tradukoj: be de en fi fr hu nl pt ru sv

*mem[1]

I.
(adverbo)
1.
Ne alia, la sama, ja la koncernataj persono aŭ afero: mi eĉ mem uzas tiujn vortojnZ; lasi la akceptadon al la decido de la esperantistoj memZ; fiziko estas la nomo de la scienco memZ; tio tuŝas la esencon mem de la demandoZ; mi parolas ne pri la ago de la ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi troviĝasZ; tion ĉi garantias al ni la karaktero mem de ilia landoZ; mi deziras paroli al li mem; li amas sin memZ; mi amas lin kiel min mem; la komitato ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvoZ; se vi volas trinki, prenu (sk vi) mem akvonZ; ĉiun demandu, sed (subkomrenate: vi) mem al vi komandu [2]; kiu kritikas kuraĝe, (subkomrenate: tiu) mem agas malsaĝe [3].
2.
Nur per si, sen helpo aŭ iniciato de iu alia; fare kaj vole de si sendepende de iu alia; spontanee, propramove kaj propraforte: malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem' [4]; kio mem ne venas, oni per la dentoj prenasZ; ne venas rato mem al kato [5]; ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojnZ; la celo de la Delegacio estis elekti mem komitaton, kiu esplorus la demandonZ; tio estas komprenebla per si memZ; la vivo jam mem solvis la diritan demandonZ.
II.
Prefikso uzata samsence
1.
kiel mem2: memmova; memstara; memvoleZ; meminstruito; memlerninto; memfarita homo; memestimo; memdisciplino; memhelpi al siZ; memelektitaj heredojZ; memsemiĝinta grenoZ; memkomprenebla; memevidenta; memsekva.
2.
Signifanta „koncerne sin mem“ kaj uzata samsence kiel mem1 por insisti pri la nealieco kaj identeco de la koncernata persono en la apartaj okazoj, kie la sama persono estas samtempe faranto (subjekto) kaj suferanto (komplemento) de la ago: memestimo; memamo; memkonservo; memdefendo; memmortigo; memkono; memkontenteZ; tio ne estas aŭtora memfidoZ; memfidemaZ; ne perdi la memregeconZ.
Rim.: En tiu ĉi uzado oni povas kaj, en kelkaj vortoj, oni kutimas anstataŭigi mem per sin: sinamo, sinhelpi, sinregi, sinmortigo, sindefendo, sinforgeso, sindonaZ, sindoneco, singardaZ.
III.
Vortero samsignifa kiel mem1:

mema

1.
Individua, originala, karakteriza por ies memo: ankaŭ ĉe Mallia legeblas poemoj esperantismaj kun „aliro tro patosa kaj maltro originala kaj mema“, laŭ la vortoj de Neves en la enkonduko [6].
2.
(evitinde) La sama, pri kiu temas aŭ kiun koncernas la afero; identa1.
Rim.: Tian uzon oni efektive trovas en la Reto, sed mi ne konas ĝin ĉe la bonaj aŭtoroj. Ĝi ŝajnas al mi evitinda francaĵo, kiu ne rilatas logike al la senco de la partikulo mem. En PIV2 ĝi ne aperas. [S. Pokrovskij]

memo

Subjekto, portanto de propra menso kaj personeco, individua aŭ kolektiva.
a)
Individuo: io, lia pli bona memo, instigis lin, kontraŭe, paroli pri la maltrankviligaj aferoj [7].
b)
Kolektivo: dum jarcentoj ĉi tiu popolo batalis por konservi sian nacian memon; la literaturo iĝis ligilo por miloj da esperantistoj kaj rimarkinde kontribuis al la formiĝo de nia „verda“ memo en ĉi mondo skuata kaj kruele disŝirata per militoj, naciaj malamoj, rasaj konfliktoj kaj lingvaj baroj [8].

memeco

=personeco=identeco 2

enmemiĝi

PSI Sin turni al interna penso, forgesante la ĉirkaŭan mondon kaj cirkonstancojn: ankaŭ mi morgaŭ posttagmeze enmemiĝos en preĝado [9]. VD:absorbiĝi, enpensiĝi, mediti

tradukoj

anglaj

~farita homo: self-made man.

