tradukoj: be br ca de en es fr hu nl pl pt ru sk sv

8map/o

mapo

ASTGEOG Desegno figuranta regionon per simboloj de ĝiaj objektoj (vojoj, reliefo, grundoj, vetero...) (geografia mapo, landmapo), aŭ la ĉielon kun ĝiaj astroj (astronomia mapo): la nomo de la ĉefurbo aperu sur veterprognoza mapo [1]. SIN:karto5VD:projekcio 2

maparo

GEOG Libroforma kolekto da mapoj, kutime kun indeksoj kaj krominformoj: (la revuo LOdE) instigas min trovi en la maparo antaŭe nekonatajn loknomojn, ekzemple, Jenisejo [2].

mapigi

(tr)
GEOG Prezenti iun spacon, farante mapon de ĝi: oni ankaŭ sufiĉe detale mapigis la marprofundon [3].

mondmapo

GEOG Mapo prezentanta la tutan konatan mondon, la tutan teron: vi, kiel la magistro de la universitato, plej bone konas la mondmapon de Cosmas [4]. SIN:platglobo

mapklarigo

GEOG Parto de map kie estas klarigitaj la uzitaj simboloj kaj la skalo.

tradukoj

anglaj

~o: map; ~aro: atlas.

belorusaj

~o: карта (геаграфічная), мапа; ~aro: атлас (геаграфічны).

bretonaj

~o: kartenn; ~aro: atlas.

francaj

~o: carte, plan; ~aro: atlas (géographique); ~igi: dessiner la carte de; mond~o: carte du monde, planisphère.

germanaj

~o: Karte, Landkarte; ~aro: Atlas, Kartenwerk; ~igi: kartographieren; mond~o: Weltkarte.

hispanaj

~o: mapa; ~aro: atlas; ~igi: hacer un mapa, cartografiar.

hungaraj

~o: térkép.

katalunaj

~o: mapa; ~aro: atlas, atles.

nederlandaj

~o: kaart, sterrenkaart, landkaart.

polaj

~o: mapa, plan (np. miasta); ~aro: atlas; ~igi: rysować mapę, nanosić na mapę, rysować plan, nanosić na plan; mond~o: mapa świata; ~klarigo : legenda (mapy).

portugalaj

~aro: atlas, mapoteca.

rusaj

~o: карта (геогр., астр.); ~aro: атлас (геогр.); ~igi: нанести на карту; mond~o: карта мира.

slovakaj

~o: mapa; ~aro: atlas.

svedaj

~o: karta.

fontoj

1. Raita Pyhälä: „Stelo“ ĉe la urbodomo, Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 13a
2. A. P. Warren: La Ondo de Esperanto, numero 71 (2000:8–9)
3. krab: Re: (vetero) varmeco en la norda duonglobo, soc.culture.esperanto, 1995-01-11
4. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, superstiĉo

[^Revo] [map.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.26 2010/08/25 16:30:34 ]