tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

2transitiv/a

transitiva

1.
GRA Kvalifikas verbon, kiu esprimas agon rekte pasantan de subjekto al objekto kaj kies komplemento estas en Esperanto senpere kaj senprepozicie signita per akuz.; transira. Ekz.: movi, frapi, turni, lavi, komenci, ĉesigi, enuigi, daŭrigi.
2.
MAT
a)
[1] (p.p. interna rilato R ene de aro E) Tia, ke la kunligaĵo RRR: la idento-rilato estas transitiva; R estas transitiva, se kaj nur se de la fakto, ke xRy kaj yRz, sekvas, ke xRz; transitiveco estas nepra eco de ekvivalento-rilato.
b)
[2] (p.p. grupo G de bildigoj super aro E) Tia, ke por ajnaj du elementoj de E ekzistas bildigo en G, kiu ĵetas unu al la alia.
Rim.: Oni diras ankaŭ, ke G operacias transitive super E.

netransitiva

1.
GRA Kvalifikas verbon, kiu esprimas agon fariĝantan en la subjekto mem kaj ne pasantan de ĝi al la objekto: kompl. de tia verbo estas antaŭata de prepozicio; netransira. Ekz.: ĝoji, penti, indigni, iri, fali, promeni, veni, ĉesi, daŭri, okazi, morti.
2.
MAT (p.p. interna rilato) Ne transitiva.

tradukoj

anglaj

~a: transitive; ne~a 1.: intransitive; ne~a 2.: non-transitive. ~eco: transitivity, transitiveness.

belorusaj

~a: транзітыўны, пераходны; ne~a: нетранзітыўны, непераходны. ~eco: транзітыўнасьць.

francaj

~a: transitif; ne~a 1.: intransitif; ne~a 2.: non transitif. ~eco: transitivité.

germanaj

~a: transitiv; ne~a 1.: intransitiv; ne~a 2.: nichttransitiv. ~eco: Transitivität.

hispanaj

~a: transitivo; ne~a 1.: intransitivo.

hungaraj

~a 1.: tárgyas, tranzitív; ~a a: tranzitív (reláció); ~a 2.: tranzitív (csoport); ne~a 1.: tárgyatlan; ne~a 2.: intranzitív. ~eco: tranzitivitás.

nederlandaj

~a: transitief; ne~a 1.: intransitief; ne~a 2.: niet transitief. ~eco: transitiviteit.

polaj

~a a: (relacja) przechodnia, (relacja) tranzytywna; ~a b: (grupa) tranzytywna; ne~a 2.: (relacja) nieprzechodnia. ~eco: łączność.

portugalaj

~a 1.: trasitivo.

rusaj

~a 1.: переходный (глагол); ~a a: транзитивный; ~a 2.: транзитивный; ne~a 1.: непереходный (глагол); ne~a 2.: нетранзитивный. ~eco: транзитивность.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro, rilato
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 14

[^Revo] [transi1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.24 2006/02/16 17:33:42 ]