PMEG

Bazaj reguloj por A-vortoj

Vorton kun la finajxo A oni nomas A-vorto. A-vortoj montras ecojn, kvalitojn, apartenojn, rilatojn k.s., kaj estas uzataj por priskribi. La A-finajxo aldonas la gxeneralan ideon "karakterizata de tio, kion esprimas la radiko":

  • longa = havanta multe da longo
  • rugxa = havanta rugxon kiel econ
  • bona = karakterizata de bono
  • inteligenta = havanta inteligenton, karakterizata de inteligento
  • homa = rilata al homoj
  • malaperinta = tia, ke gxi jam malaperis

La signifo de A-vorto dependas kaj de la radiko, kaj de la kunteksto.

Ankaux posedaj pronomoj (sxia, nia, sia k.t.p.) kaj vicordaj nombrovortoj (dua, sesa, dek-unua k.t.p.) estas A-vortoj.

Post A-finajxo povas sekvi J-finajxo por multe-nombro, kaj N-finajxo por frazrolo. Oni ankaux povas meti ambaux, sed cxiam J antaux N:

longajlonganlongajn
rugxajrugxanrugxajn
miajmianmiajn
sesajsesansesajn

Legu ankaux pri A-vortaj frazpartoj.

Uzo de A-vortoj «

A-vortoj estas uzataj precipe por priskribi O-vortojn. Rekte priskribantaj A-vortoj staras plej ofte antaux la priskribata O-vorto, sed ili ankaux povas stari poste. Ecx povas esti A-vortoj samtempe antaux kaj post la sama O-vorto:

  • granda domo
  • domo granda
  • la tago longa
  • la longa tago
  • fama Franca verkisto
  • fama verkisto Franca

A-vorto, kiu staras post sia O-vorto, estas ofte pli emfazita..

A-vorto povas ankaux priskribi ion pere de verbo:

  • La domo estas granda. Granda priskribas la O-vorton domo pere de la verbo estas.

  • Tiuj cxi verkistoj estas famaj. Famaj priskribas la O-vorton verkistoj pere de estas.

  • Mi farbis mian domon blanka. Blanka priskribas la O-vorton domon pere de la verbo farbis.

A-vortoj estas ankaux uzataj por priskribi pronomojn kaj aliajn O-vortecajn vortetojn, ordinare pere de verbo:

  • Mi estas felicxa.
  • Tiu estas mia.
  • Tio estas bona.
  • Ili farigxis koleraj.
  • Ambaux sxajnis dormantaj.

Cxefpagxo | Enhavo | Det. enhavo | Indekso | Menuo |  | Antauxa | Sekva