tradukoj: be bg cs de en es fr hu nl pl ru sv

*tranĉ/i

*tranĉiTEZ

(tr)
1.TEZ
Dividi solidaĵon per akra ilo: tranĉanta kiel razilo; tranĉi drapon; (figure) tranĉi rekte en la karnon (uzi efikan, sed malmildan rimedon) [1]; ambaŭtranĉa glavoZ; ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron [2]. VD:falĉi, haki, rompi, sekci, tondi
2.
(figure) Traiĝi: krioj tranĉis aeron, la noktan silenton; la popolo, kies landon tratranĉas riverojZ; la herbejon distranĉis riveretoB.
3.
(figure) Akre kaj dolore frapi la sentumojn: tia muziko tranĉas la orelonZ; la lumo tranĉis al ni la okulojnZ; vi distranĉas mian koronZ; tranĉa malvarmoZ, fajfo; ni sentis la akran tranĉadon de l' frosto; tranĉanta koloroB.

tranĉo

1.
Ago tranĉi; rezulto de tiu ago: la ĥirurgiistoj faris tranĉojn en la karno por trovi la plumbonB.
2.TEZ
MAT=dedekinda tranĉo.

*tranĉiloTEZ

Diversforma ilo por tranĉi: la tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra [3].

*altranĉiTEZ

(tr)
Doni ĝustan formon per tranĉado: altranĉi drapon por vesto; vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan tolaĵon mi altranĉi ne povus [4].

ĉirkaŭtranĉi

(tr)
Tranĉi ĉe la ĉirkaŭo, por doni ĝustan formon: la salika branĉo tie ekstere fariĝis belega arbo, libera kaj ne ĉirkaŭtranĉita ĝi tie staris [5].

detranĉi, fortranĉi

(tr)
1.
Apartigi, forigi tranĉante: dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu [6]; en formo de detranĉita (senpinta) piramidoB.
2.
(figure) Apartigi, forigi: la armeo estas fortranĉita de la ĉefurboB; pro manko de komunikiloj tiu vasta regiono estas fortranĉita for de la mondvivo.
3.TEZ
MAT(fakula ĵargono) (p.p. angulo rilate al kurbosurfaco) Diri, ke ebena angulo detranĉas arkon sur cirklo, signifas, ke la randoj de tiu arko estas intersekcopunktoj de la cirklo kun la lateroj de la angulo; diri, ke solida angulo detranĉas surfacon sur sfero, signifas, ke tiu surfaco estas intersekco de la sfero kun la solida angulo: centra angulo estas duoblo de cirkonferenca angulo, kiu detranĉas la saman arkon.

eltranĉiTEZ

(tr)
Doni formon al io, fortranĉante de ĝi pecetojn: en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo [7]. SIN:tajli

poŝtranĉilo

Malgranda tranĉilo kun faldebla klingo.

dedekinda tranĉoTEZ

MAT
(en la aro de racionaloj) Tia duopo (A,B) el subaroj de la aro de racionaloj, ke: (1) ĉiu elemento de A estas strikte malpli granda ol ajna elemento de B; (2) por ĉiu pozitiva racionalo ε ekzistas tiaj xA kaj yB, ke 0 < y-x < ε: neracionalo estas difinebla per (dedekinda) tranĉo farata en racionaloj [8]. VD:Dedekindo.

tradukoj

anglaj

~i: cut; ~ilo: knife; de~i, for~i 3.: be subtended by, intercept; dedekinda ~o: Dedekind['s] cut.

belorusaj

~i: рэзаць; ~ilo: нож; al~i: падразаць; de~i, for~i: адразаць; el~i: выразаць; poŝ~ilo: ножык, складанчык, сьцізорык.

bulgaraj

~i: режа, разрязвам; ~ilo: нож.

ĉeĥaj

~i: krájet, řezat.

francaj

~i: couper; ~ilo: couteau; ĉirkaŭ~i: tailler; de~i, for~i 3.: découper, intercepter; de~i, for~i: découper; poŝ~ilo: canif; dedekinda ~o: coupure de Dedekind.

germanaj

~i: schneiden; ~o 1.: Schnitt; ~o 2.: Schnitt; ~ilo: Messer; de~i, for~i 3.: einen zugeordneten Bogen haben; poŝ~ilo: Taschenmesser; dedekinda ~o: Dedekindscher Schnitt.

hispanaj

~i 1.: cortar; ~i 2.: cortar; ~i 3.: romper; ~o 1.: cortadura; ~ilo: cuchilla, cuchillo, navaja; de~i, for~i 1.: cortar (de), arrancar; de~i, for~i 2.: arrancar; poŝ~ilo: navaja de bolsillo.

hungaraj

~i: vág, metsz, metél, nyes; ~o 1.: vágás, bemetszés, szelet; ~o 2.: szelet; ~ilo: vágóeszköz, kés; al~i: kiszab ; ĉirkaŭ~i: körbevág, körbemetsz; de~i, for~i 1.: levág; de~i, for~i 2.: elvág; de~i, for~i 3.: kimetsz; el~i: kivág, kimetsz; poŝ~ilo: zsebkés; dedekinda ~o: Dedekind-szelet.

nederlandaj

~i: snijden; ~ilo: mes; al~i: knippen (v.kledingstuk); de~i, for~i: afsnijden; el~i: uitsnijden; poŝ~ilo: zakmes.

polaj

de~i, for~i 3.: być opartym na; dedekinda ~o: przekrój Dedekinda.

rusaj

~i: резать; ~o 1.: порез, надрез, разрез; ~o 2.: сечение; ~ilo: нож; al~i: подрезать; de~i, for~i 1.: отрезать; de~i, for~i 2.: отрезать, отсекать, отсечь; de~i, for~i 3.: вырезать, опиратся, отсекать, отсечь; el~i: вырезать; poŝ~ilo: перочинный ножик, складной ножик; dedekinda ~o: дедекиндово сечение.

svedaj

~i: skära; ~ilo: kniv; poŝ~ilo: fickkniv, fällkniv.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16
4. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, ĉio sur sian ĝustan lokon!
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, malnova domo
8. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 8

administraj notoj

pri de~i, for~i 3.:
      Ĉi tiu termino logike devenas de "découper" kaj
      "вырезать", sed mi ne certas, ĉu
      ĝi estas tradicia en E. [MB]
    

[^Revo] [trancx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2011/07/05 14:10:17 ]