tradukoj:
be bg cs de en es fa fr he hu nl pl pt ru sv tr
*fork/o
*forko
- 1.
-
Manĝilo konsistanta
el tenilo kaj plateto provizita per pluraj pikiloj, servanta por
piki ion kaj levi ĝin al la buŝo:
Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el
telero, kulero,
tranĉilo,
forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo
[1];
la ansero elsaltis el la plado kaj kun forko kaj tranĉilo
en sia dorso balanciĝante ekiris sur la planko
[2];
se iu buĉis oferon tiam venadis knabo de la pastro
dum la kuirado de la viando havante en sia mano tridentan
forkon
kaj li enpuŝadis ĝin en la kaldronon
aŭ en la poton kaj ĉion, kion trafis
la forko prenadis la pastro
[3];
(figure)
fruktodona valo kiu havis formon de forko, kies dentoj
estis kaŝitaj inter la ŝtonoj
[4].
- 2.
-
Samforma objekto:
kaj ili (forfikuloj)
uzis la forkon, kiun ili havis malantaŭe ĉe la vosto
por pinĉi la skarabon je lia barbo
[5];
sonforketo
(diapazono).
- 3.
- (figure)
Disbranĉiĝo:
forko de arbo, branĉo;
vojforko (kie vojo pluiras al du
direktoj).
forkiĝo de komputila programo
brako,
branĉo,
kruc.0o
forketo
-
Malgranda forko, uzata por manĝi kukon kaj similajn:
sep malgrandaj teleroj, ĉiu telereto kun sia forketo
[6].
forkego
-
Granda forko, kun fortikaj dentoj, uzata por levi fojnon,
garbon,
herbofaskon kaj ceterajn.
forkiĝi
(ntr)
-
Disbranĉiĝi kiel forko:
la kanalo disforkiĝis laŭ du direktoj.
vojforko, vojoforko
- disvojiĝo
alproksimiĝis al tiu vojforko, de la alia flanko, kvar
vojaĝantoj,
rajdantaj sur kameloj
[7];
la viro alproksimiĝis tre malrapide al la vojoforko
[8].
tradukoj
anglaj
~o:
fork;
~ego:
pitch fork, hay fork;
~iĝi :
bifurcate, branch (off), split (off).
son~eto:
tuning fork.
belorusaj
~o 2.:
вілы, відэлец;
~o 3.:
развілка, разгалінаваньне, ростань;
~eto:
відэлец;
~ego:
вілы, сахор (для
навоза);
~iĝi :
разгалінавацца;
voj~o, vojo~o:
ростань.
son~eto:
камэртон;
voj~o:
ростань.
bulgaraj
~o:
вилица.
ĉeĥaj
~o:
vidlička.
francaj
~o:
fourchette;
~ego:
fourche;
~iĝi :
bifurquer, fourcher;
voj~o, vojo~o:
bifurcation, embranchement (de chemin).
son~eto:
diapason;
voj~o:
bifurcation.
germanaj
~o:
Gabel;
~eto:
Gäbelchen;
~ego:
Forke;
~iĝi :
sich gabeln;
voj~o, vojo~o:
Gabelung, Verzweigung, Abzweigung.
son~eto:
Stimmgabel;
voj~o:
Weggabelung.
hebreaj
voj~o, vojo~o:
פרשת דרכים, מסעף.
hispanaj
~o 3.:
bifurcación;
~o:
tenedor;
~ego:
trinche;
~iĝi :
bifurcarse.
hungaraj
~o 1.:
villa;
~o 2.:
villa;
~o 3.:
elágazás;
~eto:
kisvilla;
~ego:
szénavilla, vasvilla;
~iĝi :
elágazik;
voj~o, vojo~o:
útelágazás.
son~eto:
hangvilla;
voj~o:
útelágazás.
nederlandaj
~o 2.:
vork;
~eto:
vorkje;
~ego:
riek;
~iĝi :
afsplitsen.
son~eto:
stemvork;
voj~o:
splitsing.
persaj
~o 3.:
انشعاب;
~o:
چنگال;
~ego:
چنگک;
~iĝi :
دوشاخه شدن، منشعب شدن، انشعاب یافتن;
voj~o, vojo~o:
دوراهی.
son~eto:
دیاپازون.
polaj
~o 1.:
widelec;
~o 2.:
widelec;
~o 3.:
gałąź;
~eto:
widelczyk;
~ego:
widły;
~iĝi :
rozwidlać się, rozwidlić się, rozgałęziać się, rozgałęzić się;
voj~o, vojo~o:
rozgałęzienie, rozwidlenie, odgałęzienie, rozstaj.
portugalaj
~o:
garfo;
~ego:
forcado;
voj~o, vojo~o:
bifurcação.
son~eto:
diapasão.
rusaj
~o 1.:
вилка;
~o 2.:
вилы, вилка;
~o 3.:
развилка, разветвление;
~eto:
вилка;
~ego:
вилы;
~iĝi :
разветвляться;
voj~o, vojo~o:
развилка.
son~eto:
камертон.
svedaj
~o 2.:
gaffel;
~eto:
gaffel;
~ego:
högaffel, grep.
son~eto:
stämgaffel.
turkaj
~o:
çatal.
son~eto:
diyapazon.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 342.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, knabineto kun alumetoj3.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 2:134.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 3a5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, sterkskarabo6.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino7.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a, Ijob akceptas
fremdlandajn
vizitantojn8.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 21a, Zalmuna batalas
kontraŭ la
ĉefpastroj
[^Revo]
[fork.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.32 2009/07/12 16:30:35 ]