tradukoj: be ca de en hu nl pt ru

*prudent/a

*prudentaTEZ

1.
Kiu pripensas kaj regas siajn agojn kaj konduton laŭ la praktika vivosperto kaj sociaj konvencioj: io tro sensenca, por ke prudenta homo povu serioze pensi pri ĝiZ; vi estas tre pripensema kaj prudenta homo [1]; li rigardis per prudentaj grizaj okuloj; (figure) prudenta ideo; por la plej prudentaj moralaj predikoj la mondo ĉiam restas absolute surdaZ; malprudenta homo neniam konas la mezuron de sia stomako [2]; estu prudenta (t.e. obeema, cedu al la cirkonstancoj), aŭ mi vokos la gardistojn! [3]; tion rezultigis la servistoj per siaj kisoj kaj karesoj, sed ne ŝiaj gepatroj, ĉar ili estis tro prudentaj (raciaj) por tio [4].
2.TEZ
Kiu moderigas sian konduton laŭ la cirkonstancoj: ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta [5]; riĉiĝas ne enspezo, sed prudenta elspezoZ; la strataj ŝtelistoj devis agi ekstreme prudente [6]; prudenta ŝparemo, konsilo. SIN:antaŭzorgema, singarda, malriskema.

Rim. 1: En iuj etnolingvoj la vorto saĝa estas uzata sinonime kun prudenta (kaj tiaj ilin prezentas PV kaj PAG), dum en aliaj ili estas preskaŭ antonimoj; prudento estas la plej banala, supraĵa formo de saĝo, „la komuna saĝo“ ‐ dum „la vera saĝo“ povas esti paradoksa kaj kontraŭa al la prudento: kaj tamen en tiu tempo ĝuste tiuj ĉi naivaj kontraŭparoloj estis rigardataj kiel veroj, ne ebligantaj ian dubon, kiel plej logika opinio de la tuta prudenta mondo, kaj la ideoj de Kolumbo estis kalkulataj kiel infanaĵo, kiu estas inda nenian atenton [7]. ĉu nia nuna laborado kondukas al ia difinita celo, aŭ ni agas ankoraŭ blinde kaj riskas, ke nia laborado pereos vane, kaj prudentaj homoj devas ankoraŭ sin teni flanke de ni, ĝis „la afero klariĝos“ [8]. [Sergio Pokrovskij]
Rim. 2: Oni do rajtas postuli ke infano estu prudenta: vi devas denove esti bona kaj prudenta, kiel tiam, kiam ni ambaŭ estante infanoj ludadis sub la saliko! [9]; sed „saĝa infano“ estus fenomeno malnormala (kiel bebo Jesuo). [Sergio Pokrovskij]

prudentoTEZ

1.TEZ
Kapablo trafe juĝi pri la aferoj de la praktika vivo: de legado sen atento ne riĉiĝas la prudento [10]; Ofelio perdis la prudenton; la aĝo de prudento; la sana prudentoZ (komuna normala menso); senprudenta besto. VD:intelekto, racio, saĝo.
2.TEZ
Kapablo antaŭvidi kaj eviti la erarojn aŭ danĝerojn de la vivo: konservu klarecon de la kapo kaj prudentonZ; venas al li prudento post la ĝusta momentoZ; kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas [11]; li pagas nun pro sia senprudenteco; la prudento estas la plej malnobla el la virtoj. SIN:singardo.

prudentigi

Moraligi; admoni; instigi iun al prudento.

tradukoj

anglaj

~a: prudent, sensible; ~o 1.: common sense; ~o: prudence; ~igi: put some sense into.

belorusaj

~a: разважны, разважлівы, прадбачлівы, абачлівы; ~o: разважнасьць, разважлівасьць, прадбачлівасьць, абачлівасьць, клёк.

germanaj

~a: vernünftig.

hungaraj

~a 1.: megfontolt, előretekintő, bölcs; ~a 2.: körültekintő, óvatos; ~o 1.: megfontoltság, bölcsesség, előretekintés; ~o 2.: körültekintés, óvatosság; ~igi: észre térít.

katalunaj

~a: prudent; ~o: prudència; ~igi: instigar a la prudència.

nederlandaj

~a: verstandig; ~o 1.: gezond verstand; ~igi: op zijn nummer zetten.

portugalaj

~a: prudente, sensato, judicioso, razoável, assisado.

rusaj

~a: благоразумный; ~o 1.: здравый смысл; ~o: благоразумие; ~igi: образумить.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, La ombro
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Infana babilado
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 19.
7. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1.
8. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 1.
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
10. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
11. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [pruden.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/12/06 18:10:20 ]