tradukoj: be ca de en es fr hu ku nl pl pt ru tr

*ferm/i

*fermi

(tr)
1.
Meti ion en staton, kiu malebligas eniron aŭ eliron: li fermis kolere la pordon [1]; fermi ĉambron, domon, havenon, barilon, tirkeston; fermi enirejon per barilo, breĉon per tabuloj; fermi libron; fermi la manon, lipojn, okulojn; kun fermitaj (kunpremitaj) dentoj; fermi la buŝon al iu (lin silentigi); nefermita letero (kiun oni sendas al la ricevonto pere de rimedoj de publika informado); nefermita vundo; fermi iun en ĉambro (enfermi); fermi ĝardenon per krado (ĉirkaŭfermi ); fermi la landlimojn al la trafiko; fermata (ekskluziva) societo, sekto; fermo de teatro, de muzeo. SUB:ŝlosi, VD:hermetika.
2.
(figure) Ĉesigi: fermi kunvenonB, kongresonZ, diskuton; ĉiuj rimedoj estas fermitaj (fariĝis neuzeblaj) por viZ; fermi la marŝon, procesion (esti la lasta en); tiu balo brile fermis la serion da festoj. VD:kroni

malfermi

(tr)
1.
Meti en staton, kiu ebligas eniron kaj eliron: kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton [2]; malfermi siajn brakojn al amiko; malfermita letero (kiun oni malfermis por legi); de tie malfermiĝas bela vido al la maro.
2.
(figure) Komenci: malfermi balonB; malfermi kongresonZ; malfermi baloton; nova periodo malfermiĝas. VD:inaŭguri.

fermaĵo

MAT[3]
(de subaro A en topologia spaco) La plej malgranda fermita subaro, inkluzivanta A (alidire: la komunaĵo de ĉiuj fermitaj subaroj, inkluzivantaj ĝin) : la fermaĵon de A oni kutime signas per A kun supra horizontala streko, nome A̅ (legu: a trabo); A havas komunajn punktojn kun ajna ĉirkaŭaĵo de ajna punkto en la fermaĵo de A; la fermaĵo de A estas la kunaĵo de ĝiaj malfermaĵo kaj rando. SIN:adheraĵo.
Rim.: Ekzistas pluraj terminoj por ĉi tiu nocio: en [4] troviĝas „ fermitaĵo“ kaj „klozaĵo“ (ĉi-lasta ankaŭ en [5]). Reiersøl [6] proponas „klozuro“. Ni ne opiniis utila enkonduki novajn radikojn, ĉar „ferm“ bone taŭgas ĉi-cele, sed al „fermitaĵo“ preferis la malpli precizan „fermaĵo“, ĉar la unua aspektas kiel sinonimo por „io fermita“, do „fermita subaro “.

malfermaĵo

1.
Libera, ne barita spaco aŭ loko: malfermaĵo de puto, groto, en muro; porda malfermaĵo, formita el tri grandegaj, brile poluritaj kalkŝtonoj [7]. SIN:aperturo
2.
MAT[8] (de subaro A en topologia spaco) La plej granda malfermita subaro, inkluzivata de A (alidire: la kunaĵo de ĉiuj malfermitaj subaroj, inkluzivataj de ĝi) : la malfermaĵon de A oni kutime signas per A kun supra ringo, nome Å (legu: a ringo); malfermita aro identas kun sia malfermaĵo; la komplemento de la malfermaĵo de A egalas al la fermaĵo de la komplemento de A . SIN:interno 2

fermita

1.
FON (p.p. silabo) Finiĝanta per konsonanto aŭ per kvazaŭvokalo : „jam“, „kaj“ estas fermitaj silaboj.
2.
MAT[9] (p.p. subaro de topologia spaco (E,T)) Tia, ke ĝia komplemento estas malfermita.
Rim.: Grandapene oni klopodas pruvi en [10], ke la paro „fermita aro“/„malfermita aro“ ne taŭgas, kaj ke multe pli bona estus „klozo“/„ aperto“. La argumentoj estas bedaŭrinde tre malfortaj: male al la aserto ĉiu komprenas, ke la uzo de prefikso „ mal-“ en epiteto ne signifas, ke malfermita aro estus la malo de fermita aro, same kiel malfermita pordo ne estas la malo de fermita pordo! Estas tamen prave rimarkigi, ke malfermita aro estas rezulto de neniu malferma ago, sed tiaj metaforoj abundas tra la tuta matematika terminologio kaj tuŝas ankaŭ „aperto“, kiu laŭetimologie signifas... „malfermitaĵo“. Ni do adoptis „fermita“/„malfermita“, kiel faris [11].

malfermita

1.
FON (p.p. silabo) Finiĝanta per vokalo: „du“, „la“, „mi“ estas malfermitaj silaboj. VD:vasta
2.
MAT
a)
[12] (p.p. subaro de topologia spaco (E,T)) Apartenanta al T.
Rim.: Ial nur la neologismo „aperta“ aperas en [13], dum la sama konas „fermita “ paralele kun „kloza“. Vd ankaŭ la rimarkon sub fermita.
b)
MAT (p.p. subaro de metrika spaco) Tia, ke por ĉiu ĝia punkto x ĝi inkluzivas iun globon kun centro x kaj radiuso ρ > 0: la malfermitaj aroj de metrika spaco konsistigas ĝian kutiman topologion.

