Sufikso sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies
rilato al la radiko estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia
sufikso:
aerumi, amindumi, brakumi,
foliumi, gustumi, kolombumi, komunumo,
laktumo, linoleumo, palpebrumi, provizumi,
sapumi, spikumi, ŝtelumi, malvarmumi,
ventumi.
Krom tiu nedifinebla senco, um
estas uzata laŭ iom pli precizaj sencoj por signifi:
1.
Metaforigon aŭ specialigon de la radikverbo:
brulumi, cerbumi, faldumi, kampumo,
kortumo, lokumi, mastrumi, mondumo,
ombrumi, ondumi, plenumi, proksimuma,
proprumo, respondumi, sentumo.
pri II, 3;
2.
Vestoparton aŭ korpogarnaĵon:
buŝumo, kolumo,
manumo, nazumo;
plandumo;
kalkanumo.
[1]
Sufikso, kiu aldoniĝas al entjero, por formi epiteton
de pozicia nombrosistemo,
indikantan ĝian bazon:
11111001111, 3717, 1999,
7CF kaj 33_19
prezentas unu saman nombron en respektive
duuma,
okuma,
dekuma,
deksesuma kaj
sesdekuma nombrosistemoj;
la Ĥaldeoj kalkulis sesdekume.
n-uma frakcio.
b)
[2]
Sufikso, kiu aldoniĝas al reelo, por formi epiteton
de logaritma aŭ eksponenciala funkcio, indikantan
ĝian bazon:
dekuma logaritmo;
logaritmon e-uman oni ankaŭ nomas
„logaritmo natura“.
Rim.:
Por tiuj sencoj eblas uzi ankaŭ kunmetaĵojn kun radiko
„baz“:
dubaza
[3],
dekbaza
[4]...,
sed ni preferas la tradician manieron.
Rim.:
Por kelkaj vortoj, tiu sufikso montriĝis neutila, kaj iom
post iom malaperas:
akv(um)i, buton(um)i, lot(um)i, okul(um)i,
or(um)i;
aŭ estas anstataŭata de alia afikso:
akvigi, priloti, okuladi, orizi.
Zorge evitinda estas troa uzado de la
nedifinita sufikso um, ĉar ĉiuj vortoj derivitaj
per ĝi devas esti lernataj kvazaŭ novaj radikoj. Oni aparte
gardu sin uzi ĝin superflue por tiri verbon el substantivo,
kiam la senco estas sufiĉe klara sen almeto de iu ajn
sufikso. Ekz:
marteli, kroni, herezi.