tradukoj:
ar be bg br cs de el en es fr hu la nl pl pt ro ru sk sv tp tr vo
*manĝ/i [1]
*manĝi
(tr)
- 1.
-
Maĉi kaj gluti nutraĵon; sin nutri:
la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi
[2];
doni por manĝi al birdoj;
ĉiu manĝas, kiel li aranĝas
[3].
- 2.
- (io)
Konsumi:
(figure)
rusto manĝas feron, ĉagreno la koron
[4].
- 3.
- (figure)
Avide karesi:
manĝi iun per la rigardoZ;
manĝi amatinon per kisoj.
manĝo
- 1.
-
Ago manĝi, manĝado:
kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun
arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo
[5];
ĉu vi jam prenis la manĝon?
[6];
la Sankta Manĝo.
- 2.
-
Ago manĝi je difinita diurnotempo aŭ cirkonstanco,
laŭ la moroj de la koncerna lando.
matenmanĝo,
tagmanĝo,
vespermanĝo,
intermanĝeto
- 3.
-
Manĝaĵo:
kaj estis metita antaŭ li manĝo
[7];
kaj li donis manĝon al iliaj azenoj
[8];
pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo,
ol grasa bovo, sed kun malamo
[9];
ne manĝu panon de malbondeziranto,
kaj ne deziru liajn bongustajn manĝojn
[10];
el ĉiuj tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino
preparas
manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la
kuirejoj de la plej bonaj hoteloj
[11];
la agado „Nutru la infanojn“ en julio,
aŭgusto
kaj septembro liveris unu milionon da manĝoj al infanoj
en Gvatemalo, Rumanio, Malavio kaj Svazilando
[12].
manĝaĵo
-
Tio, kion oni manĝas:
vegetaĵaj manĝaĵoj estas la plej sanigaj;
vi ŝtatas tian manĝaĵon, fraŭlineto?
[13].
manĝegi
(tr)
-
Avide kaj multe manĝi:
(figure)
ĵaluzo manĝegis (dolorigis kaj konsumis)
linB.
manĝeti
(tr)
-
Iomete, nemulte manĝi, precipe kiam temas pri kroma
intermanĝeto:
aldoni al la tagmanĝo vi ne bezonas, ĉar ni
manĝetos
en la kadukulejo, ĉe Artemij Filippoviĉ
[14].
manĝigi
- 1.
-
(tr)
Igi manĝanta:
manĝigi infanon.
- 2.
-
Igi manĝata:
manĝigi supon al infano.
manĝilo
-
Ajna ilo uzata por manĝado, kiaj telero,
tranĉilo, manĝbastoneto...
manĝujo
-
Ujo el kiu homoj
aŭ
bestoj manĝas:
bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de
sia
mastro
[15];
telero (estas) plata, nur iom kava, manĝujo
[16].
bovlo,
gamelo,
kripo,
telero,
trogo.
manĝilaro
-
Tuto de iloj kaj vazoj, kiujn oni uzas por manĝi:
oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el
telero,
kulero, tranĉilo
[17]...
mi, male, manĝis tro rapide, kvazaŭ celante
malaperigi
manĝilaron kaj kokinaĵon de sur tablo
[18].
antaŭmanĝaĵo
-
Krommanĝaĵo por veki apetiton antaŭ ĉefa
manĝo
(komence de tagmanĝo, vespermanĝo):
rafaneto (estas) ofte manĝata kruda kiel
antaŭmanĝaĵo
[19].
postmanĝaĵo
ĉirkaŭmanĝi
(tr)
-
Manĝi ĉiuflanke; manĝi ĉe la
ĉirkaŭo:
[la akridoj] ĉirkaŭmanĝos
ĉiujn arbojn, kiuj kreskas ĉe vi sur la kampo
[20];
por signo de bona humoro oni ĵetadis al si la
ĉirkaŭmanĝitajn ostojn reciproke en
la vizaĝon
[21].
formanĝi
(tr)
- 1.
-
Tute konsumi manĝante:
limakoj formanĝis la laktukojn;
kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos
[22].
mordi.
- 2.
