tradukoj: be cs de en fr hu it nl pt ru sk

*saĝ/a [1]

*saĝa

1.
Posedanta saĝon: Ĥiram aŭdis la vortojn de Salomono ... kaj diris: Benata estu hodiaŭ la Eternulo, kiu donis al David filon saĝan super tiu grandnombra popolo [2]; li ne estas el grandaj saĝuloj nek elpensis la filozofian ŝtononZ.
2.
Inteligenta kaj sperta: malsaĝulo diras vorton, saĝulo komprenas la tutan aferonZ; pli bona estas saĝa malamiko ol malsaĝa amiko [3]; kaj nun Faraono elserĉu homon kompetentan kaj saĝan kaj estrigu lin super la Egipta lando [4]; feliĉo fierigas, malfeliĉo saĝigas [5]; saĝaj spertoriĉaj vortojZ
3.
=prudenta kiu kolektas dum la somero kaj kiu retenas siajn lipojn estas saĝaZ; ĉiuj aprobis tiun saĝan decidon.

saĝo

1.
Eksterordinara, supera scio kaj inteligento: la saĝo de Salomono [6]; la saĝo de Dio [7]; saĝodentoj (kiuj elkreskas en iom matura, relative spertoplena aĝo) kaj ili ektimis la reĝon (Salomonon), ĉar ili vidis, ke en li estas saĝo de Dio [8].
Rim.: Do, tiusence saĝo estas pli altvalora ol prudento: akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro, kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento [9]; saĝulo estas fenomeno pli eksterordinara ol prudentulo (prudento estas atributo de burĝo aŭ filistro, saĝo konvenas al filozofo, profeto, dio). Krome, la prudento estas racia, dum saĝo povas esti malprudenta (kiel Diogeno), intuicia kaj superracia; oni povas havi saĝan koron [10], sed ne „prudentan koron“. [Sergio Pokrovskij]
2.
=prudento Dio puni deziras, li la saĝon fortiras [11]; perdi la saĝon [12]; komuna saĝo diras al ni, keZ; pli da babilemeto ol da saĝoZ. feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon kaj akiris prudentonZ.
3.
=menso kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas [13]; saĝo (erudicio) abunda, sed ne profunda [14]; la homa saĝo ne povas ĉirkaŭpreni tiujn aferojnB; en ĉiu aĝo devas kreski la saĝo (oni lernu en ĉiu aĝo) [15]; havi genian saĝonB.

saĝeco

Saĝo 1: kaj la saĝeco de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj ol la tuta saĝeco de Egiptujo ... kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia saĝeco [16]

malsaĝa

1.
Ne posedanta normalan spiritostaton nek ĝustan juĝkapablon: li estas tute malsaĝa kaj frenezaZ; kiu ĉasas vantaĵojn, estas malsaĝuloZ; malsaĝulo ofte estas profeto [17]. SIN:freneza
2.
Malprudenta, malmodera kaj nesingarda en la praktika konduto: malordema kaj malsaĝa, li ne taŭgas por sia ofico; malsaĝe malŝpari la hereditan monon. ANT:prudenta
3.
Seninteligenta, stulta: malsaĝa kiel ŝtipo [18]; eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝuloZ.

tradukoj

anglaj

~a: wise.

belorusaj

~a: мудры; ~o 1.: мудрасьць; ~o 2.: разважлівасьць, абачлівасьць; ~o 3.: розум; ~eco: мудрасьць; mal~a 1.: утрапёны, шалёны; mal~a 2.: неразумны, неабачлівы; mal~a 3.: дурны, бязглузды. ~ulo: мудрэц; mal~ulo: дурань.

ĉeĥaj

~a: moudrý.

francaj

~a: raisonnable, sage, sensé; ~o: sagesse; ~eco: sagesse; mal~a: déraisonnable, insensé, stupide.

germanaj

~a: weise, klug; ~o: Weisheit, Klugheit; ~eco: Weisheit, Klugheit; mal~a 1.: irr, irre, närrisch, verrückt; mal~a 2.: unklug, unweise; mal~a 3.: dumm, dämlich, verblödet.

hungaraj

~a: bölcs, okos, értelmes; ~o 1.: bölcsesség; ~o 2.: ész, értelem; ~o 3.: ész; ~eco: bölcsesség, okosság; mal~a 1.: bolond, őrült; mal~a 2.: eszetlen; mal~a 3.: buta, ostoba, hülye. ~ulo: bölcs; mal~ulo: ostoba; ~odento: bölcsességfog; perdi la ~on: eszét veszti; komuna ~o: józan ész.

italaj

~a: saggio (agg.); ~o: saggezza; ~eco: saggezza; mal~a 3.: scemo, sciocco; mal~a: stolto, scriteriato. ~odento: dente del giudizio.

nederlandaj

~a: wijs; ~o: wijsheid; ~eco: wijsheid; mal~a: dom, stom. mal~ulo: domoor, dommerik; ~odento: verstandskies, wijsheidstand; komuna ~o: gezond verstand.

portugalaj

~a: sábio; ~o: sabedoria, sensatez, prudência, juízo; ~eco: sabedoria; mal~a: tolo, insensato, imbecil, néscio.

rusaj

~a: мудрый; ~o 1.: мудрость; ~o 2.: разум; ~o 3.: ум; ~eco: мудрость; mal~a 1.: безумный; mal~a 2.: неразумный; mal~a 3.: глупый, дурной. ~ulo: мудрец; mal~ulo: глупец; ~odento: зуб мудрости.

slovakaj

~a: múdry; ~o: múdrosť; mal~a: hlúpy.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 5:7
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 41:33
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. La Nova Testamento, S. Luko 11:31
7. La Nova Testamento, S. Luko 11:49
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 3:28
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 16:16
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 10:8
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
12. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
13. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
14. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
15. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 4:30,34
17. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
18. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [sagx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2010/08/11 16:30:44 ]