tradukoj:
be bg br cs de en es fr he hu it ku nl pl pt ru tr vo
*voj/o [1]
*vojo
- 1.
-
Spaco trairata por sin movi de unu loko al alia:
rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba
[2];
la vojo de Parizo al Londono;
iri per la vojo de la aero
(per avio);
montri al iu la vojon al;
trabori sian vojon en densa arbaro;
trovi la bonan vojon;
plena konscio pri la irata vojoZ;
(figure)
ili jam de longe iris la vojon de ĉio tera
(mortis);
(figure)
interplektiĝas la vojoj de mineralogio kaj geofiziko.
- 2.
-
Parto de spaco speciale preparita por veturiloj
aŭ piedirantoj:
tiu vojo kondukas al la vilaĝo;
iri la, sian vojonZ;
diru al mi, kian vojon li irisZ;
publika, pavimita, multe trapasata vojo;
mastro en vojo, servantoj en ĝojo
[3];
kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas
[4];
(figure)
meti trabojn sur la vojoZ
(malhelpi);
(figure)
malfermi vojon
(prezenti novan eblecon).
irejo,
linio 2.c
- 3.
-
Spaco trairata de moviĝaĵo:
vojo de rivero, ŝipo, planedo, obuso,
piŝto, hormontrilo, moviĝanta nubo.
trajektorio
- 4.
- (figure)
Agmaniero, kondutregulo, per kiu oni povas atingi celon:
iri sian ĝustan vojonZ;
eniri vojon (komenci);
ne iru du vojojn per unu fojo;
iri laŭ la vojo de la justoZ;
reveni sur la vojon de la prudentoB;
li ne ektimis ekiri la vojon al la pacifismo;
trabati al si la vojonZ;
li trovis la vojon al nia koro.
destino,
konduto,
sinteno
- 5.
- (figure) rimedo
jen la plej bona vojo por riĉiĝiB;
kie estas volo, tie estas vojoZ
(kiu volas, tiu povas);
la ideo de lingvo internacia povas esti realigata
per alia vojoZ;
la celo povas esti atingita per du vojojZ.
- 6.
- a)
- [5]
(en topologia spaco
E)
Kontinua
bildigo
φ de
la reela intervalo
[0,1]
al E:
la punkton φ(0) oni nomas
komenca punkto de la vojo, kaj
la punkton φ(1) oni nomas
ĝia fina punkto.
fermita vojo;
kunligaĵo,
homotopa.
- b)
- [6]
(en orientita grafeo)
Tia ĉeno, ke la
fina rando de ĉiu termo koincidas kun la komenca de la
sekvanta termo.
cirkvito.
Rim.:
La nocio validas ankaŭ por
neorientitaj grafeoj,
konvencie
identigitaj kun la asociita orientita grafeo. En tiu ĉi kadro
vojoj kaj ĉenoj estas ekvivalentaj nocioj.
Notu, ke en [7] por
„vojo“ aperas rimarko, ke „strekoj kaj nodoj ne
ripetiĝas“, kio laŭ ni validu nur por elementaj
vojoj. Vd rimarkon sub „ĉeno“.
vojaro, vojreto
-
Tuto de la vojoj en iu lando.
*vojeto
-
Mallarĝa, malĉefa vojo:
mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo
[8].
voji
(ntr)
-
Iri laŭ iu vojo:
hundo bojas, homo vojas
(spite al fiaj kritikoj, insultoj, iu persistas)
[9].
vojiri
ĉirkaŭvojo
-
Vojo ebliganta
ĉirkaŭiri:
kiom multe da malgrandaj senkulpaj ĉirkaŭvojoj
li faris, por renkontiĝi kun ŝi
[10].
devojiĝi
(ntr)
-
Dekliniĝi de la ĝusta vojo:
ni ne devojiĝos sur kampon aŭ en vinberĝardenon
[11];
(figure)
lia senprudenteco lin devojigosZ.
devii
disvojiĝo
-
Loko, en kiu unu vojo dividiĝas en du aliajn:
Ojdipo haltis ĉe la disvojiĝoZ.
elvojiri
(ntr)
(malofte)
- devojiĝi
envojigi
- 1.
