tradukoj: cs de en fr hu nl pl pt ru

*sid/i

*sidi

(ntr)
1.
(iu) Resti ie, metinte la postaĵon de la korpo sur io: li sidas apud la tablo [1]; sidi ĉe la pordo de sia domoZ, sur tronoZ; birdo sidas sur branĉo; forte sidas, kiu Dion fidas [2]; la ferkesto, kiun sidas avarulo, enteni same povus sablon aŭ oron.
2.
(iu) Resti sur seĝo por konsiliĝi, diskuti aŭ juĝi: la parlamento sidis dum la tuta nokto; mi ne sidas kun homoj malveremaj [3].
3.
(iu) Resti senmova, senaga: sidi kiel muso sub balailo [4]; Dion fidu, sed senfare ne sidu [5]; sidadi super libro dum tutaj horojZ; (figure) la vortoj flugas, sed la pensoj sidasZ. VD:kovi, kuŝi, sieĝi, stari
4.
(io)(figure) Restadi, estadi: en la kandelingo sidis brulanta kandelo [6]; la ŝlosilo sidas en la pordoZ; diademo, malgranda tapeto sidis sur ŝia kapoZ; la verda stelo, kiu sidas sur nia brustoZ; en ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo [7]; en unueco sidas nia forto; se en kor' io sidas, vizaĝo perfidas [8]; kiel solece sidas la urbo!Z malsaĝeco forte sidas en lia koroZ.
5.
(io)(figure) Konveni, akordiĝi laŭ la vidpunkto de la ekstera beleco: la vestoj bonege sidasZ

eksidi

Sin meti sur seĝon: ŝi en sia griza kitelo eksidis en la kuirejo sur la cindro [9].
SIN:sidiĝi

sidejo

Loko, kie sidas iu aŭ io: mi do decidis tuj iri al la sidejo de Komintern [10].

*sidigi

Igi iun sidi 1: sidigu vin ..., sinjoro [11].

*sidiĝi

Eksidi: sidiĝu, sinjoro [12]..

sidilo

Ĉia meblo aŭ aĵo uzata por sursido.

kunsidi

Partopreni en komuna diskutado aŭ konsiliĝo: multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj disĉiploj [13].

kunsido

Iom daŭra diskutado aŭ konsiliĝo inter sidantaj personoj: la kunsido estis longa. VD:kunveno

fornosidaZ

1.
(figure) Frostotima.
2.
(figure) =hejmama

tradukoj

anglaj

~i: sit.

ĉeĥaj

~i: sedět.

francaj

~i 1.: être assis; ~i 2.: siéger; ~i 3.: rester inactif, rester sans rien faire; ~i 4.: se trouver sur; ~i 5.: aller avec, convenir; ek~i: s'asseoir; ~ejo: siège (emplacement); ~igi: asseoir, faire asseoir; ~iĝi: s'asseoir; ~ilo: siège; kun~i: se réunir, tenir séance; kun~o: réunion, séance; forno~a 1.: frileux; forno~a 2.: casanier, pantouflard, sédentaire.

germanaj

~i: sitzen; ek~i: sich setzen; ~igi: setzen; ~iĝi: sich setzen; kun~o: Sitzung.

hungaraj

~i 1.: ül; ~i 2.: ülésezik; ~i 3.: ül, elvan; ~i 4.: van, található; ~i 5.: áll, illik; ek~i: leül; ~ejo: székhely; ~igi: leültet; ~iĝi: leül; ~ilo: ülés; kun~i: összeül, ülésezik; kun~o: ülés, tanácskozás; forno~a 1.: fázékony; forno~a 2.: otthonülő. forte ~as, kiu Dion fidas: ki Istenben bízik, nem csalatkozik; ~i kiel muso sub balailo: lapul, mint dinnye a fűben; Dion fidu, sed senfare ne ~u: segíts magadon, az Isten is megsegít; ~igu vin: üljön le; ~iĝu: üljön le.

nederlandaj

~i: zitten; ek~i: gaan zitten; ~igi: doen zitten; ~iĝi: gaan zitten; kun~i: vergaderen; kun~o: vergadering.

polaj

~i: siedzieć; ek~i: usiąść; ~ejo: siedziba; ~igi: posadzić; ~iĝi: siadać; ~ilo: siedzenie (mebel); kun~i: posiedzenie odbywać; kun~o: posiedzenie; forno~a 1.: domatorski; forno~a 2.: domatorski.

portugalaj

~i: sentar.

rusaj

~i 1.: сидеть; ~i 2.: заседать; ~i 3.: сидеть; ~i 4.: находиться, пребывать; ~i 5.: сидеть (об одежде); ek~i: сесть, усесться; ~ejo: резиденция, штаб-квартира, офис; ~igi: посадить, усадить; ~iĝi: садиться, сесть, усесться; ~ilo: сиденье; kun~i: заседать; kun~o: заседание; forno~a 1.: зябкий, чувствительный к холоду, теплолюбивый; forno~a 2.: домоседный, любящий сидеть дома. ~igu vin: садитесь; ~iĝu: садитесь.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 26:4
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
6. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
9. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
10. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, tri semajnoj en Rusio, ĉe la sidejo de Komintern
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
13. La Nova Testamento, S. Marko 2:15

[^Revo] [sid.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2010/03/07 17:30:16 ]