tradukoj: de en es fr nl pl pt ru

kongru/i Z[1]

kongruiTEZ

(ntr)
1.TEZ
Esti interkonforma kun: la atesto kongruas kun la asertoj de la akuzito; kongruantaj datoj; la faktoj ne kongruas kun tiu hipotezo. VD:konformi, konveni, respondi, taŭgi
2.
TEK Plenumi la saman funkcion kaj esti interŝanĝebla aŭ uzebla kun io alia: KOMP tiu komputilo kongruas kun IBM PC; KOMP la nova operaciumo kongruas malplien (kun la malnovaj versioj, kies numeroj estas malpliaj).
3.
KOMP (p.p. signoĉeno, dosiernomo ktp) Esti konforma al ŝablono aŭ regulesprimo: en esperanta lokaĵaro, la plurnombraj adjektivoj akuzativaj kongruas kun la regulesprimo \w+ajn\.
4.TEZ
MAT[2] Esti kongrua2: se du reeloj kongruas laŭ modulo π, iliaj sinusoj estas egalajkontraŭegalaj; ĉar ajna translacio estas izometrio, ĉiu figuro kongruas kun sia translaciaĵo.
Rim.: Oni diras sendistinge „x kaj y kongruas laŭ modulo μ“, aŭ „x kongruas kun/je y laŭ modulo μ“. Anstataŭ „kongrui“ eblas diri „esti kongrua“, kaj anstataŭ „laŭ modulo“ eblas diri „module“.

kongruaTEZ

1.
Kongruanta: elegantaj oranĝkoloraj gantoj, kongruaj kun la pulovero, kaŝis miajn bandaĝitajn manojn [3]; [al multaj institucioj] li povus turni sin por akiri loĝon kaj manĝon kongruajn kun simpla vivo [4]; KOMP kongruaj komputiloj, programoj, interfacoj. VD:adekvata, akorda, konforma
2.TEZ
MAT
a)TEZ
[5] (p.p. du reeloj x kaj y, laŭ la reela modulo μ) Tiaj, ke ilia diferenco estas entjera opo de μ; simb. xy [μ]: 1111 kaj 4 estas kongruaj laŭ modulo 9; la kvocienta ringo de la ringo de entjeroj per la rilato de kongrueco laŭ modulo 5 estas korpo.
b)TEZ
[6](arkaismo) (p.p. du geometriaj figuroj) Egalaj: kongruaj trianguloj.

kongruecoTEZ

Eco de io kongrua: prof. Żelazny esprimis sian aprezon pro la kongrueco de lastatempaj politikaj starpunktoj kaj de SAT kaj de la Civito [7].

kongrue kun, kongrue al

(prepoziciaĵo)
En kongruo, harmonio, interrespondo kun, akorde kun, konforme al: la eraranto ĉiam estas antaŭ ĉio homa estulo kiu daŭre havas sian personan dignon; kaj ĉiam oni devas lin trakti kongrue kun tia digno [8]; la nuntempa UEA, kongrue al la Manifesto de Prago, fariĝis ia internacia neregistara organizo engaĝita ... por batali kontraŭ lingva diskriminacio [9].

malkongrue kun

(prepoziciaĵo)
Ne kongruante kun, maharmonie, malakorde kun: per [nia propra korpo] eblas tuj senti kiam ni al ĝi agis malkongrue kun la vivo [10].

tradukoj

anglaj

~i 1.: congrue, agree; ~i 2.: to be compatible; ~i 3.: match; ~a 1.: compatible; ~a a: congruent. ~eco: congruence.

francaj

~i 1.: être congru, coïncider, correspondre, concorder, cadrer, coller; ~i 2.: être compatible; ~i 3.: satisfaire; ~a 1.: congru, adéquat, approprié, compatible, convenable, pertinent; ~a a: congru; ~eco: congruence, adéquation, compatibilité, pertinence; ~e kun, : en adéquation avec; mal~e kun: en inadéquation avec. ~eco: congruence.

germanaj

~a 1.: kompatibel; ~a a: kongruent. ~eco: Kongruenz.

hispanaj

~i: ser congruente, ser compatible; ~a 1.: congruente, compatible; ~eco: congruencia, compatibilidad.

nederlandaj

~i 1.: congruent zijn.

polaj

~i 4.: przystawać; ~a a: przystający, kongruentny; ~a b: (figura) przystająca. ~eco: kongruencja, przystawanie.

portugalaj

~i 3.: coincidir, convir, assentar, adaptar-se, estar de acordo, estar coerente.

rusaj

~i 1.: совпадать, совпасть; ~i 2.: быть совместимым; ~i 3.: сопоставиться, отождествиться, совпасть; ~a 1.: совместимый; ~a a: сравнимый; ~a b: конгруэнтный. ~eco: сравнение.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. La Nova Plena Ilustrita Vortaro
3. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 13
4. O Henry, trad. S. Johannsson: Policisto kaj Himno, 2001
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 11
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
7. -: La Konsulo salutis la SAT-kongreson, Heroldo komunikas, 2003-07-19 (200)
8. P. Cadei: Atesto, dialogo kaj martireco de la kristanoj, 2008-01-17
9. G. Silfer: Ni estas pli ol samideanoj: ni estas civitanoj, 2008-07-26
10. M. Dalmose: Mi kaj Dio, Oomoto, 2010

[^Revo] [kongru.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2012/01/04 11:10:16 ]