tradukoj: bg de en es fr hu nl pl pt ru sv tr

*glaci/o

*glacioTEZ

Akvo malfluidiĝinta, solidiĝinta pro malvarmo: en la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas [1]; la rivero forrulas glacion; artefarita glacio; konstrui kastelon sur glacio (aero)[2]; (figure) ŝia alveno disrompis la glacion (ĉesigis la interĝenatecon) de la ĝisnuna rigida konversacioZ; (figure) mielo sur lango kaj glacio (indiferenteco) en koro[3]. VD:frosto

glaciaTEZ

1.
Karakterizata per glacio: glacia praepoko; glaciaj maroj.
2.
Malvarmega: glacia vento; (figure) glacia (malardega, malpasiega) vizaĝo; (figure) glacia (malfavorega, malafablega) akcepto; (figure) la glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita [4].

glaciaro

(malofte) GEOG=Glaciejo1

glaciejo

1.
GEOG Surtera, precipe surmonta, amasego da glaciio el neĝo dum jarcentoj transformiĝinta en glacion: la korpo de prahistoria homo, trovita antaŭ dek jaroj en glaciejo en la Alpoj, estos malfrostigita [5]; la natura pejzaĝo ... estas varia rezulte de erozio de la antikvaj glaciejoj, hodiaŭ ne plu ekzistantaj [6]; vi falis en grandan fendegon, kiu trairas la tutan glaciejon tra ĝia tuta dikeco [7]
2.
(arkaismo) =glaciujo

glaciujo, glaciŝranko, glacitenejoTEZ

Kesto aŭ ejo destinita por konservi glacion.
VD:fridujo, frostofako, frostujo.

*glaciaĵoTEZ

KUI Frandaĵo farita el sukero kaj glaciigita kremo kun bongustaj aldonaĵoj: glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo [8]; vanila, ĉokolada glaciaĵo.

*glaciigiTEZ

1.
Malfluecigi, solidigi fluaĵon per malvarmo: la frosto glaciigis la lagon.
2.
Meti en malvarmegan staton: la ekstera frosto glaciigis min, miajn fingrojn; (figure) tute glaciigita de teruro.

glaciiĝi

1.
Malfluecigi pro malvarmo: la rivero glaciiĝas.
2.
Veni en malvarmegan staton: la soldatoj glaciiĝis dum la nokta gardostaro; (figure) la rideto glaciiĝis (haltis, malaperis) sur ŝiaj lipojB; (figure) glaciiĝi de timo.

glacipluvoTEZ

MET Pluvo, kiu glitige glaciiĝas tuŝante la teron. VD:hajlo, neĝo, glitvetero.

glaciinsulo, glacimontoTEZ

GEOG
Pecego da glacio libere flosanta en polusaj kaj apudpolusaj maroj. VD:bankizo

glacirivero

GEOG
Parto de glaciejo1 forrampanta de supro de monto kaj pleniganta la fundon de ties valo: kaj ŝi ridis, tiel sonorante, kiel la glacio de la glacirivero krakante disiĝas je eroj, kiam la sunbrilo varmigas ĝin [9].

glaciumiTEZ

=glaceigi

glacirompilo

1.TEZ
MAR Ŝipo speciale ekipita por rompi la glacion.
2.
SPO Ludo por interkonatigi homojn en nova grupo.

tradukoj

anglaj

~o: ice; ~a: icy; ~aro: glacier; ~ejo 1.: glacier; ~ujo, ~ŝranko, ~tenejo: ice box, ice chest, ice cellar, cold store, freezer; ~aĵo: ice cream; ~igi: freeze; ~iĝi: freeze; ~pluvo: sleet; ~insulo, ~monto: iceberg; ~rompilo: icebreaker.

bulgaraj

~o: лед; ~aro: глетчер, ледник; ~ejo 1.: глетчер, ледник; ~ujo, ~ŝranko, ~tenejo: хладилник; ~aĵo: сладолед; ~rompilo: ледоразбивач.

francaj

~o: glace; ~a: glacé, glaciaire, glacial; ~aro: glacier; ~ejo 1.: glacier; ~ujo, ~ŝranko, ~tenejo: glacière; ~aĵo: glace; ~igi: glacer, geler; ~iĝi: se glacer, geler; ~pluvo: pluie verglaçante; ~insulo, ~monto: iceberg; ~umi: glacer; ~rompilo: brise-glace.