- (figure)
Konsumi, detrui:
la bordon iom post iom formanĝas la maro;
tio formanĝis multan tempon;
li formanĝas (forglutas) duonon de la vortoj.
satmanĝi
-
Manĝi ĝissate:
mi satmanĝis kaj estas laca, nun portu min en vian
ĉambreton, preparu vian silkan liteton, ni
kuŝiĝos
por dormi
[23].
intermanĝeto
-
Neformala, neabunda
manĝo,
okazanta inter la precipaj manĝoj, ekzemple
paŭze dum laboro.
postmanĝo
(malofte)
-
Tempoperiodo, etendiĝanta de unu (tagmeza)
manĝo al la sekvonta:
post paso de du aŭ tri horoj mi revenis
ŝarĝiĝinte per abunda rikolto,
amuzprovizo por la postmanĝo en la loĝdomo
se pluvis
[24].
abelmanĝulo
- (komune)
Brilkolora birdo kun longa kurba beko, manĝanta abelojn,
vespojn kaj similajn, genro el familio meropedoj
(Merops):
videblaj specioj: ... faska upupo, eŭropa
abelmanĝulo, marĉa cirkuo
[25].
meropo
bluvanga abelmanĝulo
- [26]
Abelmanĝulo kun
verdkolora plumaro.
hommanĝulo
-
Homo, manĝanta aliajn homojn.
formikmanĝulo
- (komune)
Besto manĝanta formikojn, termitojn, precipe longalangaj
mamuloj el familioj mirmekofagoj, manisedoj:
granda formikomanĝulo voros proksimume 30 000 formikojn
kaj
termitojn dum tago
[27].
insektomanĝuloj
-
Ordo el la klaso mamuloj
(Insectivora).
*matenmanĝi
(tr)
-
Manĝi baldaŭ post la nokta dormo:
mi eniris en la manĝosalonon kaj matenmanĝis
[28].
matenmanĝo
-
Manĝo2
normale okazanta mallonge post la nokta dormo:
ŝi baldaŭ foriris en sian ĉambron kaj
revenis
nur por la matenmanĝo
[29].
postmanĝaĵo
- deserto
*tagmanĝi
(tr)
-
Manĝi ĉirkaŭ la tagmezo:
se vi volas, venu tagmanĝi
[30];
li tagmanĝis kun ili ĉiutage
[31].
tagmanĝo
- 1.
-
Manĝo2
normale okazanta ĉirkaŭ tagmezo:
mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo,
sed tio ne estas grava
[32];
kiam venis la horo de la tagmanĝo de l' soldatoj,
li manĝis ilian hordean panon kun seka viando
[33].
- 2.
-
La tuto da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj preparitaj
aŭ
komsumitaj
dum tagmanĝo1:
post kelke da tagoj ŝi jam ne havus por kio
aĉeti
nek
tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron
[34].
Sankta ManĝoPIV
-
La evangelia epizodo pri la lasta vespermanĝo paska
de Jesuo kun la apostoloj,
kiun la kristanoj rigardas prototipo de
eŭkaristio, ofta temo de
pentraĵoj.
*vespermanĝi
(tr)
-
Manĝi en la vespero:
la familio de la masonisto, kolektiĝinte en la
malvasta
ĉambro, sidiĝis por vespermanĝi
[35].
vespermanĝo
- 1.
-
Manĝo2
normale okazanta fine de la tago:
post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj
[36];
ĉe la vespermanĝo oni malmulte parolis
[37]
- 2.
-
La tuto da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj preparitaj
aŭ
komsumitaj
dum vespermanĝo1:
la kuiristino alportis al mi la vespermanĝon
[38];
bongusta vespermanĝo.
tradukoj
anglaj
~i:
eat;
abel~ulo :
bee-eater;
bluvanga abel~ulo :
Olive Bee-eater, Madagascar Bee-eater;
Sankta M~o:
Last Supper.
arabaj
~i 1.:
أكَلَ
-ُ
أَكْلاً.
belorusaj
~i:
есьці, паядаці, з'ядаці;
~o:
яда;
~aĵo:
страва, ежа, харч;
~egi:
пажыраць, жэрці;
~igi 1.:
карміць, харчаваць;
~igi 2.:
скармліваць;
~ilaro:
сталовы
прыбор;
for~i:
з'есьці, паглынуць, зжэрці;
insekto~uloj:
насякомаедныя;
maten~o:
сьнеданьне, сьняданак;
tag~o:
абед;
vesper~o:
вячэра.
bretonaj
~i:
debriñ;
~o 2.:
pred, pred-boued;
~o 3.:
boued;
~aĵo:
boued;
~egi:
alfiñ, plaouiañ;
~eti:
krignat;
~igi 1.:
lakaat da zebriñ;
~igi 2.:
boueta, magañ;
~ilaro:
stalioù;
antaŭ~aĵo:
digor-pred;
for~i:
peurzebriñ;
inter~eto:
gortozenn;
hom~ulo:
debrer-tud;
insekto~uloj:
amprevanataerien;
maten~i:
dijuniñ, leinañ;
maten~o:
dijuniñ, lein;
post~aĵo:
dibenn-pred;
tag~i:
merennañ;
tag~o:
merenn;
Sankta M~o:
Koan-Fask, Koan diwezhañ;
vesper~i:
koaniañ;
vesper~o:
koan.
bulgaraj
~i:
ям, храня се;
maten~o:
закуска;
tag~o:
обяд;
vesper~o:
вечеря.
