tradukoj: be br ca cs de el en es fr hu it pl pt ru sk tp zh

*17centr/o [1]

centroTEZ

1.TEZ
Meza parto de objekto aŭ loko: centro de rado, de korto, de urbo. VD:akso, mezo, pivoto. ANT:rando
2.TEZ
Ĉefa punkto, fokuso, plej aktiva parto: centro de komerco, de societo, de ribelo; Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia aferoZ. VD:animo, esenco, kerno, koro. ANT:ekstremaĵo
3.TEZ
MAT Rimarkinda punkto, interalie:
a)TEZ
[2] (de cirklosfero) Tiu punkto egaldistanca de ĉiuj punktoj de la koncerna figuro.
b)TEZ
(de triangulo aŭ regula plurlatero) La centro 3.a de ĝia enskribita cirklo.
c)TEZ
(de elipso) Intersekco de ĝiaj du simetriaksoj.
d)TEZ
(de afina rotacio en ebeno) La nura punkto senŝanĝa per ĝi.
e)TEZ
VD:centra projekcio, globo, homotetio, inversigo, orta simetrio, simetricentro.
4.
POL Modera partio, kiu sidas meze inter la ekstremoj.

centra

Rilata al centro; estanta ĉe la centro: centra punkto, kvartalo, regantaro; MAT centra angulo; MAT centra simetrio.

centriZ, centrigiZ, alcentrigi, kuncentrigi

Centralizi, koncentrigi.

altocentroTEZ

MAT[3]
=ortocentro.

discentra, elcentra

TEK[4]
Kies centro ne koincidas kun la centro de aliaj pecoj: discentra rado (movata per ŝafto ne trairanta ĝian centron).

discentreco

1.
TEK Eco de io discentra.
2.TEZ
MAT[5] (de koniko) La konstanta rilato inter la distanco de ĉiu punkto de la koniko al ĝia fokuso kaj la distanco de tiu punkto al la direktanto.
Rim.: En [6] troveblas du sinonimoj: „disfokuseco“ (uzata en [7]) kaj „fokusdiseco“ (uzata en [8]). Bricard [9] uzas „decentreco“, kiu ŝajne ne konserviĝis. „Discentreco“ havas la avantaĝon de proksimeco kun la nacilingvaj ekvivalentoj kaj la intuicia sento, ke ĝi mezuras la malproksimecon de la fokuso al la simetricentro.

kuncentriĝiTEZ

=koncentriĝi en literaturo kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj [10].

kurbecocentroTEZ

MAT[11]
(de ebena kurbo, ĉe punkto a de ĝi) Intersekcopunkto de la ortanto ĉe a kaj de la ortanto ĉe punkto „tre proksima“ al a: la kurbecocentro de cirklo ĉe ajna punkto de ĝi estas ĝia centro. VD:kurbeco.
Rim.: En [12] kaj [13] aperas la sinonima formo „centro de kurbeco“.

pezocentroTEZ

1.
FIZ La punkto, en kiu oni povas imagi koncentrita la tutan pezon aŭ mason de korpo.
2.TEZ
MAT[14] (de n punktoj (Mi) en afina spaco, kun respektivaj skalaraj koeficientoj i), kies sumo ne egalas 0) La ununura punkto G, veriganta Σi αi∙(Mi-G) = 0: kiam Σi αi = 1, tian pezocentron oni foje simbole signas per Σi αi∙Mi; la pezocentro de du punktoj kun egalaj koeficientoj estas la mezo de la streko, kies randoj ili estas; pezocentro de plurlatero aŭ pluredro (pezocentro de ĝiaj verticoj kun egalaj koeficientoj); la aron de ĉiuj pezocentroj de n punktoj oni nomas afina subspaco naskita de tiuj punktoj.
Rim.: Kvankam la terminologio devenas de fiziko, la matematika nocio tute ne rilatas al pezo aŭ maso. Ĝi estas pure afina nocio, ne bezonanta metrikan strukturon, kvankam en elementa geometrio similaj nocioj estas difinitaj uzante distancojn. Cetere, notu, ke Bricard [15] ĉi-sence proponis la ŝajne internacian terminon „baricentro“, kiu ne enradikiĝis, kaj samtempe uzis „pezocentro“ aliloke [16] en kunteksto pli fizika.

