por produkti, havigi, akiri ion: la kostoj de la vojaĝo; ne valoras la faro la koston de l' preparo (kandelo, felo)[5]; per mia propra kostopago mi fariĝis saĝa. VD:prezo

ĉiakoste

Firme provante, eĉ kun granda peno, ofero, elspezo: la vic-reĝo ordonis ... eltrovi ĉiakoste, kiu li estas [6].

*multekosta

EKON Altapreza, kostanta grandan monsumon: multekosta ŝtono [7]. SIN:kara 3kosta

tradukoj

anglaj

~i 1.: cost; ~i: cost; ~a: costly, dear, expensive, high-priced; multe~a: costly, dear, expensive, high-priced.

belorusaj

~i: каштаваць; ~a: дарагі, каштоўны; ~o: кошт; multe~a: дарагі, каштоўны.

bulgaraj

~a: скъп; multe~a: скъп.

ĉeĥaj

~i: stát (o ceně).

francaj

~i: coûter; ~a: cher (coûteux), coûteux; ~e de: au prix de (inconvénient), en subissant (inconvénient); ~o: coût; ĉia~e: à tout prix; multe~a: cher (coûteux), coûteux.

germanaj

~i: kosten; ~a: teuer; ~o: Kosten; multe~a: teuer.

hispanaj

~i: costar (tener precio); multe~a: caro (precio alto).

hungaraj

~i: kerül (pl. pénzbe, fáradságba); ~a: költséges, drága; ~e de: (vmi) árán; ~o: költség; ĉia~e: minden áron, bármi áron; multe~a: költséges, drága.

nederlandaj

multe~a: duur.

portugalaj

~i: custar (ter determinado valor), importar em.

rusaj

~i: стоить; ~a: дорогостоящий; ~e de: ценой (чего-л.), за счёт; ~o: стоимость; multe~a: дорогой (о цене), дорогостоящий.

svedaj

~i: kosta; ~a: dyr; ~o: kostnad; multe~a: dyr.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Johano Rapley: Kiom valoras „aliaj lingvoj“?, Monato, jaro 2001a, numero 12a, p. 11a
4. Claude Piron: La bona lingvo, p. 69a
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 64a, p. 765a
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 15

[^Revo] [kost.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2010/05/11 16:30:33 ]