tradukoj: be bg br de en es fr hu nl pl ru sk sv

*bol/i

*boli

(ntr)
1.
(Pri fluaĵo) Esti en stato de gasiĝo, svarma formiĝo de vaporaj veziketoj, krevantaj ĉe la supraĵo: ĉe la normalaj kondiĉoj la pura akvo bolas je la temperaturo 100 gradoj Celsiaj. VD:ŝaŭmi, ardi.
2.
(figure) Esti en stato de forta malkvieto kaj ekscitiĝo: la maro bolasB; boli de kolero [1]; boli senpacienco; boli pro ĝojo; la popolo, preta ribeli, bolasB; bolis terura tumulto [2]; lia sango bolis de pasioB; bolantaj paroloj; bolas kolero en lia koro; la batalo bolis en la animo de l' princo [3]. VD:ardi, fulmi, eksplodi.
3.
(figure) Esti tre vigla, fervori: la laboro bolis eĉ dum la noktoB; esti plena je bolanta energio; trabori la bruston plenan de bolanta vivoZ.

boligi

1.
Varmigi fluaĵon ĝis boliĝo (ekboligi).
2.
Teni fluaĵon bolanta.
VD:bolkuiri, friti

bolilo [4]

(evitinde)
= bolkruĉo.

Rim.: La formo „bolilo“ estas evitinda pro pluraj kaŭzoj. Unue, ĉar ĝi estas misgramatika: temas pri ilo por boligi, ne pri ilo por boli. Kaj normale oni ne bolkuiras en „bolilo“, sed malŝaltas ĝin tuj post ekbolo. Due, la formo „bolkruĉo“ estas multe pli klara, dum la formoj similaj al „bol(ig)ilo“ havas pli abstraktan sencon en diversaj lingvoj (ekz-e angla, germana, rusa), kaj tiu pli abstrakta senco kongruas ankaŭ kun la esperanta vortfarado (tial la formo „boligilo“ ricevas tian ĝeneralan sencon en diversaj verkoj, ekz-e ĉe Bokarev kaj Eichholz). Eĉ pli ol tio, ankaŭ en la franca simila formo, sed kun virgenra sufiksvarianto (bouilleur) havas la pli ĝeneralan sencon „boligilo“! [Sergio Pokrovskij]

boligilo

Ĉia ilo por boligi: bolkruĉo, bolkaldrono, samovaro: mergobolilo [5].

Mergoboligilo

bolkruĉo

Vazo por boligi akvon, kutime kun tenilo, kovrilo kaj verŝilo: elektra bolkruĉo kun aŭtomata malŝaltilo; gasfornela bolkruĉo kun fajfilo.

Tradicia bolkruĉo


Elektra bolkruĉo

tradukoj

anglaj

~i: boil; ~igilo : boiler; ~kruĉo : kettle.

belorusaj

~i: кіпець; ~igi: кіпяціць.

bretonaj

~i: birviñ; ~igi: birviñ; ~kruĉo : pod-berver, kitell.

bulgaraj

~igilo : бойлер.

francaj

~i 1.: bouillir (intr.), bouillonner; ~i 2.: bouillir, piaffer; ~i 3.: bouillonner; ~igi: faire bouillir, bouillir (tr.); ~igilo : bouilleur; ~kruĉo : bouilloire.

germanaj

~i: sieden, kochen; ~igi: aufkochen, zum sieden bringen; ~igilo : Kocher, Wasserkocher, Sieder; ~kruĉo : Kessel, Wasserkessel, Kanne, Wasserkanne.

hispanaj

~i: hervir; ~igi: hervir.

hungaraj

~i: forr; ~igi: forral.

nederlandaj

~i: koken, zieden; ~igi 1.: (doen) koken; ~igi 2.: aan de kook houden; ~igilo : koker, waterkoker; ~kruĉo : waterketel, waterkoker. Mergo~igilo: dompelaar.

polaj

~i 1.: wrzeć, gotować się; ~i 2.: wrzeć, kipieć; ~i 3.: wrzeć, kipieć, tryskać energią; ~igi 2.: gotować, doprowadzać do wrzenia; ~igilo : bojler, kocher, grzałka, wyparka; ~kruĉo : czajnik. Mergo~igilo: grzałkaelektryczna.

rusaj

~i: кипеть; ~igi 1.: вскипятить; ~igi 2.: кипятить; ~igilo : кипятильник; ~kruĉo : чайник.

slovakaj

~i: vrieť.

svedaj

~i: koka; ~igi: koka (något).

fontoj

1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 22
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 18
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 3
4. Plena Ilustrita Vortaro
5. Rüdiger Eichholz: Esperanta Bildvortaro

[^Revo] [bol.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2009/03/20 17:30:51 ]