Malbone fari pro intenca aŭ nevola senzorgeco; faraĉi:
la tajloro fuŝis mian veston;
vi fuŝis la kuiraĵon;
la lernanto fuŝis sian taskon;
mi nenion misfaris, mi nenion fuŝis, mi nenion malbonigis:
nur
okazis tio, ke mi malsukcesis
[1];
tute ne estas nature, ke la motoro tiamaniere fuŝiĝis, se
li agis normale
[2];
mi ne imagis tiuepoke, ke vi fuŝos ĉion ĉi per
brandemo, ke vi fuŝos vin mem, ke vi fuŝos nian kunan
vivon,
manke de volo
[3].
difekti,
saboti.
fuŝo
Ago fuŝi:
ili timegis, [...] ke la tuta urbo parolos pri ilia
misfaro, pri tiu gravega fuŝo
[4].
fuŝa
Rilata al fuŝo, fuŝanta, fuŝata:
ni sukcesis preskaŭ tute detrui la fuŝan agadon de la
idistoj en niaj laboristaj rondoj
[5];
[la supraj principoj] estas senĉese malobeataj,
fuŝe aplikataj de tiuj, kiujn oni kutimas nomi niaj plej
bonaj
aŭtoroj
[6];
kiu ne havas idealon, tiu iel similas al ia fuŝa radofaristo,
kiu tute ne zorgus, ke la radoj estu cirkloformaj
[7].
fuŝaĵo
Fuŝita tasko, objekto:
tia libro estas nur fuŝaĵo.
fuŝulo, fuŝisto
Homo, kiu kutime fuŝas:
ŝi devas vivi kun akceptinda viro, saĝa, bonkora, juna,
unuvorte, kun viro kiel mi, ne kun fuŝulo kiel Jozefo
[8].
Rim.:
La radiko fuŝ' ofte aperas kiel flankelemento en kunmetaĵoj
kun senco simila al tiuj de la afiksoj
mis-
kaj
-aĉ.
Ekz-e:
la idista fuŝentrepreno fiaskis
[9].
Vidu
fuŝkuiristo,
fuŝpalpi,
fuŝuzi.