tradukoj: de en fr hu nl pl pt ru

*tord/i [1]

*tordi

(tr)
1.
Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj laŭ reciproke kontraŭa direkto: tordi malsekan tukon; tordi lanon, fadenon; pinte suprentorditaj lipharoj; tordiĝi kiel serpento; la vento tordas (turnas, kirlas) la ondojnB, la akvon en akvoturnojnB; eltordiĝema kaj kurbiĝanta serpentoZ. VD:volvi
2.
Misformi aŭ difekti tordante: tordi la buŝon (grimaci); li tordis al si la piedon; arbo tordita de vento; lia vizaĝo rigidiĝis en terura tordiĝoZ; malsato tordas la ventrojn; ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis (li estas multe spertinta) [2]; fortordiZ, tordorompi la kapon al birdoZ

torda

Spiralforma, formanta plurajn kurbojn: torda strato; torda, tordita frazo (embarasite kaj implike malklara). VD:serpenta, zigzaga

distordi

(tr)
(figure) Intence aŭ neintence misformi, misprezenti, misinterpreti: vi distordas kiel eble plej malice mian deklaron [3]. VD:falsi

eltordi

(figure) Per premo, minaco... eltrudi de iu monon, havaĵojn, servon: eltordi el li la informojn estis pli malfacile [4].

kuntordi

(tr)
Kunigi en tordo plurajn aĵojn: mi ankaŭ kuntordis ĉiujn ferajn stangojn triope [5]. VD:plekti, ŝpini

premtordi

(tr)
Forte tordi molan aĵon, tiel ke ĝi estas premata: li ... viŝis de sia fruto tutaj ŝvitotorentojn, kiujn poste ... li redonis al la tero per bone imitata premtordo de l' tuko [6].

tradukoj

anglaj

~i: twist.

francaj

~i: tordre; dis~i: fausser (tordre), tordre (fausser); el~i: extorquer, pressurer (financièrement); kun~i: tordre ensemble, tresser; prem~i: tordre.

germanaj

~i: wringen, winden.

hungaraj

~i 1.: csavar, facsar; ~i 2.: torzít, eltorzí, elhúz; ~a: csavaros, girbe-gurba. ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin ~is: átesett a tűzkeresztségen.

nederlandaj

~i: wringen; ~a: verwrongen, krom.

polaj

~i 1.: skręcać, wykręcać, wyżymać (ubranie); ~i 2.: skręcać, wykręcać, ukręcać, przekręcać, wypaczać; ~a: skręcony, wykręcony, ukręcony, przekręcony, wypaczony, pokręcony, wyżęty; dis~i: przekręcać; el~i: wyduszać, wyciągać; kun~i: skręcać, splatać; prem~i: wykręcać, wyżymać.

portugalaj

~i 1.: torcer; ~i 2.: torcer; ~a: retorcido, distorcido.

rusaj

~i 1.: выкручивать, скручивать, сучить (нить), вить (нить); ~i 2.: выкручивать, выкрутить, скручивать, скрутить, вывихнуть; ~a: кручёный, витой, закрученный, витиеватый (f).

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 2000
4. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, FEL, 1999
5. J. Swift, trad. M. Inman: Gulivero en Liliputo, [1910]
6. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:1

[^Revo] [tord.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2009/01/17 18:09:46 ]