rotacia centroTEZ

MAT
=centro 3.d

simetricentroTEZ

MAT[17]
1.TEZ
Punkto, kiu difinas centran simetrion.
2.TEZ
(de geometria figuro) Punkto, rilate al kiu la figuro estas simetria.

samcentraTEZ

MAT[18]
(p.p. geometriaj figuroj kun centro) Havantaj saman centron: samcentraj cirkloj, kvadratoj, sferoj...

suncentra, sunocentraTEZ

AST Havanta la sunon kiel sian centron: Aristarko el Samoso starigas la bazojn de suncentra teorio [19].

suncentrismo, sunocentrismoTEZ

AST Astronomia priskribo de la sunsistemo, kiu difinas la sunon kiel ĝian centron: nur en 1822 la katolikaj ekleziaj aŭtoritatuloj permesis la legadon de la libro de Koperniko pri suncentrismo [20].

tercentra, terocentraTEZ

ASTHIS Havanta la teron kiel sian centron: la antikvaj astronomoj modelis en terocentra sistemo la planedmovojn vidatajn de la tero [21].

tercentrismo, terocentrismoTEZ

ASTHIS Astronomia priskribo de la sunsistemo, kiu difinas la teron kiel ĝian centron: astrologio ... baziĝis sur tercentrismo [22].

tradukoj

anglaj

~o a: center; ~o b: center, incenter; ~o c: center; ~o d: center; ~o: center; alto~o: orthocenter; dis~eco 2.: eccentricity; kurbeco~o: center of curvature; pezo~o 2.: centroid; rotacia ~o: center of rotation; simetri~o: symmetry center; sam~a: concentric.

belorusaj

~o: цэнтар; ~a: цэнтральны; ~i, ~igi, al~igi, kun~igi: цэнтралізаваць; alto~o: артацэнтар; dis~a, el~a: эксцэнтрычны (тэхн.); kun~iĝi: канцэнтравацца; kurbeco~o: цэнтар крывіні; simetri~o: цэнтар сымэтрыі; sam~a: канцэнтрычны.

bretonaj

~o: kreizenn; ~a: -kreiz; ~i, ~igi, al~igi, kun~igi: kreizennañ; alto~o: ortokreizenn; dis~a, el~a: eskreizek; dis~eco 2.: eskreizegezh; kurbeco~o: kreizenn krommder; pezo~o 1.: kreizenn gravitet; pezo~o 2.: barikreizenn; rotacia ~o: kreizenn troiadur; simetri~o: kreizenn simetriezh; sam~a: kengreiz.

ĉeĥaj

~o: centrum; ~a: ústřední.

ĉinaj

~o: 中心 [zhōngxīn].

francaj

~o: centre; ~a: central; ~i, ~igi, al~igi, kun~igi: centrer; alto~o: orthocentre; dis~a, el~a: excentrique, excentré; dis~eco 1.: excentricité; dis~eco 2.: excentricité; kun~iĝi: se concentrer; kurbeco~o: centre de courbure; pezo~o 1.: centre de gravité; pezo~o 2.: barycentre; rotacia ~o: centre de rotation; simetri~o: centre de symétrie; sam~a: concentrique; sun~a, : héliocentrique; sun~ismo, : héliocentrisme; ter~a, : géocentrique; ter~ismo, : géocentrisme.

germanaj

~o a: Mittelpunkt; ~o b: Inkreismittelpunkt; ~o c: Mittelpunkt; ~o d: Drehpunkt; ~o e: Mittelpunkt, Zentrum; alto~o: Höhenpunkt, Orthozentrum; dis~eco 2.: Exzentrizität; kurbeco~o: Krümmungsmittelpunkt; pezo~o 2.: Schwerpunkt; rotacia ~o: Drehpunkt; simetri~o: Symmetriezentrum; sam~a: konzentrisch.

grekaj

~o: κέντρο; ~a: κεντρικός, κεντρώος; ~i, ~igi, al~igi, kun~igi: συγκεντρώνω, κεντροθετώ.

hispanaj

~o: centro.

hungaraj

~o: központ, centrum; ~a: központi, centrális; ~i, ~igi, al~igi, kun~igi: központosít, centralizál; alto~o: magassági pont, ortocentrum; dis~a, el~a: excentrikus, külpontos, körhagyó; dis~eco: excentricitás, külpontosság; kurbeco~o: görbületi középpont; pezo~o: súlypont; simetri~o: szimmetria-középpont.

