tradukoj: ca cs de en fr hu nl pt ru vo

*pens/i [1]

*pensi

(x)
1.TEZ
Formi, kunligi kaj volvi ideojn en la spirito: mi pensas, do mi ekzistas; li nur ripetas, kion aliaj pensis antaŭ ol li; ilia koro pensas pri perfortaĵoZ; ŝi pensas pri kampo kaj aĉetas ĝinZ; ŝerce dirite, cele pensite [2]; ŝi estis ĉiam silenta kaj enpensaZ.
2.TEZ
Opinii: mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojnZ; Volapük ne estis venkita de Esperanto, kiel multaj personoj pensas tute erareZ; mi kredeble ne povos veni, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojnZ; ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinonZ; kion vi pensas pri mia projektoB?

penso

1.TEZ
=pensado
2.TEZ
=pensaĵo

pensadoTEZ

Kapablo pensi: la penso estas preskaŭ neebla sen la lingvo.

pensaĵoTEZ

Tio, kion oni pensas: pensoj iras trans limoj sen pago nek timoZ; libere eldiri sian penson; la lingvo fiksas la disfluemajn pensojn.

pensisto, pensuloTEZ

Homo, kiu profunde pensas: akiri reputacion de granda pensulo.

pensigiTEZ

(tr)
Inspiri, trudi, elvoki pensaĵon, ideon, supozon: tio pensigas nin pri la homo, kiu diris: „Ne aĉetu libron por Johano, ĉar li jam havas unu“ [3]; jam tre virineca, ĉar, dum ŝi mem ne pensis, ŝi pensigis la aliajn [4]; tiuj ĉi atakoj devigis min forigi mian kaŝitecon, ĉar plua kaŝiteco povus pensigi, ke mi kaŝas min kontraŭ la batoj, aŭ ke mi hontas kaj timas konfesi publike miajn principojn [5]; li pensigis ilin, ke ili silentigis min, la ĉefmalamikon, por ĉiam [6]; tion ni faras por tio, ke la formo „okupis“ ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis [7].

pensiga

Liveranta temon por pensi, inspiranta pensaĵojn.

antaŭpensi

(tr)
Pripensi antaŭ la ago: antaŭpensita krimo.

antaŭpripensi

(tr)
Anticipe pripensi: mi povas bone kompreni, ke la sanktaj viroj, konfuzite de tia terura okazintaĵo, ne zorge antaŭpripensis tian deziresprimon [8].

elpensiTEZ

(tr)
Krei per pensado ion novan: elpensi aparaton, artan lingvon; eĉ plej freneza imago ne povus elpensi ion similan; li pulvon ne elpensis [9]. VD:eltrovi, inventi, malkovri
Rim.: Krom tiuj aprobaj sencoj, „elpensi“ ankaŭ povas havi la sencon de fantazii (aproban aŭ mallaŭdan): deliranto aplikas propran logikon: tiun de raciecigo de fantazitaj elpensoj [10]; mi suferis, ĉar oni ne volis kredi min kaj trudis al mi konfesi pri mensogo, dum por mi estis ne elpensaĵoj, sed simpla vero [11]; Roman' antikva, aĵ' klasika, || Elstare dika, dika, dika ‐ || Sen elpensaĵo romantika, || Nur kun edifo kaj prudent'. [12].

enpensiĝiTEZ

Esti absorbita en penso: ĉiu timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideoZ. VD:mediti

liberpensuloTEZ

=ateismano religie li estis liberpensulo, sed en la fino de sia vivo li aliĝis al la tutmonda Bahai-movado [13].

prempensoTEZ

=obsedo

pripensiTEZ

(tr)
Uzi siajn spiritajn fortojn pri aparta temo por atingi juĝon aŭ decidon; profundigi sian penson pri farota ago: pripensi respondonZ; ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimuloZ; pripensu malrapide kaj agu decide [14]; tio postulas pripenson; nepripensita paroloZ; de senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo; [15] malserioza kaj senpripensa karaktero (frivola, vanta).

pripensindaTEZ

Kiun pripensi estas bone, profite: koncerne mia enua vivo, ĝi ne estis pripensinda [16]; jen kelkaj pripensindaj ideoj, kiujn mi proponas al diskuto de ĉiuj [17].
VD:interesa

revpensi

(ntr)
Akcepti agrablan iluzion kiel veron kaj premison: [tiaj frazoj] ne priskribas la realon, sed preskribas ĝin laŭ meĥanismo, kiun angloj nomas „wishful thinking“ ‐ revpensado [18].

senpripensa

Aganta aŭ okazanta sen pripenso, sen plano, facilanime: kiam finiĝos viaj senpripensaj fieksperimentoj? [19].

tradukoj

anglaj

~i: think; ~igi: suggest.