-
Ekirigi sur la ĝusta vojo.
- 2.
- (figure)
Ekirigi sur la vojo al sukceso
iniciati,
komenci,
prepari
kablovojo
-
Transportilo konsistanta el (pendanta aŭ sur reloj) veturilo
trenita de kablo, uzata
normale por suriro de krutaĵoj.
telfero,
funikularo
fermita vojo
[12]
-
Vojo 6.a, kies
komenca kaj fina punktoj estas egalaj.
*fervojo
- 1.
- (komune) relvojo
tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du
jaroj
[13];
la gladilo [...] imagis al si, ke
ĝi estas vapormaŝina kaldrono, kiu devas iri
sur la fervojon, por tiri vagonojn
[14].
- 2.
-
Sistemo por transporti pasaĝerojn kaj varojn
per veturiloj irantaj sur relvojoj:
[estus malsaĝe] sendi ion el Parizo Peterburgon
per ĉevaloj, kiam ni havas la eblon fari tion ĉi per
fervojo
[15].
fervojoj, fervojkompanio
-
Entrepreno, ŝtata aŭ privata, ekspluatanta tian sistemon:
la ĉefa linio de la Danaj fervojoj ligas Kopenhagon
kun Korsor
[16].
fervoja
-
Rilata al fervojo, al fervojoj:
fervoja societo
[17],
kompanio
(= fervojoj);
fervoja stacio
[18],
fervoja trotuaro
(= kajo)
[19],
fervoja oficisto
[20],
fervoja laboristo,
fervoja bileto
[21],
fervoja akcidento
[22];
mi sidis sur la lokomotivo antaŭ fervoja vagonaro
[23];
mi ne havas plu la forton, por elteni fervojan vojaĝon
[24];
oni ne povas kulpigi la fervojajn inĝenierojn,
se troviĝas personoj, kiuj volas uzi la fervojon por
iaj celoj „utopiaj“
[25].
fervojisto
-
Dungito, laboristo aŭ oficisto en fervojkompanio.
relvojo
-
Vojo, ekipita per du paralelaj
reloj,
sur kiuj ruliĝas vagonoj kaj similaj veturiloj:
turninte [la turnokrucon] li estis paŝonta
sur la relvojon, kiam en lian vizaĝon ŝprucis
ruĝa kaj blanka lumo
[26].
Rim.:
PIV2 donas multe pli fakan difinon, proksimume samsencan kiel
la ĉi-supra, en kiu klare aperas la diferenco inter
„relvojo“ kaj „trako“ (nur: reloj + ŝpaloj).
Silka Vojo
-
Antikva tra-azia vojreto, kiu ligis plej oriente
Ĉinujon kaj plej Okcidente Mediteraneon, per kiu portiĝis
diversaj komercaĵoj, interalie ĉina silko:
tiutempe la ĉefa eksportaĵo de Ĉinio estis
silkaĵoj. Pro tio la eŭropanoj nomis tiun vojon
Silka Vojo
[27].
ŝparvojo
-
Vojo pli mallonga ol al la normala vojo, ŝparanta
iradon:
li estis kurinta tra ŝpar-vojo, por ŝin atendi en la
interkonsentita loko
[28].
travoji
-
Iradi sur vojoj de iu spaco:
kiu travojas tra la arbaro dum la nokto ne vidas ĝin
[29].
tradukoj
anglaj
~o a:
path;
~o b:
path;
~o:
way;
fermita ~o:
loop, closed path.
belorusaj
~o 2.:
дарога, гасьцінец;
~o 5.:
спосаб, чын;
~o:
шлях;
~aro, ~reto:
транспартна я сетка;
de~iĝi:
зьбіцца з да рогі;
dis~iĝo:
ростань;
el~iri:
зьбіцца з да рогі;
en~igi:
выйсьці на
дарогу, выбіцца;
fer~o 2.:
чыгунка.
bretonaj
fer~o:
hent-houarn.
bulgaraj
~o 2.:
път, пътека.
