Figuro el du transversaj strekoj, aŭ objekto el du
transversaj pecoj:
desegni krucon sur papero;
la du bastonoj formis krucon;
krucoforma tenilo de glavo.
a)
En Romio kaj najbaraj kulturoj antikvaj, pendigilo el fostego
kun transversa trabo, sur kiu oni ligis aŭ alnajlis krimulojn
por mortigo:
la Readmono ordonis dependigi la turmentitojn de la
kruco antaŭ la sunsubiro.
b)
La kruco sur kiu mortis Jesuo, figurata kiel simbolo de
kristana religio:
la mistero de la kruco;
la preĝejturoj estas kronitaj per kruco;
porti krucon en procesio;
fari la signon de la kruco.
krucifikso
2.
(figure)
Turmento, torturo:
la ortografio en la plimulto da lingvoj
prezentas veran krucon por la lernantoZ.
Prezentanta formon de kruco:
kruca signo, entranĉo.
rimaranĝo
2.
Rilata al la kruco de Jesuo:
kruca militiro
(origine ekspedicio de kristanoj kontraŭ islamanoj
por rekonkeri Jerusalemon, poste ankaŭ militiro kontraŭ
herezuloj aŭ paganoj por konverti aŭ ekstermi
ilin).
krucigi, kruci
Kunmeti du objektojn, formante el ili krucon:
kruci la brakojnB;
sidi krucinte sub si la krurojnB;
krucigi la krurojn (kiel sidanta tajloro),
la glavojn;
krucigi ies vojon (transverse iri);
krucigi la rasojnZ(gekunigi diferencajn
rasojn);
krucigi la rimojn;
(figure)
resti sidanta kun krucitaj manoj
(brakoj) sur la brusto (resti nelaboranta
senaga);
krucigi la vojon, la intencojn de iu (malhelpi,
bari).
Rim.:
Estus sistema diri kun Zamenhofo, krucigi (rondigi, pufigi,
buligi...) parolante pri la ago „doni formon“, kaj
kruci (rondi, zigzagi ktp) parolante pri la stato „esti
en formo“ (la vojoj krucas ĉi tie); kp
ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la
densa parto
de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre
belformajn piedojn
[2];
diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn
sur la brusto
[3].
Tamen PIV kaj Kabe preferas diri kruci por la ago ‐ kaj
sekve, kruciĝi por la stato (iom perversa uzo de -iĝ).
[S. Pokrovskij]
kruciĝi
1.
Sin renkonti transverse, formante krucon:
la vojo al Parizo kruciĝas kun tiu al Praha;
via letero kruciĝis kun la mia
(iris kontraŭe je la mia, en la sama momento);
plej diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj
celadoj volviĝadas kaj kruciĝadas en tiuj miloj da
kapojZ;
kruc(iĝ)o de vojojZ;
kruciĝado de rasojZ.
Kruco kun
ĉiuj branĉoj egale longaj, tradicia figuro en orienta
Kristanismo:
konstruaĵo ... en formo de greka kruco
[4].
hokokruco, hokkruco
Kruco kun
branĉoj orte fleksitaj, bonaŭgura figuro en Hindujo kaj
Orientazio, historia insigno de Naziismo en Eŭropo:
Lauburu estas ronda hokkruco, uzata kiel ornamaĵo en Eŭskio
[5].
kelta kruco
Kruco kun
ringo ĉirkaŭ la centro, tradicia figuro en nordokcidenta
keltlingva Eŭropo:
kelta kruco en Monasterboice, Irlando
[6].
latina kruco
Kruco kun
pli longa malsupra branĉo, tradicia figuro en okcidenta
Kristanismo:
ĝia formo estas tiu de latina kruco
[7].
malta kruco
Kruco kun
branĉoj dispintaj, larĝiĝantaj al ekstero, insigno de la
malta ordeno:
la instanco stampis ilin per ruĝa stampo en la formo de malta
kruco
[8].
vojkruciĝo, vojkruco
Loko, en kiu du aŭ pluraj vojoj renkontiĝas
transverse:
ĝi staras [...] apud la vojo, ĉe la
vojkruciĝoj
[9];
ĉe ĉiu vojkruco la trumpetistoj ludis signalon
[10].
trafikrondo,
vojnodo
Krucolevo
Unu el la kristanaj
dekduopaj festoj,
dediĉita al la rememoro pri retrovo de la kruco sur kiu
Jesuo suferis la krucumon (festata la 14an de septembro).