italaj

~o: centro; ~a: centrale (agg.); ~i, ~igi, al~igi, kun~igi: accentrare; alto~o: ortocentro; dis~a, el~a: eccentrico (tec., mat.); dis~eco: eccentricità (mat., tek.); kun~iĝi: concentrarsi (radunarsi), raccogliersi (radunarsi); pezo~o: baricentro; rotacia ~o: centro di rotazione; simetri~o: centro di simmetria; sam~a: concentrico.

katalunaj

~o: centre; ~a: central, cèntric; ~i, ~igi, al~igi, kun~igi: centrar, centralitzar, concentrar; alto~o: ortocentre; dis~a, el~a: descentrat, excèntric (posició); dis~eco: excentricitat; kun~iĝi: concentrar-se, convergir, reunir-se; kurbeco~o: centre de curvatura; pezo~o 1.: centre de massa; pezo~o 2.: baricentre; rotacia ~o: centre de rotació; simetri~o: centre de simetria; sam~a: concèntric; sun~a, : heliocèntric; sun~ismo, : heliocentrisme; ter~a, : geocèntric; ter~ismo, : geocentrisme.

polaj

~o 1.: środek; ~o 2.: centrum; ~o 3.: środek; ~o 4.: centrum, środek; ~a: środkowy, centralny; ~i, ~igi, al~igi, kun~igi: centrować, centralizować, dośrodkowywać; alto~o: ortocentrum; dis~a, el~a: niecentryczny, mimośrodowy; dis~eco 1.: niecentryczność, mimośród; dis~eco 2.: mimośród; kun~iĝi: koncentrować się; kurbeco~o: środek krzywizny; pezo~o 1.: środek ciężkości, środek masy; pezo~o 2.: środek ciężkości; rotacia ~o: środek obrotu; simetri~o: środek symetrii; sam~a: współśrodkowy, koncentryczny.

portugalaj

~o: centro; ~a: central; ~i, ~igi, al~igi, kun~igi: centrar, centralizar; alto~o: ortocentro; dis~eco 2.: excentricidade; kurbeco~o: centro de curvatura; simetri~o: centro de simetria.

rusaj

~o: центр; ~a: центральный; ~i, ~igi, al~igi, kun~igi: централизовать; alto~o: ортоцентр; dis~a, el~a: эксцентрический (тех.); dis~eco: эксцентрицитет, эксцентриситет; kun~iĝi: концентрироваться; kurbeco~o: центр кривизны; pezo~o 1.: центр тяжести; pezo~o 2.: центр тяжести; rotacia ~o: центр вращения; simetri~o: центр симметрии; sam~a: концентрический.

slovakaj

~o: stred, centrum; ~a: stredový; pezo~o 2.: ťažisko; simetri~o: stred súmernosti.

tokiponaj

~o: insa.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 28
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
4. Plena Ilustrita Vortaro
5. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
6. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
7. Plena Ilustrita Vortaro
8. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
9. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 34
10. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, ĉapitro 7a, p. 73a
11. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 38
12. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
13. Plena Ilustrita Vortaro, kurb
14. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
15. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
16. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 43
17. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
18. Plena Ilustrita Vortaro
19. Vikipedio, Astronomio, 2011-04-19
20. Vikipedio, Eppur si muove, 2010-03-20
21. W. Ruff: Cikloidoj kaj epicikloj, [2008?]
22. E. Krieg, trad. K. Lendon: Mallonga Astrologia Deklaro, 1999-01-11

administraj notoj

pri ~o a:
      Mi korektis "egaldistanca al" al "egaldistanca de" por koherigi
      kun
      la difino de "mezo"... sed mi preferas al unuan dirmanieron.
      Rekontroli post momento. [MB]
      
pri ~i, ~igi, al~igi, kun~igi:
  Precizigi la sencon. Mi ne certas, ke ĉiuj vortoj havas la
  saman. "Centri" povus signifi "meti en la centron".
  [MB]
  
pri pezo~o 1.:
    Mi simple reprenis la difinon de PIV1, sed necesas ĝin
    fake plibonigi, konsiderante ankaŭ la proksimajn terminojn:
    masocentro, gravitocentro. [MB]
    

[^Revo] [centr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.53 2011/12/04 11:10:11 ]