tradukoj: be ca cs de en es fr hu lat nl pl pt ru sv tp

*tut/a

*tutaTEZ

Rigardata en sia kompleto, sen escepto aŭ manko: Esperanto celas esti la lingvo de la tuta mondo; mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ [1]; la tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj [2]; ni laboris dum la tuta tago; mi jam legis la tutan libron; li ne volis krei laŭ sia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedojZ. VD:elĉerpa, kompleta, plena 2

*tuteTEZ

Plene, komplete, senescepte: li estas tute nudaZ; mi estas tute trankvila [3]; ŝi mem tute ne zorgas pri si [4]; tute nekomprenebla [5]; viaj grenejoj tute pleniĝos [6]; tute ne atendite [7]; mi ne tute finis; mi tute ne volas.
Rim.: La radiko tut estas ankaŭ prefikse uzata, kun adjektiva aŭ adverba senco: tutmonda; tutaĉeti, tutlegi.

tutoTEZ

Aĵo aŭ aro, kiun oni rigardas kiel unu aferon, ne konsiderante partojn: tiu teritorio estas geografia tuto.

tutaĵoTEZ

Io, al kio mankas neniu parto kaj kiu konsistigas apartan unuecan kunaĵon: la tutaĵon de la ŝipoj de iu lando oni nomas ŝiparoB; li faris kvindek kuprajn hoketojn, por kunigi la tendon, por ke ĝi estu unu tutaĵo [8]; oni disrompas vazon de potisto, ke ĝi ne povas esti tutaĵigita [9].

tuteco

Eco de tio, kio estas kompleta: konsideri demandon en ĝia tutecoB.

tutecaTEZ

MAT
(p.p. ordo-rilato ) Tia, ke por du elementoj x kaj y ĉiam veras xyyx: la kutima ordo super la aro de reeloj estas tuteca. ANT:parta.
Rim.: Ŝajnas al ni, ke „tuteca“ estas taŭga antonimo por „parta“, sed pluraj naciaj lingvoj preferas metaforon pri la „linia“ vicigeblo de la elementoj aŭ pri la „konekseco“ de la rilato (ja en grafeo de la rilato du ajnajn punktojn ligas almenaŭ unu sago). En [10] troviĝas „linie orda aro“.

entuteTEZ

1.
Ĝenerale; konsiderante la aferon en ĝia tuteco, laŭ ĝenerala vidpunkto kaj forlasante la apartajn detalojn: al multaj ordinare ŝajnas, ke, se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entuteZ; multaj faris kontraŭparolojn kontraŭ la ideo de lingvo internacia entute, kaj de lingvo arta specialeZ; lia morto estis granda bato por nia afero entute kaj speciale por ĝia disvastiĝado en GermanujoZ; entute mi konsilas pli uzadi formojn simplajn anstataŭ kunmetitajZ; li ne dubas pri la utileco de lingvo internacia entuteZ; la falo de Volapük alportis grandan malutilon al nia ideo entuteZ; paroli pri ŝanĝoj entuteZ.
2.
Konklude; resume; ĉion konsiderante kaj interkompensante: povas esti demando pri la tempo, sed neniu dubas, ke tiu ĉi fakto entute iam venosZ; tiu ĉi ideo entute en la publiko ne estas hejme, kiel ĝi devus esti [11].
3.
(evitinde) Sume; ĉiom; ĉion kalkulante: mi havas entute nur 25 rublojnZ; entute la nombro de la delegitoj estis 33; entute la vivo estas nemultekosta en tiu lando.

tradukoj

anglaj

~a: complete, entire, total, whole; ~e: completely, entirely, fully, totally, wholely; ~o: entirety, whole, sum total, totality; ~aĵo: entirety, whole, sum total, totality; ~eco: entirety, completeness, wholeness; ~eca : total, linear; en~e: as a whole, on the whole, in short.

belorusaj

~a: цэлы, увесь; ~e: цалкам, зусім, поўнасьцю; ~aĵo: цэлае (назоўнік), сукупнасьць; ~eco: цэласнасьць, поўнасьць; en~e: увогуле, наагул, агульна.

ĉeĥaj

~a: celý; ~e: zcela.

francaj

~a: total, tout; ~e: absolument, complètement, tout à fait; ~o: tout (subst., un tout, une unité); ~aĵo: totalité; ~eco: globalité, totalité; ~eca : total.

germanaj

~a: ganz; ~aĵo: Gesamtheit; ~eca : total, konnex, linear.

hispanaj

~a: todo (en su totalidad); ~e: totalmente; ~aĵo: totalidad.

hungaraj

~a: egész, teljes; ~e: egészen, teljesen; ~aĵo: teljesség, összesség, komplexum, egész; ~eco: teljesség, komplettség; ~eca : teljes ; en~e 1.: általában, egyáltalán, egyáltalában; en~e 2.: együttvéve, egészében, összességében; en~e 3.: összesen. ~monda: világ-, világméretű, globális.

katalunaj

~a: tot, complet, total; ~e: completament, totalment, del tot; ~o: unitat, integritat, tot (subst.); ~aĵo: totalitat; ~eco: enteresa, completesa, totalitat; ~eca : relació d'ordre total; en~e 1.: en conjunt; en~e 2.: en resum; en~e 3.: en total.

malnovlatinaj

~e: omnino, penitus, prorsus.

nederlandaj

~a: heel, geheel; ~e: helemaal, geheel, volledig; ~aĵo: geheel; ~eco: geheel; en~e 2.: in het geheel.

polaj

~a: cały, całkowity; ~e: całkiem, całkowicie, zupełnie, zgoła (rzad.), bynajmniej (przy przecz.), wcale (przy przecz.); ~o: całość, całokształt, ogół; ~aĵo: całość (rzecz), komplet; ~eco: całość, kompletność; ~eca : liniowy; en~e 1.: całkowicie, w całości, w zupełności; en~e 2.: całościowo, zupełnie; en~e 3.: całościowo, w całości, razem. ~monda: światowy, ogólnoświatowy.

portugalaj

~a: total.

rusaj

~a: целый, весь; ~e: совсем, совершенно, полностью, целиком; ~o: всё, целое, всё в целом; ~aĵo: целое, совокупность; ~eco: целостность, полнота ; ~eca : совершенный, линейный; en~e 1.: вообще, в общем; en~e 2.: в целом; en~e 3.: в целом, всего, итого. ~monda: всемирный.

svedaj

~a: hela; ~e: helt (och hållet); ~eco: helhet.

tokiponaj

~a: ale, ali.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 10a
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 3:10
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 36:18
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 19:11
10. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 39
11. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 6, artikoloj pri esperanto, al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibnitz ĝis la nuna tempo

[^Revo] [tut.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.36 2011/12/07 23:10:09 ]