tradukoj:
de en es fr nl pt ru
*filtr/i
*filtri
(tr)
- 1.
-
Pasigi tra penetrebla tavolo fluaĵon por ĝin purigi,
kaj eligi la restantajn solidajn pulvorecajn partojn, feĉojn ktp.
kribri.
- 2.
-
Traigi la lumon tra ekrano por haltigi parton de la kolorradioj.
filtrilo
- 1.
-
Aparato por filtri:
papera filtrilo;
Pasteur'a filtrilo;
filtrilo por kafo.
- 2.
- [1]
(super aro E)
Tia nemalplena aro de
subaroj de E, ke:
(1) la malplena aro ne apartenas al ĝi;
(2) ĉiu superaro de iu ajn el ĝiaj elementoj apartenas
al ĝi;
(3) ĉiu komunaĵo de finia
nombro da ĝiaj elementoj apartenas al ĝi:
la aro de ĉiuj
ĉirkaŭaĵoj
de donita punkto de topologia spaco estas filtrilo.
pli fajna,
konverĝa.
filtriĝi
- 1.
-
Klariĝi aŭ puriĝi per filtrado.
traflueti.
- 2.
- (figure)
Diseriĝe trairi kvazaŭ tra filtrilo:
lumo filtriĝas tra kurtenoj de fenestro;
flustra interparolado filtriĝis tra la fermita pordo.
[^Revo]
[filtr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.17 2007/06/01 16:30:54 ]