tradukoj: ca de en es fr nl pl pt ru

Nombro, prezentita kiel
kvociento de entjero a
(la numeratoro)
per nenula entjero b
(la denominatoro);
simb. a/b (legu: a sur bo):
norma, vera [3] aŭ
propra frakcio
(kies denominatoro estas pli granda ol la numeratoro en
absoluta
valoro: ½ ktp);
nenorma [4]
aŭ nepropra frakcio
[5]
(kies numeratoro estas ne malpli granda
ol la denominatoro en absoluta valoro:
5/3,
7/7 ktp);
reduktebla frakcio
[6]
(kies numeratoro kaj denominatoro havas komunan
divizoron pli grandan ol 1:
4/12,
8/4 ktp);
nereduktebla frakcio
[7]
(kies numeratoro kaj denominatoro estas inter si
primaj);
miksa frakcio [8]
aŭ frakcia nombro [9]
(konsistanta el entjera kaj frakcia partoj,
ekz-e 2½ ktp).
ono;
kvocienta frakcio;
pozicia frakcio.
Parto de materiaĵo, kiun analiza operacio apartigas
pro iu ĝia propreco.
Substanco apartigita per ĥemia procedo:
la acidaj, neŭtralaj kaj bazaj aminoacidoj, aperas ĉe la
malsupra finaĵo de la kolono kaj kolektiĝas en aŭtomataj
frakcio-kolektiloj
[11].
Tuto de grundaj eroj, kiujn grajnanalizo apartigis
en sama klaso de diametroj:
oni difinas la sablofrakcion de grundo
kiel la partiklojn, kies diametro varias
de 2.0 ĝis 0.02 mm
[12].
Organizita grupo de samopiniantoj ene de politika partio
aŭ parlamento:
la Komunista Frakcio de SAT akceptas la
tutan statuton kaj regularon de SAT
[13].





[15]
[16]
ĉenfrakcio.
[17]







reelo;
n-uma frakcio.
ono.

Mi ne trovis pravigon por la terminoj "propra ~o" kaj
"nepropra ~o" krom en PIV2. MatVort havas
"vera" kaj "nenorma", PIV1 havas nur "nenorma", sen
konsideri „partumo“, kiu ankaux signifas „norma frakcio“.
Tiom granda hxaoso por absolute senutila nocio sxajnas troa.
[MB]
pri
~igi:
PIV1 uzas ~i cxi-sence. Cetere tia senco bazigxas sur alia
sencon de ~o, nome „parto“. [MB]