ĉeĥaj
~o:
cesta.
francaj
~o 1.:
voie;
~o 2.:
route;
~o a:
chemin;
~o b:
chemin;
~o:
chemin, voie;
~aro, ~reto:
réseau routier;
~eto:
chemin (route secondaire), sentier;
~i:
aller son chemin, cheminer;
ĉirkaŭ~o:
contournement, détour;
de~iĝi:
dévier, perdre son chemin;
dis~iĝo:
bifurcation, embranchement (de chemin);
el~iri:
dévier, perdre son chemin;
en~igi:
mettre sur la voie;
fermita ~o:
lacet, chemin fermé;
fer~o 1.:
voie, voie ferrée, chemin de fer;
fer~o 2.:
chemin de fer, rail, train;
fer~oj, :
chemins de fer, compagnie de chemins de fer;
fer~a:
ferroviaire, de chemin de fer;
fer~isto:
cheminot, employé du chemin de fer;
rel~o:
voie, voie ferrée, chemin de fer;
Silka V~o:
Route de la soie;
ŝpar~o:
raccourci (subst.);
tra~i:
parcourir.
mastro en ~o, servantoj en ĝojo:
quand le chat n'est pas là
les souris dansent;
hundo bojas, homo ~as:
les chiens aboient la caravane passe;
fer~a stacio:
gare;
fer~a trotuaro:
quai;
fer~a oficisto:
employé du chemin de fer;
fer~a laboristo:
ouvrier du chemin de fer.
germanaj
~o a:
Weg;
~o b:
Weg;
~o:
Weg;
~aro, ~reto:
Wegenetz;
~i:
seines Weges gehen;
dis~iĝo:
Gabelung, Verzweigung, Abzweigung;
fermita ~o:
geschlossener Weg;
fer~o 1.:
Gleis, Bahnlinie;
fer~o 2.:
Eisenbahn;
fer~oj, :
Eisenbahngesellschaft;
Silka V~o:
Seidenstraße.
hebreaj
~o:
דרך, מסלול;
de~iĝi:
לסטות מהמס לול;
dis~iĝo:
פרשת דרכים, מסעף;
el~iri:
לסטות מהמס לול;
en~igi:
לצאת לדרך.
hispanaj
~o:
camino.
hungaraj
~o 5.:
mód;
~o:
út;
~aro, ~reto:
úthálózat;
~eto:
mellékút;
~i:
megy az úton;
ĉirkaŭ~o:
kitérő, kerülőút;
de~iĝi:
letér az útról;
dis~iĝo:
útelágazás;
el~iri:
letér az útról;
en~igi:
útba igazít;
fermita ~o:
zárt út;
fer~o 1.:
vágány;
fer~o 2.:
vasút;
fer~o:
vasút;
fer~oj, :
vasúttársaság;
fer~a:
vasúti, vasút-;
fer~isto:
vasutas;
rel~o:
vágány;
Silka V~o:
Selyemút;
ŝpar~o:
rövidebb út.
mastro en ~o, servantoj en ĝojo:
ha nincs otthon a macska, cincognak az egerek;
kiu ĉe l' ~o konstruas, tiun ĉiu instruas:
ki az úton épít, sok
bíróra talál;
meti trabojn sur la ~o:
akadályokat gördít (vki/vmi elé);
malfermi ~on:
utat nyit;
kie estas volo, tie estas ~o:
mindent lehet, csak akarni kell;
hundo bojas, homo ~as:
a kutya ugat, a karaván halad;
fer~a stacio:
vasútállomás;
fer~a trotuaro:
peron;
fer~a oficisto:
vasúti tiszt;
fer~a laboristo:
vasúti dolgozó;
fer~a bileto:
vonatjegy.
