tradukoj:
be br de en es fr grc hu nl pt ru
*monaĥ/o [1]
*monaĥo
Viro vivanta monaĥisme laŭ sia religia promeso:
en Athos loĝas nun ĉirkaŭ 1500 monaĥoj
[2].
monako
cenobito,
derviŝo,
ermito 1,
lamao
*monaĥino
Ino vivanta monaĥisme laŭ sia religia promeso:
albanoj detruis pli ol cent ortodoksajn preĝejojn kaj timigis
monaĥinojn
[3].
*monaĥejo
Aparta domo, kie kunvivas monaĥoj:
junulo skribas al iama amikino, kiel li ekloĝis en
monaĥejo[4].
dum 3 jaroj Alexandra denove studis en monaĥejo
(en ĉi tiu ekzemplo probable neŭtre, pri ejo por
gemonaĥoj)
[5].
*monaĥinejo
Aparta domo, kie kunvivas monaĥinoj:
necesis detrui malnovan monaĥinejon
[6].
monaĥismo
Religia vivmaniero, aperinta en budaismo,
pli malfrue en la tradicia (neprotestanta)
kristanismo,
kies karakterizaj trajtoj estas forlaso de la laika socio,
rompo de la sociaj rilatoj, fordono de la
havaĵoj, sindeteno de la seksaj rilatoj; plej ofte, aliĝo al
monaĥa asocio en monaĥejo.
monaĥejestro
Estro de monaĥejo.
Rim.:
Laŭ la konfesioj kaj tradicioj estas diversaj specialaj
titoloj:
abato,
arkimandrito,
igumeno,
prioro
ktp.
monaĥinejestrino
Estrino de monaĥinejo.
pastromonaĥo
Monaĥo kiu ankaŭ estas
pastro
(pastrigita monaĥo aŭ monaĥiĝinta pastro).
tradukoj
anglaj
~o:
monk;
~ino:
nun;
~ejo:
monastery (monaĥejo);
~inejo:
abbey (monaĥinejo);
~ismo:
monachism, monasticism;
~ejestro:
(Father) Superior;
~inejestrino:
(Mother) Superior;
pastro~o:
monk-presbyter, hieromonk.
belorusaj
~o:
манах;
~ino:
манашка;
~ejo:
манастыр (мужчынскі);
~inejo:
манастыр (жаночы);
~ismo:
манаства;
~ejestro:
настаяцель (манастыра);
~inejestrino:
настаяцелька (манастыра);
pastro~o:
іераманах, манах-сьвятар.
bretonaj
~o:
manac'h, lean;
~ino:
leanez;
~ejo:
manati, kouent (leaned), leandi (leaned);
~inejo:
kouent (leanezed), leandi (leanezed);
~ismo:
manac'hegezh;
~ejestro:
superior.
francaj
~o:
religieux (moine), moine;
~ino:
religieuse (moniale), moniale;
~ejo:
cloitre (monastère), monastère (masculin);
~inejo:
cloitre (couvent), couvent (féminin).
germanaj
~o:
Mönch;
~ino:
Nonne;
~ejo:
Kloster;
~inejo:
Kloster, Nonnenkloster;
~ismo:
Mönchstum;
~ejestro:
Abt;
~inejestrino:
Äbtissin;
pastro~o:
Mönchspriester.
hispanaj
~o:
monje;
~ino:
monja;
~ejo:
monasterio;
~inejo:
convento;
~inejestrino:
madre superiora.
hungaraj
~o:
szerzetes, barát ;
~ino:
apáca, (szerzetes) nővér;
~ejo:
kolostor, rendház;
~inejo:
zárda, apácakolostor;
~ismo:
szerzetesség, szerzetesi életforma;
~ejestro:
kolostorfőnök, rendházfőnök;
~inejestrino:
zárdafőnök, apácafőnök, apátnő;
pastro~o:
szerzetespap.
malnovgrekaj
pastro~o:
ιερομοναχός.
nederlandaj
~o:
monnik;
~ino:
non;
~ejo:
klooster;
~inejo:
klooster, nonnenklooster;
~ismo:
monniksdom;
~ejestro:
abt, prior;
~inejestrino:
abdis, priores;
pastro~o:
monnikspriester.
portugalaj
~o:
monge;
~ino:
monja.
rusaj
~o:
монах, инок;
~ino:
монахиня, монашка, инокиня;
~ejo:
монастырь, мужской монастырь;
~inejo:
монастырь (женский);
~ismo:
монашество;
~ejestro:
настоятель монастыря;
~inejestrino:
настоятельница (женского)
монастыря;
pastro~o:
иеромонах, священноинок.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
E. Georgiev: Monaĥoj defendas „liberecon“, Monato, jaro 1997a, numero 8a, p. 13a3.
K. Eckstadt: Insultoj, misinformoj
kaj malveroj, Monato, jaro 2001a, numero 3a,
p. 8a4.
E. Grimley Evans: Denove
kvaropas (Fernandez, Camacho, Neves, Dek, Ekstremoj), Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 15a5.
Robert Roze: Verkistino - orientalistino - esploristino, Monato, jaro 1999a, numero 1a, p. 17a6.
S. Pokrovskij: Moskvo jubileas, Monato, jaro 1997a, numero 9a, p. 22a
[^Revo]
[monahx.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.30 2007/01/01 19:48:07 ]