ĉeĥaj
~i:
jíst.
francaj
~i:
manger;
~o 2.:
repas;
~aĵo:
nourriture, met;
~egi:
dévorer;
~eti:
grignoter;
~igi:
faire manger, nourrir;
~ilo:
couvert;
~ilaro:
couverts;
antaŭ~aĵo:
entrée (hors-d'œuvre), hors-d'œuvre;
for~i:
consommer, tout boulotter, manger complètement;
inter~eto:
casse-croûte, collation, en-cas;
post~o:
après-midi, après-dinée;
abel~ulo :
guêpier (oiseau);
hom~ulo:
anthropophage, mangeur d'hommes;
formik~ulo:
fourmilier;
insekto~uloj:
insectivores;
maten~o:
déjeuner, petit-déjeuner;
post~aĵo:
dessert;
tag~o:
déjeuner, diner;
Sankta M~o:
la sainte Cène;
vesper~o:
diner, souper.
germanaj
~i:
essen;
~o 2.:
Mahlzeit;
~aĵo:
Speise, Essen;
~egi:
fressen;
~igi:
füttern;
~ilaro:
Geschirr;
antaŭ~aĵo:
Vorspeise;
for~i:
aufessen;
inter~eto:
Zwischenmahlzeit;
abel~ulo :
Bienenfresser;
hom~ulo:
Menschenfresser;
formik~ulo:
Ameisenfresser;
insekto~uloj:
Insektenfresser;
maten~i:
frühstücken;
maten~o:
Frühstück;
post~aĵo:
Nachspeise, Nachtisch, Dessert;
tag~i:
zu Mittag essen;
tag~o:
Mittagessen;
Sankta M~o:
Abendmahl;
vesper~i:
zu Abend essen;
vesper~o:
Abendessen, Abendbrot.
grekaj
hom~ulo:
καννίβαλος, ανθρωπόφαγος.
hispanaj
~i:
comer;
~aĵo:
comida;
~igi:
dar de comer;
~ilo:
cubierto (para comer);
~ujo:
comedero;
hom~ulo:
antropófago;
insekto~uloj:
insectívoros;
maten~o:
desayuno;
Sankta M~o:
La última cena;
vesper~o:
cena, merienda.
hungaraj
~i:
eszik;
~o:
étkezés;
~aĵo:
étel;
~egi:
fal;
~igi 1.:
etet;
~ilaro:
étkészlet;
for~i:
mindent megeszik;
inter~eto:
tízórai, uzsonna;
abel~ulo :
gyurgyalag;
hom~ulo:
emberevő;
insekto~uloj:
rovarevő emlősök;
maten~o:
reggeli;
tag~o:
ebéd;
Sankta M~o:
utolsó vacsora;
vesper~o:
vacsora.
latina/sciencaj
abel~ulo :
Merops;
abel~ulo :
Merops apiaster;
bluvanga abel~ulo :
Merops superciliosus;
insekto~uloj :
Insectivora.
nederlandaj
~i:
eten;
~o 1.:
maal;
~o 2.:
maaltijd;
~o 3.:
maal;
~o:
maaltijd;
~aĵo:
eten, voedsel;
~egi:
vreten, schrokken;
~eti:
knabbelen;
~igi:
te eten geven;
~ilo:
eetgerei;
~ilaro:
eetgerei;
antaŭ~aĵo:
voorgerecht;
for~i:
opeten;
sat~i:
zijn buik voleten;
inter~eto:
tussenmaaltijd;
post~o:
namiddag;
abel~ulo :
bijeneter;
hom~ulo:
menseneter;
formik~ulo:
diereneter;
insekto~uloj:
insecteneters;
maten~i:
ontbijten;
maten~o:
ontbijt;
tag~i:
lunchen, het middagmaal nemen;
tag~o:
lunch, middagmaal;
Sankta M~o:
laatste avondmaal;
vesper~i:
het avondmaal gebruiken;
vesper~o:
avondmaal.
