tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru

*fak/o [1]

*fako

1.
Aparta dividaĵo de meblo, kesto aŭ objekto, destinita por enteni aĵojn aŭ personojn, apartigante ilin: fakoj de skribotablo, de ŝranko, de vojaĝkofro; la 64 fakoj de ŝaktabulo; fumfako de vagonaro. SUP:ujo;VD:ĉelo, kupeo, sekcio
2.
(figure) Aparta branĉo de scienco, arto, industrio, komerco, kc: literatura fako; politiko ne estas mia fako; diversfaka komerco. VD:profesio

fakaro

[2]
Kesto aŭ skatolo kun fakoj.

fakuloZ, fakisto

Tiu, kiu sin okupas pri aparta teĥnika fako. VD:ekspertizisto, kompetentulo, sciencisto, spertulo

faksalta ludo

=paradizludo

trabfaka

KON Konstruita el plekto de traboj, kun plenigaĵo en la interlasitaj fakoj: la du subaj etaĝoj el nestukita sabloŝtono estas dividitaj nur per etaĝaj kornicoj, la tria etaĝo estas trabfaka surkonstruaĵo [3].

tradukoj

anglaj

~o 1.: compartment, pigeonhole, shelf; ~o 2.: branch, discipline, specialty, area of expertise; ~o: section; ~aro: pigeonholes; ~ulo, : expert, specialist.

belorusaj

~o 1.: аддзел, аддзяленьне, шуфляда, сэкцыя; ~o 2.: спэцыяльнасьць, вобласьць , сфэра (дзейнасьці, ведаў); ~ulo, : спэцыяліст, адмысловец.

ĉeĥaj

~o: odbor.

francaj

~o 1.: compartiment, case; ~o 2.: discipline, spécialité, domaine; ~aro: casier; ~ulo, : spécialiste; ~salta ludo: marelle; trab~a: à colombage.

germanaj

~o 1.: Fach, Schublade, Feld, Abteil, Abteilung; ~o 2.: Fach, Bereich, Gebiet, Branche; ~ulo, : Fachmann, Fachfrau.

hispanaj

~o 1.: compartimento, hueco de un casillero, estante; ~o 2.: rama, disciplina, especialidad, área de especialidad; ~aro: casillero; ~ulo, : experto, especialista.

hungaraj

~o 1.: rekesz, fakk; ~o 2.: szakterület, ágazat; ~aro: rekeszes tartó; ~ulo, : szakember, specialista.

nederlandaj

~o 1.: vak, compartiment; ~o 2.: vak, branche; ~ulo, : vakman, specialist.

polaj

~o 1.: pole, przegródka, przedział; ~o 2.: branża, dyscyplina, dziedzina, fach, specjalność, zawód; ~aro: sekretarzyk, kasetka; ~ulo, : fachowiec, specjalista, ekspert; ~salta ludo: gra w klasy; trab~a: ażurowy.

portugalaj

~o 1.: compartimento, seção, escaninho, casa ; ~o 2.: especialidade, ramo .

rusaj

~o 1.: отдел, отделение; ~o 2.: специальность, область (деятельности); ~aro: ящик с отделениями; ~ulo, : специалист; ~salta ludo: классики (игра).

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto
3. -: Bad König invitas..., 2005

[^Revo] [fak.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2010/04/09 16:32:03 ]