belorusaj

mem I: сам; mem II: сама-; ~a: сам. ~stara: самастойны; ~vole: самавольна; ~instruito: самавук; ~lerninto: самавук; ~estimo: самапавага; ~disciplino: самадысцыпліна; ~amo: самалюбства; ~konservo: самазахаваньне; ~defendo: самаабарона; ~mortigo: самазабойства; ~kontente: самазадаволена; ~fido: самаўпэўненасьць; ~fidema: самаўпэўнены; ~regeco: самавалоданьне.

finnaj

mem 1.: itse; mem 2.: itse, omin avuin; mem II: itse-; ~a 1.: ominainen, luonteenomainen; ~o : minä , olemus, identiteetti; ~eco: ominaislaatu, yksilöllisyys; en~iĝi: uppoutua, syventyä. per si ~: itsestään; ~stara: itsenäinen; ~vole: vapaaehtoisesti, omasta tahdostaan; ~instruito: itseoppinut; ~lerninto: itseoppinut; ~disciplino: itsekuri; ~komprenebla: itsestään ymmärrettävä, luonnollinen; ~evidenta: itsestään selvä; ~konservo: itsesäilytys; ~defendo: itsepuolustus; ~kontente: itseensä tyytyväisenä, omahyväisesti; ~regeco: itsehillintä, maltti.

francaj

mem I: même (soi-même), soi-même; mem II: auto-; ~o : identité, soi (identité); ~eco: identité; en~iĝi: se perdre dans ses pensées, se recueillir.

germanaj

~a: selbst; ~o a: Selbst.

hungaraj

mem 1.: maga; mem 2.: magától; mem II: ön-; ~a: ugyanaz; ~o a: ego, én; ~eco: azonosság. ~mova: önmozgó; ~stara: önálló; ~vole: önként, saját akaratából; ~instruito: autodidakta; ~farita homo: self-made man, önerőből felemelkedett ember; ~estimo: önbecsülés; ~disciplino: önfegyelem; ~komprenebla: magától értetődő, természetes; ~evidenta: magától értetődő; ~amo: önzés; ~konservo: önfenntartás; ~defendo: önvédelem; ~mortigo: öngyilkosság; ~kono: onismeret; ~kontente: önelégülten; ~fido: önbizalom; ~fidema: magabiztos; ~regeco: önuralom.

nederlandaj

~a: zelf; ~o a: het ik. ~stara: zelfstandig; ~instruito: autodidact; ~lerninto: autodidact; ~estimo: zelfrespect; ~disciplino: zelfdiscipline; ~komprenebla: vanzelfsprekend; ~evidenta: vanzelfsprekend; ~konservo: zelfbehoud; ~defendo: zelfverdediging; ~mortigo: zelfmoord.

portugalaj

mem 1.: mesmo, próprio; mem 2.: mesmo, próprio.

rusaj

mem I: сам; mem II: само-; ~a 1.: самобытный; ~o a: личность, эго, я (в значении существительного); ~o b: самобытность; ~eco: самость, личность. ~mova: самодвижущийся; ~stara: самостоятельный; ~vole: самовольно, по собственной воле; ~instruito: самоучка; ~lerninto: самоучка; ~farita homo: человек, сделавший себя сам; ~estimo: самоуважение; ~disciplino: самодисциплина; ~komprenebla: само собой разумеющийся; ~evidenta: самоочевидный; ~amo: самолюбие, себялюбие; ~konservo: самосохранение; ~defendo: самозащита; ~mortigo: самоубийство; ~kontente: самодовольно; ~fido: самоуверенность; ~fidema: самоуверенный.

svedaj

mem I: själv; mem II: själv-; ~o a: själv, jag; ~o : jag, identitet; ~eco: personlighet, identitet; en~iĝi: gå in i sig själv. ~stara: självständig; ~instruito: självlärd; ~lerninto: självlärd; ~estimo: självaktning; ~disciplino: självdisciplin; ~komprenebla: självklar; ~evidenta: självklar; ~konservo: självbevarelse; ~defendo: självförsvar; ~mortigo: självmord; ~kono: självkännedom; ~kontente: självbelåtet; ~fido: självförtroende; ~fidema: självsäker; ~regeco: självkontroll.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. J. Camacho: Oazoj kaj kompasoMonato
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 2a
8. La plej indaj verkoj de nia literaturoLa Ondo de Esperanto
9. Benedikto la 16a: Gustumi la ĝojon... , 2005-11-01

[^Revo] [mem.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2009/07/08 16:31:16 ]