tradukoj: be de en fr nl pt ru

1kredit/o [1]

kredito

1.
EKON Konfido, kiun ĝuas prunteprenanto aŭ nekontanta aĉetanto, pro sia akurateco en pagado de ŝuldoj: havi ĉe iu krediton kaj meriton[2]; jam longe antaŭ la bankroto li tute perdis la kreditonB; konsenti krediton al iu; rifuzi krediton al ĉiujZ; aĉeti, vendi je kreditoB.
2.
EKON Sumo, ĝis kiu iu povas pruntepreni de bankiero aŭ aĉeti de komercisto, ne pagante kontante: havi krediton de cent mil dolaroj en la regna kaso; kreditletero (rajtiganta la posedanton ricevi difinitan sumon de tiu, al kiu ĝi estas adresita).
3.
EKON Sur la kontolibroj de komercisto aŭ de bankiero, parto de la konto en kiun li enskribas la sumojn, kiujn li ŝuldas al kliento: malfermi krediton al iu; enskribi sumon, varon en ies kreditonZ. VD:debeto

kreditletero

EKON=akreditivo

krediti

(tr)
1.
EKON Pruntedoni al iu aŭ rajtigi iun pruntepreni sub via nomo difinitan sumon: krediti iun per 10 000 frankoj; vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas[3].
2.
EKON Enskribi en la konton de iu ĉion, kion oni ŝuldas al li. SIN:debeti

kredite

EKON Ne postulante aŭ ne farante kontantan pagon: hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos (pri vana promeso)[4].

kreditigi

1.
Havigi al iu aŭ io fidindecon, kredindecon: kreditigi novan vorton, ideon, senditon SIN:akrediti
2.
EKON Havigi al iu krediton ĉe iu: kreditigi iun ĉe bankiero, komercisto.

senkreditigi, malkreditigi, miskreditigi

1.
Senigi iun je fidindeco, kredindeco: vi penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondoZ; senkreditigi ideon, institucionZ, aŭtoron, ĵurnaliston VD:malfidindigi, malfirmigi, malrekomendi, senaŭtoritatigi, senvalorigi
2.
EKON Senigi iun je sia kredito: tiu firmo estas miskreditigita en la merkato.

tradukoj

anglaj

~o: credit; ~letero: letter of credit; ~i 1.: arrange a credit to; ~i 2.: credit to, enter on the credit side; ~e: on credit; ~igi: accredit; sen~igi, , : discredit.

belorusaj

~o: крэдыт; ~letero: акрэдытыў; ~i: крэдытаваць; ~e: у крэдыт; ~igi: акрэдытаваць; sen~igi, , 1.: дыскрэдытаваць; sen~igi, , 2.: пазбавіць крэдыту.

francaj

~o: crédit; ~letero: accréditif, lettre de crédit; ~i: créditer; ~e: à crédit; ~igi: accréditer; sen~igi, , : discréditer.

germanaj

~o 1.: Kredit; ~o 2.: Kredit, Darlehen; ~o: Soll, Sollseite; ~letero: Akkreditiv; ~i: einen Kredit geben, leihen; ~e: auf Pump, auf Kredit; sen~igi, , : in Misskredit bringen, diskreditieren.

nederlandaj

~o 1.: krediet; ~o 2.: krediet; ~o 3.: credit; ~letero: accreditief; ~i 1.: krediet toestaan; ~i 2.: crediteren; ~e: op krediet; ~igi: krediet geven; sen~igi, , 1.: in discrediet brengen; sen~igi, , 2.: in waarde doen dalen.

portugalaj

~o: crédito; ~i: creditar; ~igi: afiançar; sen~igi, , : desacreditar.

rusaj

~o: кредит; ~i: кредитовать; ~e: в кредит; ~igi: аккредитовать; sen~igi, , 1.: дискредитировать; sen~igi, , 2.: лишить кредита.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [kredit.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2009/09/13 16:57:14 ]