tradukoj: be br cs de en es fr he hu it nl pl pt ru sv

*histori/o [1]

*historioTEZ

1.TEZ
HIS Tuto aŭ parto de la okazaĵoj, kiujn travivis la homaro tra la tempo: antikva historio; la historio de la filozofio [2]; la historio de la Centjara milito; la historio de mia vivo. VD:antikveco, epoko 1, epoko 2
Rim.: Historion oni rigardas jen amplekse, enkalkulante prahistorion, jen pli speciale, kalkulante nur tiujn epokojn, el kiuj restas skribitaj atestaĵoj.
2.TEZ
HISSCI Scienca prezento de la historio, de la okazaĵoj de la homaro tra la tempo: la universitato posedis ... fakultaton de matematiko, de historio, de literaturo [3]; arthistorio [4]; historia verko, senpartieco.
3.TEZ
Rakonta prezento de memorindaj okazaĵoj de la reala historio aŭ fikciaj: li rakontis al mi historion tute nekredeblan [5]; la historio de la korvo kun vulpo; la „eksterordinaraj historioj“ de Edgar Allan Poe. kroniko
4.TEZ
(malofte) Tuto de la sinsekvaj statoj de estaĵo, kiu ŝanĝiĝas. VD:evoluo, procezo 1

historia

1.
De la historio, registrita de historiistoj, pri kiu oni havas skribitajn dokumentojn, efektiva: historiaj tempoj; historia fakto [6]; (figure) momento historia (epokfara) .
2.
Rilatanta la historian sciencon: historia verko.

historiisto

HIS Scienculo, fakulo pri historio.

antaŭhistorioTEZ

=prahistorio

malsanhistorioTEZ

MED Kolekto de informoj pri la pasintaj malsanoj de paciento, helpo al diagnozo: oni devas tre atente ekzameni la malsanhistorion kaj la unuopajn simptomojn [7].

prahistorioTEZ

1.TEZ
HISPRA Parto de la historio, kiu ne postlasis skribitajn dokumentojn.
2.TEZ
SCIHISPRA Scienco, kiu studas partojn de historio sen skribitaj atestoj, precipe helpe de arkeologio.
SIN:antaŭhistorio.

vivhistorioTEZ

Historio de ies vivo kaj travivaĵoj: ni mallonge sciigis unu al la alia niajn vivhistoriojn post nia disiĝo [8]. SIN:biografio

tradukoj

anglaj

~o 3.: story; ~o: history; ~a: historical; ~isto: historian; pra~o: ancient history; viv~o: biography, life history.

belorusaj

~o: гісторыя; ~a: гістарычны ; ~isto: гісторык; pra~o: прагісторыя.

bretonaj

~o: istor; ~a: istorel; ~isto: istorour; pra~o: ragistor.

ĉeĥaj

~a: historický.

francaj

~o: histoire; ~a: historique; ~isto: historien; malsan~o: anamnèse (médecine); pra~o: préhistoire; viv~o: biographie.

germanaj

~o 4.: Entwicklungsgeschichte; ~o: Geschichte; ~a: historisch, geschichtlich; ~isto: Geschichtswissenschaflter, Historiker; antaŭ~o: Vorgeschichte; malsan~o: Krankengeschichte, Krankenakte, Anamnese; pra~o: Urgeschichte; viv~o: Lebenslauf, Lebensgeschichte, Biographie.

hebreaj

~o 3.: סיפור; ~o: היסטוריה; ~a: היסטורי; ~isto: היסטוריון; pra~o: פרהיסטוריה.

hispanaj

~o: historia; ~a: histórico; ~isto: historiador; pra~o: prehistoria.

hungaraj

~o 1.: történet; ~o 2.: történettudomány; ~o 3.: történet; ~o 4.: történelem; ~a: történelmi; ~isto: történész; pra~o: őstörténet.

italaj

~o: storia; ~a: storico (agg.); ~isto: storico (sost.); antaŭ~o: preistoria; malsan~o: anamnesi; pra~o 1.: preistoria; viv~o: biografia.

nederlandaj

~o: geschiedenis, historie; ~a: geschiedkundig, historisch; pra~o: prehistorie.

polaj

~o 1.: historia, dzieje; ~o 2.: historia; ~o 3.: historia, dzieje, saga; ~o 4.: historia, dzieje; ~a 1.: historyczny, dziejowy; ~a 2.: historyczny; ~isto: historyk; pra~o 1.: prahistoria, pradzieje; pra~o 2.: prahistoria; viv~o: dzieje, biografia.

portugalaj

~o: história; ~a: histórico; pra~o: pré-história.

rusaj

~o: история; ~a: исторический.

svedaj

~o: historia; ~a: historisk.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 5, el la vivo kaj sciencoj, bagateloj
4. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 2a
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 41
6. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, de la deziro al la efektivigo
7. L. Molnár: Eritemeca lupuso, [vidita en 2009]
8. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, [1898?]

[^Revo] [histor.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.29 2012/02/05 17:10:09 ]