tradukoj: be br de en es fr hu nl pl pt ru sk sv

*dec/i [1]

*deci

(ntr)
1.
Esti konforma al la sociaj kutimoj, al la ĝentilaj moroj, al la reguloj de bonedukiteco kaj moraleco: decas, ke vi vizitu vian instruiston; ne decas fumi tie ĉi; kiaj ceremonioj decas?Z
2.
(evitinde) =konveni al li decas ne gratulo, sed mallaŭdo; la krono, kiu decas al la beloZ; tiu koloro ne decas al la brunulinoj. VD:kongrui, sidi 5, taŭgi

Rim.: Post deci oni uzas indikativon, se oni esprimas simplan juĝon aŭ konstaton: ne decas, ke vi tiel laŭte krias. Sed, se oni volas esprimi malpermeson, ordonon aŭ opinion pri estonta ago, oni uzu la u-modon: ne decas, ke vi tiel laŭte kriu.

deca

1.
Kiu decas 1: ne estas nun deca tempo por viziti lin; elektu pli decajn esprimojn; akcepton decan ni al li farosZ; la simpla dececo ordonas al vi silenti.
2.
Kiu decas 2: tio estas por li deca punoZ; deca rekompenco; en ĉio devas esti observata la deca mezuro; Esperanto jam gajnis por si decan postenon en la interpopolaj rilatoj; tio tute ne estas deca kaŭzo por fieriĝo [2]. VD:konforma

dece

1.
Kiel decas 1: dece akcepti iun; oficisto en dece butonumita uniformoB; vestita malriĉe sed dece. anständig decentemente
2.
Kiel decas 2: mi lernis dece lin ŝati; lernante fremdajn lingvojn, ni ne havas la eblon dece fordoni nin eĉ al unu el iliZ.

maldeca

Ne konforma al moroj, iel kaj iom ŝoka: porti maldecajn vestojn [3].

tradukoj

anglaj

~a 1.: decent; mal~a: indecent.

belorusaj

~i 1.: належаць, пасаваць; ~i 2.: гадзіцца, быць прыгодным, быць прыдатным, быць здатным; ~a 1.: належны, прыстойны; ~a 2.: прыгодны, прыдатны, здатны; ~e 1.: належна, прыстойна; ~e 2.: прыгодна, прыдатна, здатна.

bretonaj

~i: dereout; ~a: dereat; ~e: dereat.

francaj

~i: convenir, convenir, être approprié, être décent, seoir; ~a: approprié, convenable, convenable, décent; ~e: convenablement, décemment; mal~a: inconvenant, indécent.

germanaj

~i 1.: sich geziemen, sich gehören; ~e 1.: anständig; mal~a: unanständig.

hispanaj

~i 1.: ser decente, tener decencia; ~a 1.: decente; ~e 1.: decentemente. ~eco: decencia.

hungaraj

~i 1.: illik, illdomos; ~i 2.: kijár neki , megillet; ~a 1.: illő, illemtudó, tisztes; ~a 2.: neki kijáró, őt megillető; ~e 1.: illendően, illdomosan, illő módon; ~e 2.: megillető módon.

nederlandaj

~i 1.: betamen, horen; ~i 2.: horen bij; ~a 1.: betamelijk, fatsoenlijk; ~a 2.: zoals het hoort; ~e 1.: betamelijk, fatsoenlijk; ~e 2.: zoals het behoort; mal~a: onfatsoenlijk. ~eco: welvoeglijkheid.

polaj

~i 1.: licować, należeć, pasować, wypadać (wg. zwyczaju); ~i 2.: należeć, pasować; ~a 1.: licujący, przyzwoity, należyty, odpowiedni, właściwy; ~a 2.: godziwy, należyty; ~e 1.: przyzwoicie, należycie, odpowiednio, właściwie; ~e 2.: godziwie, należycie; mal~a: nielicujący, nieprzyzwoity, nienależyty, nieodpowiedni, niewłaściwy, niegodziwy. ~eco: przyzwoitość.

portugalaj

~i 2.: convir, ser próprio, ser decente.

rusaj

~i 1.: подобать, надлежать, приличествовать; ~a: приличный, надлежащий, подобающий, пристойный; ~e: прилично, надлежащим образом, подобающим образом.

slovakaj

~i: hodiť sa; ~a: vhodný; ~e: vhodne.

svedaj

~a 1.: anständig; mal~a: oanständig.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 14a

[^Revo] [dec.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2009/08/20 16:31:02 ]