ĉirkaŭfermi

(tr)
Fermi ĉiuflanke: malvasta ĉirkaŭfermita korto [14]; kelkaj interspacoj, kiujn tiu malhela ĉirkaŭfermo restigis, prezentis transe nur apike tranĉitajn rokojn [15]. VD:ĉirkaŭbari

enfermi

(tr)
Meti en ion fermitan; teni ferminte en io: enfermi iun en ĉambro; zorge enfermi la provizojn; enfermu la katon; peza enfermita aero. VD:enŝlosi, enteni

ĵetfermi

(tr)
Fermi subite per ĵeta movo: la juna vidvino [...] forte ĵetfermis post si la pordeton [16].

fulmofermilo

TEKS
=zipo

tradukoj

anglaj

~i: shut; ~aĵo : closure; mal~aĵo 2.: interior; ~ita 2.: closed; mal~ita 2.: open.

belorusaj

~i: закрываць, зачыняць; mal~i: адкрываць, адчыняць.

francaj

~i: clore, fermer; mal~i: ouvrir; ~aĵo : fermeture, adhérence ; mal~aĵo 2.: intérieur; ~ita 1.: (syllabe) fermée; ~ita 2.: fermé ; mal~ita 1.: (syllabe) ouverte; mal~ita 2.: ouvert; ĉirkaŭ~i: ceindre, confiner, enceindre, encercler, enclore, enfermer, enserrer; en~i: enfermer; ĵet~i: claquer; fulmo~ilo: fermeture à glissière, fermeture éclair. ~i la buŝon al iu: clouer le bec à qn; ne~ita letero: lettre ouverte; ĉirkaŭ~o: enceinte.

germanaj

~i: schließen; mal~i 1.: öffnen; mal~i 2.: eröffnen; ~aĵo : abgeschlossene Hülle; mal~aĵo 2.: Inneres, offener Kern; ~ita 1.: zu, geschlossen; ~ita 2.: abgeschlossen ; mal~ita 1.: auf, offen, geöffnet; mal~ita 2.: offen; en~i: einschließen; fulmo~ilo: Reißverschluss.

hispanaj

~i: cerrar; mal~i: abrir; ~ita 1.: (sílaba) trabada; mal~ita 1.: (sílaba) libre; en~i: encerrar; fulmo~ilo: cierre, zipper, cremallera.

hungaraj

~i 1.: becsuk; ~i 2.: bezár, lezár; ~i: becsuk; mal~i: nyit, kinyit, megnyit; ~aĵo : lezárás; mal~aĵo 2.: nyílt mag; ~ita 1.: zárt; ~ita 2.: zárt ; mal~ita 1.: nyílt; mal~ita 2.: nyílt ; en~i: bezár (vhová); fulmo~ilo: villámzár, cipzár.

katalunaj

~i 1.: tancar; ~i: tancar; mal~i: obrir.

kurdaj

~i: girtin, dadan; mal~i: vekirin.

nederlandaj

~i 1.: sluiten, toedoen, dichtmaken; ~i 2.: sluiten, beëindigen; mal~i 1.: openen, opendoen, openmaken; mal~i 2.: openen, beginnen; ~ita 1.: gesloten; ~ita 2.: gesloten; mal~ita 1.: open; mal~ita 2.: open; en~i: opsluiten.

polaj

~i: zamykać; mal~i: otwierać; ~aĵo : domknięcie ; mal~aĵo 1.: otwór; mal~aĵo 2.: wnętrze; ~ita 2.: domknięty; mal~ita 2.: otwarty; ĉirkaŭ~i: zamykać wokoło, otaczać; en~i: zamykać (w czymś), zasklepiać; ĵet~i: zatrzaskiwać; fulmo~ilo: zamek błyskawiczny, suwak. ~i la buŝon al iu: zamykać komuś usta; ne~ita letero: list otwarty.

portugalaj

~i 1.: fechar, cerrar; ~i 2.: encerrar, concluir, cessar a actividade, terminar, findar; mal~i: abrir; en~i: encerrar.

rusaj

~i: закрыть, закрывать; mal~i: открыть, открывать; ~aĵo : замыкание ; mal~aĵo 2.: внутренность , открытое ядро ; ~ita 1.: закрытый; ~ita 2.: замкнутое (подмножество) ; mal~ita 1.: открытый; mal~ita 2.: открытое (подмножество) ; ĉirkaŭ~i: закрыть со всех сторон , заключать, огораживать , окружать; en~i: закрыть (в чём-л., где-л.); en~i: заключать, запирать, запереть; ĵet~i: захлопнуть ; fulmo~ilo: застёжка „ молния“.

turkaj

~i: kapatmak; mal~i: açmak.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 31
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
4. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
5. Daniela Deneva: Esperanta-Bulgara-Rusa Matematika Terminaro
6. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 25
7. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 5a, Lemuel aktiviĝas
8. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
9. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
10. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 72
11. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
12. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
13. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana
14. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
15. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Sepa promenado
16. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

[^Revo] [ferm.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.51 2009/08/27 16:32:37 ]