italaj
~o 1.:
via, tragitto, percorso;
~o 2.:
via, strada;
~o 3.:
via, percorso, traiettoria;
~o 4.:
via (fig), strada
(fig);
~o 5.:
via (fig);
~o 6.:
circuito, percorso;
~aro, ~reto:
rete viaria;
~eto:
via, strada secondaria, sentiero, stradina;
~i:
andare, viaggiare, camminare;
de~iĝi:
deviare (intr.), perdersi;
dis~iĝo:
bivio, biforcazione;
el~iri:
deviare (intr.), perdersi;
en~igi:
avviare, incamminare;
kablo~o :
funivia;
fer~o 1.:
ferrovia;
fer~o 2.:
ferrovia;
fer~oj, :
ferrovie (compagnia), compagnia ferroviaria (fig);
fer~a:
ferroviario;
fer~isto:
ferroviere;
rel~o:
ferrovia;
Silka V~o:
via della seta;
ŝpar~o:
scorciatoia;
tra~i:
girovagare, vagare.
kurdaj
~o 2.:
re.
nederlandaj
~o:
weg;
~aro, ~reto:
wegennet;
fer~o 1.:
spoor;
fer~o 2.:
spoorweg;
fer~a:
spoor-.
polaj
~o 1.:
droga, trasa;
~o 2.:
droga, trakt, szosa, ulica, ścieżka;
~o 3.:
droga, tor, kurs;
~o 4.:
droga, szlak;
~o 5.:
droga, sposób;
~o a:
droga;
~o b:
droga;
~aro, ~reto:
sieć drogowa;
~eto:
dróżka, ścieżka, uliczka, zaułek, per (ścieżka górska);
~i:
iść drogą, iść po drodze, być w drodze;
ĉirkaŭ~o:
objazd, obejście;
de~iĝi:
zejść z drogi, zjechać z drogi, zejść na manowce, wykoleić się
(także w przenośni);
dis~iĝo:
rozdroże, rozjazd, rozstaje;
el~iri:
zejść z drogi, zjechać z drogi, zejść na manowce, wykoleić się
(także w przenośni);
en~igi 1.:
ruszyć w drogę;
en~igi 2.:
wyjść na prostą;
fermita ~o:
pętla;
fer~o:
kolej, droga żelazna (rzadkie);
fer~oj, :
kolej;
fer~a:
kolejowy;
fer~isto:
kolejarz, pracownik kolei;
rel~o:
kolej, droga żelazna (rzadkie);
Silka V~o:
Szlak Jedwabny.
portugalaj
~o:
caminho;
dis~iĝo:
bifurcação.
rusaj
~o 1.:
путь;
~o 2.:
дорога;
~o 3.:
путь;
~o 4.:
путь, дорога;
~o 5.:
путь, способ;
~o a:
путь;
~o b:
путь;
~aro, ~reto:
транспортная сеть;
~eto:
дорожка, тропинка, тропка;
~i:
идти по пути;
ĉirkaŭ~o:
обходной путь, обход, объезд;
de~iĝi:
сбиться с пути;
dis~iĝo:
развилка;
el~iri:
сбиться с пути;
en~igi:
выйти на
путь;
fermita ~o:
петля, замкнутый
путь;
fer~o 1.:
железная
дорога, рельсы;
fer~o 2.:
железная
дорога;
fer~oj, :
железные дороги;
fer~a:
железнодорожный;
fer~isto:
железнодорожник;
rel~o:
железная дорога, рельсы;
Silka V~o:
Шёлковый путь.
turkaj
~o:
yol.
volapukaj
~o:
veg.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 333.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta4.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §4596.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana7.
Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana8.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 389.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta10.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, malnova tomba ŝtono11.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 21:2212.
R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §45913.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 2514.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolumo15.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco16.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico17.
Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Du blinduloj18.
Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 1519.
H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 920.
H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 421.
H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 422.
H. Vallienne: Kastelo de Prelongo, ĉap. 1723.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj24.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Peco da perlovico25.
L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, § Homaranismo (III-8)26.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 327.
Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „Silka
Vojo“, p. 87a28.
A. Manzoni, trad. B. Cadei: La
Gefianĉoj, FEI, 200629.
R. Hummel:
Rosana Hummel Designer, 2008-06-22
[^Revo]
[voj.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.56 2012/01/26 09:10:09 ]