tradukoj: be ca cs de en es fr hu nl pl ro ru tr

*sezon/o [1]

*sezono

1.
KAL Parto de la jaro karakterizata per sia vetero, naturaj kondiĉoj, homaj okupoj:
a)
En mezvarmaj landoj ĉiu el la kvar partoj de jaro kun tipa temperaturo, nome printempo (varmiĝo), somero (varmo), aŭtuno (malvarmiĝo), vintro (malvarmo). oni havis ekstersezonan someron en tiu ĉi jaro.
b)
Jarparto speciale taŭga por ia faro: la fiŝsezono proksimiĝis [2]; bansezonoB; por ĉio estas sezono (taŭga tempo) [3].
2.
KIN Filmoj kune publikigitaj kiel parto de serio: jen nova antaŭrigardo al la debuta epizodo el la kvina sezono de „Lost“ [4]; kun 10 sezonoj kaj 214 epizodoj, „Stargate SG-1“ estas la plej longa sciencfikcia televidserio [5].

intersezono

1.
Periodo inter sezonoj1.b: politika, teatra, turisma intersezono; mi vere ne ĝenus vin, sed altaj estas funkciadaj kostoj, la luprezo de la vendejo, krome estas intersezono... [6]. SIN:malvigla sezono
2.
KAL Supernocio por aŭtuno kaj printempo, periodo inter somero kaj vintro (kiujn oni rigardas „ĉefaj“ sezonoj1.a): ni ankaŭ vidas, ke printempo kaj aŭtuno estas respective intersezonoj (transiraj sezonoj) inter vintro kaj somero kaj somero kaj inter somero kaj vintro [7].

malvigla sezono, malsezono

La malo de sezono1.b, periodo kiun karakterizas nenia aŭ tre malforta ekonomia aktiveco.

tradukoj

anglaj

~o: season; inter~o: off-season; malvigla ~o, : dead season, low season, off-season, slack season.

belorusaj

~o a: пара году; ~o b: сэзон.

ĉeĥaj

~o a: roční doba.

francaj

~o: saison; inter~o 2.: demi-saison; malvigla ~o, : morte saison.

germanaj

~o a: Jahreszeit; ~o b: Saison.

hispanaj

~o a: estación (del año).

hungaraj

~o a: évszak; ~o b: idény, szezon.

katalunaj

~o a: estació (de l'any).

nederlandaj

~o: seizoen, jaargetijde.

polaj

~o a: pora roku; ~o: sezon.

rumanaj

~o a: anotimp; ~o: sezon.

rusaj

~o a: время года; ~o b: сезон, пора (чего-л.); inter~o: межсезонье; malvigla ~o, : глухая пора, несезон, мёртвый сезон.

turkaj

~o: mevsim.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Filip Onkudimov, 4
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:1
4. -: mojose, 2008-12-19
5. Vikipedio, artikolo „Stargate SG-1“, 2009-11-07
6. J. Rejtő, trad. L. Bálazs: La skeleta brigado, ĉapitro 13a
7. Kial ekestas jarsezonoj?

[^Revo] [sezon.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2009/11/09 17:30:38 ]