tradukoj: de en es fr hu nl pt ru

4intelekt/o

intelekto

Kapablo pensi, koncepti kaj kompreni, per racio kaj intuicio (sed sen konsideri, ekz-e, la emociajn partojn de la menso): homo estas animalo nature dotita je intelekto; la bestoj posedas ian specon de intelekto; la internacia vorto intelekto devenas de du latinaj vortoj, kiuj signifas „elekti inter“. VD:inteligento, prudento, sagaco, saĝo, spirito

intelekta

Rilata al intelekto: la intelektaj kapabloj, fortoj; homo havas ne nur korpajn sed ankaŭ intelektajn bezonojn; intelektaj motivoj (kontraste al la sentaj); malgranda aspekte, sed granda intelekte [1].

intelektuloZ

Homo, kiu sin okupas kaj interesiĝas pri intelektaj aferoj, kiu precipe laboras per intelekto: stariĝis la pola filozofo Lutoslavski tondrante kontraŭ ĉiu subteno al monstra lingvo [...] laŭ li abomena al ĉiuj intelektuloj [2].

intelektularo

La aro de ĉiuj intelektuloj en difinita medio, konsiderata kiel socia klaso: mi rakontas pri [...] sabotado kaj intenca malhelpado (fare) de la intelektularo [3].

artefarita intelekto

KOMP
Studo de metodoj ebligantaj plenumi per aŭtomataj rimedoj (kaj precipe per komputiloj) taskojn, tradicie rigardatajn prerogativo de la intelekto homa: analizo de la homa lingvo, malkovrado kaj pruvado de matematikaj teoremoj, „intelektaj ludoj“ (ŝako ktp), manipulado de objektoj en ŝanĝiĝanta medio (robotoj) ktp.

tradukoj

anglaj

~o: intellect; ~a: intellectual; ~ulo: intellectual; ~ularo: intellectuals; artefarita ~o: artificial intelligence.

francaj

~o: intellect, intelligence; ~a: intellectuel; ~ulo: intellectuel; ~ularo: les intellectuels, intelligentsia; artefarita ~o: intelligence artificielle.

germanaj

~o: Intellekt, Verstand; ~a: intellektuell; ~ulo: Intellektuelle, Intellektueller; artefarita ~o: künstliche Intelligenz, KI.

hispanaj

~o: intelecto, inteligencia; ~a: intelectual; ~ulo: inteligente; artefarita ~o: inteligencia artificial.

hungaraj

~o: ész, értelem, felfogóképesség, intellektus; ~a: értelmi, intellektuális; ~ulo: értelmiségi, entellektüel; ~ularo: értelmiség, intelligencia ; artefarita ~o: mesterséges intelligencia.

nederlandaj

~o: intellect, verstand; ~a: intellectueel; ~ulo: intellectueel; artefarita ~o: artificiële intelligentie.

portugalaj

~o: inteligência, intelecto, faculdades intelectuais; ~a: intelectual (adj.); ~ulo: intelectual (pessoa); ~ularo: conjunto de intelectuais; artefarita ~o: inteligência artificial.

rusaj

~o: разум, ум, интеллект; ~a: умственный, интеллектуальный; ~ulo: работник умственного труда, интеллигент; artefarita ~o: искусственный интеллект.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 13a, p. 39a
3. V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 2

[^Revo] [intele.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2009/10/24 16:32:42 ]