tradukoj:
be bg ca de en fa fr hu nl pl pt ru
median/o
mediano

- 1.

- [1]
(de triangulo)
Rekto, trairanta
verticon de ĝi kaj la mezon de la
kontraŭa latero:
la tri medianoj de triangulo sin intersekcas en ĝia
pezocentro.

medianoj de triangulo
- 2.

-
(de kvaredro)
Rekto, trairanta
verticon de ĝi kaj la pezocentron
de la kontraŭa faco:
la kvar medianoj de kvaredro sin intersekcas en ĝia pezocentro.
Rim.:
Por tiu ĉi nocio Bricard
[2]
uzis la terminon „mezanto“. La sama termino troviĝas
ankaŭ en [3], sed la aŭtoroj de tiu
verko nemalprave opiniis, ke „mezanto“ ne bone sidas sub
radiko
„mez“ kaj havigis al ĝi propran radikon. La situacio
renversiĝis en [4], kie „mezanto“
estas signita kiel evitinda.
tradukoj
anglaj
~o:
median.
belorusaj
~o:
мэдыяна.
bulgaraj
~o:
медиана.
francaj
~o:
médiane.
germanaj
~o:
Mediane.
hungaraj
~o:
súlyvonal.
katalunaj
~o:
mitjana.
nederlandaj
~o:
mediaan.
persaj
~o:
میانه.
polaj
~o 1.:
środkowa.
portugalaj
~o:
mediana.
rusaj
~o:
медиана.
[^Revo]
[median.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2011/12/06 10:10:35 ]