tradukoj: be de en es fr hu nl pl ru tp

Malfluida, malflueca; kvalifikas substancon, kies molekuloj estas
fikse kunigitaj unu kun la alia, tio estas ĉiun substancon, kiu
estas nek flueca nek gasa.



Korpo en solida stato:
hidrargo estas la nura metalo, kiu
je ordinara temperaturo ne estas solido.

(kinematiko)
Tia objekto en la tridimensia spaco, ke la distanco inter
du ajnaj ĝiaj punktoj ne ŝanĝiĝas dum
movo.

[1]
Tridimensia
geometria figuro.
Malnovaj ekvivalentoj:
korpo,
volumenaĵo;
Specifaj solidoj:
solida angulo,
duedro,
triedro,
pluredro,
sfero,
cilindro,
konuso,
elipsoido,
sektoro,
segmento,
toro;
Rimarkindaj ecoj de solido:
barita,
nebarita,
konveksa,
konkava,
rivolua;
atributoj de iuj solidoj :
areo,
rando,
volumeno.

[2]
Platono.