germanaj

~o: Eis; ~a 1.: Eis-; ~a 2.: eisig; ~aro: Gletscher; ~ejo 1.: Gletscher; ~ujo, ~ŝranko, ~tenejo: Eisschrank; ~aĵo: Eis, Speiseeis; ~igi: vereisen; ~iĝi: vereisen; ~pluvo: Eisregen; ~insulo, ~monto: Eisberg; ~rompilo 1.: Eisbrecher; ~rompilo: Eisbrecher.

hispanaj

~o: hielo; ~aro: glaciar; ~ejo 1.: glaciar; ~ujo, ~ŝranko, ~tenejo: hielera; ~aĵo: helado; ~igi: congelar; ~iĝi: congelarse; ~pluvo: granizo; ~insulo, ~monto: témpano; ~rompilo: rompehielos.

hungaraj

~o: jég; ~a 1.: jég-, jeges; ~a 2.: jéghideg; ~aro: jégtakaró, jégmező, gleccser; ~ejo 1.: jégtakaró, jégmező, gleccser; ~ujo, ~ŝranko, ~tenejo: jégszekrény, jégverem, hűtőláda; ~aĵo: fagylalt; ~igi 1.: fagyaszt; ~igi 2.: dermeszt; ~iĝi 1.: eljegesedik, jéggé fagy; ~iĝi 2.: megdermed; ~pluvo: jégeső; ~insulo, ~monto: jéghegy; ~umi: fényez, mázzal bevon; ~rompilo 1.: jégtörő. konstrui kastelon sur ~o: levegőbe épít várat; mielo sur lango kaj ~o (indiferenteco) en koro: szava méz, szíve jég.

nederlandaj

~o: ijs; ~a 1.: ijs-; ~a 2.: ijskoud; ~a: ijzig; ~aro: gletsjer; ~ejo 1.: gletsjer; ~ujo, ~ŝranko, ~tenejo: ijskast; ~aĵo: ijsroom; ~igi: (doen) bevriezen; ~iĝi: bevriezen; ~pluvo: sneeuwwater; ~insulo, ~monto: ijsberg; ~umi: glaceren; ~rompilo: ijsbreker.

polaj

~o: lód; ~aĵo: lody; ~insulo, ~monto: góra lodowa; ~rompilo: lodołamacz.

portugalaj

~o: gelo; ~a 1.: glacial; ~a 2.: gélido; ~aro: geleira; ~ejo 1.: geleira; ~ujo, ~ŝranko, ~tenejo: geladeira; ~aĵo: sorvete; ~igi 1.: congelar; ~igi 2.: congelar; ~iĝi: congelar-se; ~pluvo: chuva de gelo; ~insulo, ~monto: iceberg, aicebergue; ~rompilo: quebra-gelo.

rusaj

~o: лёд; ~a 1.: ледяной, ледовый; ~a 2.: ледяной; ~aro: ледник (в горах), глетчер; ~ejo 1.: ледник, глетчер; ~ujo, ~ŝranko, ~tenejo: ледник (ящик со льдом); ~aĵo: мороженое; ~igi 1.: сковать льдом; ~igi 2.: заморозить; ~iĝi: заледенеть, застыть; ~insulo, ~monto: айсберг; ~umi: глянцевать; ~rompilo: ледокол.

svedaj

~o: is; ~aĵo: glass; ~rivero: dalglaciär; ~rompilo: isbrytare.

turkaj

~o: buz; ~ujo, ~ŝranko, ~tenejo: buz dolabı; ~aĵo: dondurma; ~igi 1.: dondurmak; ~iĝi 1.: donmak.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 39
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Zamenhof: Parolo antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge, 1907
5. vgeni GEORGIEV: Paŝtisto de la pasintecoMonato
6. José de N. MARQUES: Vojaĝo al UshuaiaMonato
7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉap. 6a.
8. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
9. Jenő Rejtő, tr. László BALÁZS: Fred la malpura intervenas

administraj notoj

pri ~pluvo:
        La Portugala traduko versxajne estas erara. [LP]
      

[^Revo] [glaci.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2011/02/07 10:10:08 ]