tradukoj: be cs de en es fr hu nl ru

*solv/i

*solvi

(tr)
1.
Trovi nekonaton de problemo, respondon al demando, rimedon por eliri el malfacilaĵo: solvi enigmon, malhelpaĵon, konflikton; solvi ĉiujn disputojn kaj dubojn en lojala interkonsentoZ; la vivo mem jam longe solvis la demandonZ; Salomono mem ne solvos, kio en ĝi estas vera kaj kio malvera [1]; nesolvebla problemo. VD:konkludi, decidi.
Rim.: El la du homonimaj signifoj de ĉi tiu radiko nur ĉi tiu intelekta estas fundamenta.
2.
KEM
a)
Tiamaniere miksi kun likvo solidon, gason aŭ alian likvon, ke la rezulto estas stabila kaj homogena likvo: solvi salon en akvo [2]; natria jodido solvita en acetono [3].
b)
(p.p. likvo) Esti tia, ke eblas solvi2.a aliajn substancojn en ĝi: akvo solvas salon.
Rim.: Ni ne trovis aŭtoritatajn ekzemplojn por ĉi tiu senco, sed ĝi aspektas pravigita pro ĝia internacieco kaj, nerekte, pro la uzo en [4] de participaj formoj „solvinta“ (difino de solvaĵo) aŭ „solvanto“, kiuj rilatas al likvoj, ne al personoj.

solvo

1.
[5] Ĝusta respondo al problemo, demando: solvo de problemo, demando, enigmo, malfacilaĵo, mistero (aŭ: solvo al...); vi proponis enigmon al la filoj de mia popolo, kaj al mi vi ne diris ĝian solvon [6]; ni devos klasi la kazon kun la krimoj tielnomite sensolvaj [7]; sensolve diskuti.
2.
[8] Ago solvi1: la politikistoj estas tro okupataj ĉe solvo de ĉiutagaj problemoj por interesiĝi pri nia afero [9]. SIN:solvado
3.
KEM[10]=solvaĵo

solvado

Ago solvi: tiuj ĉi metodoj estas uzataj por [...] solvado de medio-protektaj problemoj [11].

solvaĵo

KEM[12]
Tuto de la solvita substanco kaj de la ĝin solvinta likvo: diluita, koncentrita solvaĵo; solvaĵo de natria klorido en akvo. SIN:solvo3

solvanto

KEMTEK[13]=solvilo

solviĝi

Iĝi solvita: KEM [la volatilaj oleoj] ne solviĝas en akvo, nur en alkoholo, etero, kaj certaj aliaj organikaj solviloj [14]; tio, kio komence ŝajnis plej mistera, solviĝis unua [15]; en [la tago de la Sinjoro] la ĉielo forpasos kun muĝa bruego, kaj la elementoj brulante solviĝos [16]; la enigmo simple solviĝas [17].

solvilo

KEMTEK[18]
Ĉia likvo kapabla solvi 2.b aliajn substancojn: mi ŝprucigis sur la internon de la kamioneto la solvilon „Senspurigil“, kiu detruas fingropremaĵojn [19]. SIN:solvanto

desolviĝi

Deiĝi pro solvado en iu likvo: kiam [...] la ekstera falsbrilaĵo desolviĝas, tiam oni pentas pri sia nesingarda elekto [20].

dissolviĝi

Malaperi, diseriĝi: se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas [domon] eternan en la ĉieloj [21]; [la malnova pilko] duone dissolviĝis de la trapenetrinta akvo [22]; la korpo dissolviĝas, kaj la animo... kio ĝi estas? [23]; la fantomoj dissolviĝis en nebulon [24].

tradukoj

anglaj

~i: dissolve.

belorusaj

~i 1.: рашаць (задачу, праблему); ~i 2.: раствараць; ~o 1.: рашэньне; ~o 2.: рашэньне; ~o 3.: раствор; ~ado: рашэньне; ~aĵo: раствор; ~anto: растваральнік; ~iĝi: растварацца; ~ilo: растваральнік; dis~iĝi: растварацца, зьнікаць.

ĉeĥaj

~i: řešit.

francaj

~i 1.: résoudre, débrouiller, démêler, dénouer, régler; ~i 2.: dissoudre, délayer; ~o 1.: solution, aboutissement, dénouement, issue, remède; ~o 2.: solution, dissolution, résolution; ~o 3.: solution; ~ado: solution, dissolution, résolution; ~aĵo: solution; ~anto: solvant; ~iĝi: se dissoudre, se résoudre, fondre; ~ilo: solvant; dis~iĝi: se dissoudre, se résoudre, disparaître, se désagréger, se disloquer, fondre. ne~ebla: insoluble; sen~a: non résolu, insoluble; sen~e: en vain, sans aboutir.

germanaj

~i: lösen; ~o 1.: Lösung; ~o 2.: Lösung; ~o 3.: Lösung; ~o: Lösung; ~iĝi: sich auflösen.

hispanaj

~i 1.: resolver, solucionar; ~i 2.: disolver.

hungaraj

~i 1.: megold, megfejt; ~i a: felold; ~i b: old; ~o 1.: megoldás; ~o 2.: oldás; ~ado: oldás; ~aĵo: oldat; ~anto: oldószer; ~iĝi: oldódik, feloldódik; ~ilo: oldószer; de~iĝi : leválik (oldódással); dis~iĝi: feloldódik, szertefoszlik, megsemmisül. ne~ebla: megoldhatatlan; sen~a: megoldatlan.

nederlandaj

~i: oplossen.

rusaj

~i 1.: решать, решить (задачу); ~i 2.: растворять, растворить; ~o 1.: решение; ~o 2.: решение; ~o 3.: раствор; ~ado: решение (действие); ~aĵo: раствор; ~anto: растворитель; ~iĝi: раствориться, растворяться; ~ilo: растворитель; dis~iĝi: раствориться, исчезнуть.

fontoj

1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:4
2. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
3. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
5. Plena Ilustrita Vortaro
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Juĝistoj 14:16
7. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 28
8. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
9. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Je la lumo de la sperto
10. Plena Ilustrita Vortaro
11. Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , András Lukacs: Aplikata Geofiziko, leciono 18a
12. Plena Ilustrita Vortaro
13. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
14. Ilona Gál: Pri la funkcio de spicoj en la nutrado
15. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 27
16. La Nova Testamento, II. Petro 3:10
17. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
18. Plena Ilustrita Vortaro
19. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 12
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Bela
21. La Nova Testamento, II. Korintanoj 5:1
22. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Gefianĉoj
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo

[^Revo] [solv.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2010/10/07 16:30:21 ]