polaj
~i:
jeść;
~o 2.:
posiłek;
~aĵo:
potrawa, pożywienie;
~egi:
objadać się, pożerać;
~eti:
przekąsić;
~igi 1.:
karmić, posilać;
~ilo:
sztuciec;
~ilaro:
nakrycie (stołowe), zastawa (stołowa);
antaŭ~aĵo:
przystawka;
ĉirkaŭ~i:
obgryźć;
for~i:
zeżreć, zżerać;
inter~eto:
przekąska;
abel~ulo :
żołna (nie:
pszczołojad!);
bluvanga abel~ulo :
żołna zielona;
hom~ulo:
ludożerca, kanibal;
insekto~uloj:
owadożerne;
maten~i:
śniadanie jeść;
maten~o:
śniadanie;
post~aĵo:
deser;
tag~i:
obiad jeść;
tag~o:
obiad;
Sankta M~o:
Ostatnia Wieczerza;
vesper~i:
kolację jeść;
vesper~o:
kolacja.
portugalaj
~i:
comer;
abel~ulo :
abelaruco (comum);
hom~ulo:
canibal, antropófago;
Sankta M~o:
Santa Ceia, Última Ceia, Ceia do Senhor.
rumanaj
~i:
a mânca;
~o 2.:
hrană, mâncare;
~ilaro:
tacâmuri;
antaŭ~aĵo:
gustare;
maten~i:
a servi micul dejun;
maten~o:
mic dejun;
post~aĵo:
desert;
tag~i:
a servi prânzul;
tag~o:
prânz;
vesper~i:
a servi cina;
vesper~o:
cină.
rusaj
~i:
есть, кушать;
~o 1.:
еда, приём пищи;
~o 2.:
еда, трапеза;
~o 3.:
еда, блюдо
(съестное), кушанье;
~aĵo:
еда (то что
едят), блюдо
(съестное), кушанье;
~egi:
пожирать, жрать;
~eti:
перекусить;
~igi 1.:
кормить
(кого-л.
чем-л.);
~igi 2.:
дать
поесть, скормить
(что-л.
кому-л.);
~ilaro:
столовый
прибор;
antaŭ~aĵo:
закуска;
for~i:
съесть, поглотить;
sat~i:
наесться;
inter~eto:
закуска;
abel~ulo :
осоед;
hom~ulo:
людоед;
formik~ulo:
муравьед;
insekto~uloj:
насекомоядные
(отряд
млекопитающих);
maten~i:
завтракать;
maten~o:
завтрак;
post~aĵo:
закуска, десерт;
tag~i:
обедать;
tag~o:
обед;
Sankta M~o:
тайная
вечеря;
vesper~i:
ужинать;
vesper~o:
ужин.
slovakaj
hom~ulo:
ľudožrút.
svedaj
~i:
äta;
~o:
måltid;
~aĵo:
mat;
~ilaro:
servis och bestick;
for~i:
äta upp;
inter~eto:
mellanmål;
abel~ulo :
biätare;
bluvanga abel~ulo :
grön biätare;
insekto~uloj:
insektsätare;
maten~o:
frukost.
tokiponaj
~i:
moku;
~o:
moku;
~aĵo:
moku;
~ilaro:
ilo moku.
turkaj
~i:
yemek, yemek yemek;
~aĵo:
yiyecek;
~eti:
atıştırmak;
~igi:
yedirmek;
~ilaro:
sofra takımı;
hom~ulo:
yamyam;
maten~o:
kahvaltı;
tag~o:
öğlen yemeği;
vesper~o:
akşam yemeği.
volapukaj
~aĵo:
fid.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 163.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta4.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 2:86.
Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 60a, p. 307a7.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 24:338.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 43:249.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 15:1710.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj ĉap. 23:611.
E. Weilshaeuser: La hejmo de la metiisto, Fundamenta Krestomatio12.
Nova haŭto por la aŭto-ĉefoMonato13.
Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 60a, p. 311a14.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 316.
UEA: Bazaj Vortoj Kun Ilia Difino17.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 3418.
Armando Zecchin: La kokino de nia
najbarino, Monato, jaro 1999a, numero 3a, p. 27a19.
Ilustrita vortaro20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 10:521.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo22.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta23.
Fratoj Grimm, tr. Kabe: Reĝo rano aŭ fera Henriko24.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina promenado25.
I. Bertin: Tréguennec..., [vidita en 2007-04]26.
Wouter F. Pilger:
Komunlingvaj nomoj de Eŭropaj birdoj
27.
Vikipedio, artikolo „rekordoj de
mamuloj“,
2007-02-2628.
Tr. Jonson el Oestersund: La nigra virino, Fundamenta Krestomatio29.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 18a, p. 103a30.
N.V. Gogol, trad. Zamenhof: La revizoro31.
Den DROWN: ElektojMonato32.
E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.33.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 24.34.
E. Orzeszkowa, trad. Zamenhof: Marta.35.
E. Orzeszko, trad. Kabe: La bona sinjorino36.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 1837.
I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 4a, p. 18a38.
Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, La trimova ŝakproblemo
[^Revo]
[mangx.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.67 2011/02/04 18:10:13 ]