tradukoj: be de fr hu it nl pl pt ru sv

Om/o

Omo

PERS
Germanlingve: Ohm , 1787-1854. Germana fizikisto, malkovrinta la leĝon pri proporcieco de elekra tensio kaj kurentintenso. Tiu leĝo nun estas nomata „la leĝo de Omo“.

omo

ELE
Mezurunuo de rezistanco en la Internacia Sistemo de unuoj; simb. Ω: unu omo egalas al la rezistanco de kondukilo, kiu tralasas kurenton de unu ampero sub tensio de unu volto.

omometro, ommetro

ELE
Mezurunuo de rezistivo en la Internacia Sistemo de unuoj; simb. Ωm: unu omometro egalas al la rezistivo de tia materio, ke cilindra kondukilo el ĝi kun orta sekco je unu kvadrata metro, kaj longo je unu metro, havas rezistancon je unu omo.
Rim.: Ne konfuzu kun la aparato ommetro.

tradukoj

belorusaj

o~o: ом.

francaj

~o: Ohm; o~o: ohm; o~ometro, o~metro: ohm-mètre.

germanaj

~o : Ohm ; o~o: Ohm; o~ometro, o~metro: Widerstandsmessgerät, Ohmmeter.

hungaraj

~o: Georg Simon Ohm; o~o: ohm.

italaj

~o: Ohm; o~o: ohm (unità di misura); o~ometro, o~metro: ohm per metro.

nederlandaj

~o: Georg Simon Ohm; o~o: ohm; o~ometro, o~metro: ohm-meter.

polaj

~o: Georg Simon Ohm; o~o: om; o~ometro, o~metro: omometr.

portugalaj

~o: Ohm; o~o: ohm.

rusaj

~o: Георг Симон Ом; o~o: ом.

svedaj

o~o: ohm.

[^Revo] [om.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2009/12/09 17:30:39 ]