(rilate al iu loko de la tersurfaco)
Rilata al la horizontalo de la loko; direktita laŭ tiu
horizontalo:
horizontala pozicio de objekto (mezurebla ekz-e per
ĝiaj koordinatoj en horizontala ebeno);
la surfaco de senmova akvo estas horizontala;
horizontala planko, ŝnuro, tablo;
globo, metita sur horizontala surfaco, ne moviĝas pro la
propra pezo;
la dormanta Ĥaldeano, sen iu ajn apogo, ekpendis horizontale en la
aero, kelke da metroj super la tero
[1];
tenu la tabulon en ĝusta horizontaleco
[2].
2.
Apartenanta al tiu direkto en la teksto, kiu estas horizontala
se la tuta tekstosurfaco estas vertikala:
en la latina skribosistemo la linioj kutime estas horizontalaj.
(de iu loko de la tersurfaco)
Ebena direkto orta al la vertikalo
de la
loko; ĉiu rekto kun tia direkto.
2.
Vico da elementoj de plataĵo (teksto, matrico, ŝaktabulo ktp),
kies aranĝo estas horizontala se la koncerna surfaco estas vertikala
(sur la nigra tabulo, ekrano ktp):
la turo tenas la 5an horizontalon.
3.
a)
(elementa geometrio)Rekto kun direkto orta
al la konvencie elektita direkto de
vertikaloj:
la ekvacio de la horizontalo trairanta punkton (5,7)
estas y = 7.