tradukoj:
be ca de en es fr hu nl pl ru
*etat/o
*etato
- 1.
- (malofte) [1]
Oficiala dokumento, priskribanta la staton de iu afero sub formo
cifereca, tabeleca, listeca ks:
etato de la elspezoj de komunumo
[2],
de la ĉeestantaj studentoj
[3];
la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de
invititoj
[4].
inventaro,
listo,
tabelo,
registro
- 2.
- [5]
Detala listo de la konstantaj, rekte salajrataj laborantoj
en iu entrepreno, administracio ks; aro de tiuj laborantoj:
[pluraj cirkonstancoj] faris anakronisma la
vivtenadon de la revuo
[EPĈ] kun kelkdek-persona etato kaj
reduktiĝanta
abonantaro
[6];
(frazaĵo)
forstreki el la etato
(eksigi,
maldungi)
[7].
dungitaro,
laborantaro,
personaro
Rim.:
La preciza signifo de tiu Fundamenta vorto estas malfacila por
difini. Ja la rusa, pola kaj germana tradukoj sugestas signifon
strikte ligitan kun salajrataj laborantoj, la solan prezentatan
en [8] (tamen kun aldona signifo
„salajro“),
dum la tradukoj franca kaj angla akceptas pli vastan signifon, kiu
ŝajne disvastiĝis en la postaj vortaroj, sed restas
tre marĝene uzata.
etata
- 1.
-
Rilata al la etato.
- 2.
- [9]
(p.p. laboranto) Estanta sur la
etato 2 de
la institucio, en kiu li laboras:
en la elspezoplanon de REU povas esti [enigata]
salajrado de la etataj funkciuloj de REU kaj de personoj
dungataj
laŭ laborkontraktoj
[10].
eksteretata
2
bienetato
- [11](malofte) terenregistro
eksteretata
- 1.
- [12]
Ne enkalkulita en la koncerna etato.
ekstra
- 2.
-
(p.p. laboranto) Laboranta en la koncerna institucio,
sed
salajrata de alia:
ATANASOV Atanas Danĉev [estas] eksa
eksteretata
kunlaboranto
ĉe la Instituto de bulgara lingvo de la Akademio de
Sciencoj
[13].
etata 2
plenetata
-
(p.p. etata laboranto) Laboranta plentempe por la
koncerna
institucio:
mi opinias, ke en ĉiu lernejo devas labori ne sole
plenetata
pedagogo, sed ankaŭ psikologo
[14].
riĉaĵetato
- (malofte)
Etato de ĉiuj posedaĵoj, i.a. heredotaj post
ies morto:
tial ke Reĝino havis neniun propran posedaĵon,
ŝia morto
devis naski neniun riĉaĵetaton
[15].
tradukoj
anglaj
~o:
statement, register, list, inventory, account, report, return, table;
bien~o:
land register, register of title deeds, official real estate register.
belorusaj
~o:
штат, штаты, кадры, пэрсанал, асабовы
склад, пералік, сьпіс, вопіс;
bien~o:
кадастр.
francaj
~o 1.:
état;
~o 2.:
liste du personnel, effectif, état, personnel;
~a 2.:
salarié, faisant partie du personnel propre;
bien~o:
cadastre;
ekster~a 1.:
additionnel, extraordinaire, complémentaire, supplémentaire, en plus;
ekster~a:
prestataire, en contrat de prestation, faisant partie du personnel externe;
plen~a:
employé à plein temps;
riĉaĵ~o:
état des biens.
forstreki el la ~o:
congédier, chasser, dégager de ses obligations, démettre de ses fonctions, démissionner, licencier, limoger, radier des effectifs, rayer de dessus l'état, rayer des cadres, rayer des effectifs, relever de ses fonctions, remercier, renvoyer, révoquer, mettre à la porte, lourder, vider, virer.
germanaj
~o:
Etat, Haushalt, Haushaltsmittel, Haushaltsplan, Aufstellung, Detailplan;
bien~o:
Kataster, Grundbuch.
hispanaj
bien~o:
catastro.
hungaraj
~o:
összesítő
táblázat, részletes kimutatás, állománykimutatás, létszám;
bien~o:
telekkönyv, kataszter.
katalunaj
bien~o:
cadastre.
nederlandaj
bien~o:
kadaster.
polaj
~o 1.:
raport, wykaz, budżet;
~o 2.:
lista płac, lista zatrudnionych, przyjętych;
~a 2.:
etatowy;
bien~o:
kataster, ewidencja gruntów;
plen~a:
pracujący na pełnym
etacie;
riĉaĵ~o:
masa spadkowa.
forstreki el la ~o:
skreślić z listy.
rusaj
~o:
штат, штаты, кадры, личный
состав, список, перечень, опись;
bien~o:
кадастр.
[^Revo]
[etat.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2012/04/16 13:10:14 ]