Provizi aparaton je konsumaĵo, forto, energio necesa por ĝia
funkciado:
ŝargi akumulatoron, fotokameron, kondensatoron.
a)
Enmeti eksplodaĵon kaj pafaĵon en ian ajn pafilon:
li propramane finis ŝargi la kanonon
[1].
b)
Provizi koncernan parton de komputila memoro je datumo
necesa (programo, tiparo, valoro de variablo) por plua
komputado.
Rim.:
La ĝenerala regmodelo de la verbo estas kiel tiu de
„plenigi“:
ŝargi pafilon per kuglo.
Tamen laŭ la angla modelo komputikistoj ofte uzas ŝargi simile
al legi:
ŝargi programon en la ĉefmemoron,
ŝargebla tiparo
(kio estas same stranga kiel „ŝargebla kuglo“).
Aliflanke, „ŝargi per“ ŝajnas enkonduki ilon por
ŝargado; tial
ŝargi ion je io per ŝargilo
estas preferinda.
ŝargo
1.
Eksplodaĵo kaj pafaĵo enmetebla en ian ajn pafilon.
2.
Forto aŭ io necesa por funkciigi aparaton:
ŝargo de akumulatoro, de fotokamero.
3.
a)
Ĉia korpo, kiu pasante en
elektra kampo, devias de
sia antaŭa trajektorio:
ŝargo estas korpo, kies nombro de elektronoj malsamas
kun la nombro de protonoj.
Rim.:
Por ĉi tiu senco oni diras ankaŭ „ŝargita
korpo“.
b)
Fizika grando,
esprimanta la
direkton kaj intenson de devio de ŝargo 3.a
en elektra kampo kaj ankaŭ la produton de
kurentintenso per la tempo, dum
kiu pasis la koncerna kurento:
la dimensioj de ŝargo estas
M0L0T1I1;
pozitiva, negativa ŝargo;
ŝargo de kondensatoro.
elektrokvanto.
kulombo.
ŝargilo
1.
Ujo, bendo aŭ plato kiu provizas la maŝinon per
aĵo(j) por plenumo: seskugla ŝargilo.
2.
Operaciuma programo
por legi programpecojn (la ŝargomodulojn) en la ĉefmemoron
por plenumo.