tradukoj: be de en es fr hu it nl pt ru

1rol/o

roloTEZ

1.
KINTEA Ĉiu parto de teatra verko, ludata de ĉiu aparta aktoro: ludi la rolon de Hamleto.
2.TEZ
(figure) Agado, funkcio de iu aŭ io, konsiderata en siaj efikoj: ludi gravan rolon en entreprenoB rolo tre flata sed tre ŝarĝaZ; Esperanto montriĝis tute taŭga por sia roloZ; la kutimo ludas gravan rolon en la vivoZ; plenumi rolonZ; okupi rolon en ia aferoZ. VD:ofico, okupo, profesio, tasko

roliTEZ

1.TEZ
Surpreni teatran, kinan, fikcian rolon: membroj studas proksime al la operejo kaj vespere rolas aŭ kantas en operaj prezentadoj [1]. VD:aktori
2.
Partopreni en situacio, agi konforme al iu funkcio: fekundiga polvo de floroj, kiu rolas kiel planta spermo [2]. en ambaŭ verkoj grave rolas ankaŭ sociaj rilatoj kaj kondiĉoj [3].

rolistoTEZ

KINTEA=aktoro estas granda diferenco inter la prononckapablo de mezuma popolano kaj tiu de ... teatra rolisto [4].

roluloTEZ

BELEKINTEA Persono en fikciaĵo, teatraĵo, kinaĵo, rakonto: entute la roluloj de Piron ŝajnas pupoj sen propra vivo [5]. libro bezonas ankaŭ bonajn rolulojn [6].

ĉefroluloTEZ

BELEKINTEA Iu el la ĉefaj roluloj en fikciaĵo, ofte aperanta, ofte aganta. SIN:heroo 1.b

tradukoj

anglaj

~o: role; ~i 2.: play a role; ~ulo: character.

belorusaj

~o: роля; ~i: граць ролю.

francaj

~o: rôle; ~i: jouer un rôle, être impliqué dans; ~isto: acteur; ~ulo: personnage (de fiction), protagoniste; ĉef~ulo: héros (de récit).

germanaj

~o: Rolle.

hispanaj

~o 1.: rol, papel; ~o 2.: función, cometido; ~i 1.: interpretar (un personaje); ~isto: intérprete (actor); ~ulo: personaje; ĉef~ulo: protagonista.

hungaraj

~o: szerep; ~i: szerepel; ~ulo: szereplő; ĉef~ulo: főszereplő.

italaj

~o: ruolo; ~i: recitare, impersonare, figurare; ~isto: attore; ~ulo: personaggio (lett., cin., teat.); ĉef~ulo: protagonista (personaggio principale), personaggio principale, eroe (personaggio principale).

nederlandaj

~o: rol; ĉef~ulo: hoofdrolspeler.

portugalaj

~o: parte (que cada ator desempenha), papel; ~o 2.: papel.

rusaj

~o: роль; ~i: играть роль; ~ulo: действующее лицо, персонаж, герой (произведения).

fontoj

1. Juhász Károly: Korusa konkurso, Monato, jaro 2000a, numero 12a, p. 14a
2. Robert Roze: Vivisekcio de polenero, Monato, jaro 1997a, numero 11a, p. 12a
3. Gerrit Berveling: Iom tro predikema romano (Lev Tolstoj, Resurekto), Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 30a
4. Pejno S.: Re: Duoblaj konsonantoj, soc.culture.esperanto, 1998-11-29
5. Sten Johansson: Novelaro duepoka (Bako Sandor J., Claude Piron: La dorsosako de Panjo Rut'), Monato, jaro 1998a, numero 2a, p. 16a
6. Familio Macgill: June, nejune, pretertempe (John Ronald Reuel Tolkien, La Hobito aŭ tien kaj reen), Monato, jaro 2001a, numero 7a, p. 26a

[^Revo] [rol.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2011/12/20 20:10:09 ]