tradukoj: be br ca de en es fr hu nl pt ru

*paraliz/i

*paraliziTEZ

(tr)
1.TEZ
Perdigi, tute aŭ ne, la movkapablon aŭ la sentkapablon aŭ ambaŭ: liaj flugiloj paraliziĝis (f: li perdis la tutan fervoron kaj kuraĝon) [1]. SIN:senmovigi, haltigi, surdigi, muta, blinda, glaciigi, rigidigi, senaktivigi, inertigi.
2.
Senkapabligi, senefikigi: semi konstantan malpacon kaj paralizi ĉian vivon kaj progreson en nia aferoZ; la timo paralizis lian pensonB; tio paralizis mian entuziasmon; nur nenormalaj cirkonstancoj povas paralizi tiun naturan sentonZ; la rutino paralizas lin; senĉesaj konfiskadoj paralizas la liberecon de la gazetaro.

paralizoTEZ

Stato de iu aŭ io paralizita.

tradukoj

anglaj

~i: paralyze; ~o: paralysis.

belorusaj

~i: паралізаваць; ~o: паралюш, параліч.

bretonaj

~i: seizañ; ~o: seizi.

francaj

~i: paralyser; ~o: paralysie.

germanaj

~i: lähmen; ~o: Lähmung.

hispanaj

~i: paralizar; ~o: parálisis.

hungaraj

~i: megbénít, paralizál, cselekvésképtelenné tesz; ~o: bénulás, bénaság, paralízis.

katalunaj

~i 1.: paralitzar, immobilitzar; ~i 2.: aturar, estancar, obstaculitzar; ~i: paralitzar; ~o: paràlisi.

nederlandaj

~i: verlammen; ~o: verlamming.

portugalaj

~i: paralisar.

rusaj

~i: парализовать; ~o: паралич.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [parali.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/12/04 23:10:23 ]