ĉeĥaj

~i: myslet.

francaj

~i: penser; ~o: pensée; ~ado: pensée; ~aĵo: pensée; ~isto, : penseur; ~igi: évoquer, faire penser; ~iga: profond, qui donne à penser; antaŭ~i: élaborer, préméditer; antaŭpri~i: réfléchir d'avance; el~i: inventer; en~iĝi: se concentrer, méditer, réfléchir; liber~ulo: libre-penseur (subst.); prem~o: obsession; pri~i: considérer, réfléchir; pri~inda: digne de considération; rev~i: s'illusionner, prendre ses désirs pour des réalités; senpri~a: écervelé, étourdi. li pulvon ne elpensis: il n'a pas inventé l'eau chaude; el~aĵo: invention; pri~o: réflexion; nepri~ita: irréfléchi; senpri~a: irréfléchi.

germanaj

~i: denken; ~ado: Denken; ~aĵo: Gedanke; ~isto, : Denker; ~iga: bedenkenswert, nachdenkenswert, zum Denken anregend; antaŭ~i: bedenken, durchdenken, vorher nachdenken; el~i: ausdenken, erfinden; en~iĝi: nachdenken, meditieren, in Gedanken versinken, in sich gehen; prem~o: Besessenheit, Obsession; pri~i: durchdenken, überlegen, überdenken, darüber nachdenken; rev~i: Wunschdenken. el~aĵo: Ausgedachtes, Erfindung; nepri~ita: unüberlegt, unbedacht.

hungaraj

~i 1.: gondol, gondolkodik, gondolkozik; ~i 2.: vél, vélekedik, tart ; ~ado: gondolkodás; ~aĵo: gondolat; ~isto, : gondolkodó; ~igi: meggondolkodtat, gondolkozásra késztet, sugall; ~iga: elgondolkoztató; antaŭ~i: előre elgondol, kitervel; antaŭpri~i: előre megfontol; el~i: kitalál, kigondol; en~iĝi: gondolataiba mélyed, elgondolkodik; liber~ulo: szabadgondolkodó; prem~o: rögeszme, kényszerképzet; pri~i: meggondol, megfontol; rev~i: ábrándozik, álmodozik. pri~o: meggondolás, megfontolás; nepri~ita: meggondolatlan; senpri~a: meggondolatlan.

katalunaj

~i 1.: pensar; ~i 2.: creure; ~ado: pensa, pensament; ~aĵo: idea, concepte; ~isto, : pensador; ~igi: fer pensar; ~iga: profund, que indueix a reflexió; antaŭ~i: planejar; antaŭpri~i: reflexionar per endavant; el~i: inventar, idear; en~iĝi: embadalir-se, abstreure's; liber~ulo: lliurepensador; prem~o: obsessió; pri~i: reflexionar, meditar, rumiar; pri~inda: mereixedor d'atenció; rev~i: somiar despert. antaŭ~ita: preconcebut; rev~ado: pensament desideratiu.

nederlandaj

~i: denken; ~ado: het denken; ~aĵo: gedachte; ~isto, : denker; ~iga: tot nadenken stemmend; antaŭ~i: tevoren bedenken; el~i: bedenken; en~iĝi: in gedachten verzinken; prem~o: obsessie; pri~i: overdenken. nepri~ita: onbedachtzaam.

portugalaj

~i 1.: pensar.

rusaj

~i 1.: мыслить; ~i 2.: думать; ~ado: мышление; ~aĵo: мысль; ~isto, : мыслитель; ~igi: внушить мысль, навести на мысль, надоумить, заставить думать; ~iga: наводящий на размышление, заставляющий задуматься; antaŭ~i: предумышлять, замыслить; el~i: выдумать; en~iĝi: задуматься; liber~ulo: свободомыслящий (сущ.); prem~o: навязчивая идея; pri~i: обдумать; rev~i: предаваться иллюзиям, строить иллюзии. el~aĵo: выдумка.

volapukaj

~i: tikön.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. F. R. Banham: Recenza relativeco, Nica Literatura Revuo, 3:4
4. trad. A. Nurak: Memorindaj diroj, Nica Literatura Revuo, 4:4
5. Zamenhof: Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo, Nica Literatura Revuo, 4:6
6. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 16a
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 48a, Oficiala Gazeto, 1913, p. 293
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 10
9. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
10. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999
11. C. Piron: Intervjuo al Hokan Lundberg, 2007
12. A. Puŝkin, trad. M. Bronŝtejn: Graf' Nulin, [2000?]
13. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 51a, p. 116a
14. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
15. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
16. D. Defo, trad. A. Krafft: Robinsono Kruso, 1908
17. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti
18. J. Camacho: La liturgio de l' foiro, 1999
19. trad. P. Moĵaev: Ivan Vasiljeviĉ Ŝanĝas la Profesion, 2010

administraj notoj

pri rev~i:
    Mi ne klare komprenas la sencdiferencon disde "iluziigi sin".
    [MB]
  

[^Revo] [pens.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2012/05/29 13:10:10 ]