tradukoj:
de en es fr hu nl pl pt ru sv
1inteligent/a
inteligenta
-
Facile komprenanta kaj vigle pensanta:
inteligenta infano, lernanto, servisto;
li ne estas tre inteligenta rilate al sia aĝo;
(figure)
inteligentaj rigardoj, respondoj;
(arkaismo)
(figure)
la plimulto de la inteligenta mondo
( de la monda intelektularo)
jam nun trovos tiun ĉi demandon tute superflua
[1].
saĝa,
sagaca,
prudenta,
sprita.
inteligento
-
Kapablo facile kompreni kaj vigle pensi:
la inteligento konsistas el tio, ke per juĝkapablo kaj
rezonado
homoj eltrovas solvojn pri problemoj, kiujn starigas la vivo
[2];
la homa inteligento [...] tre facile eraras
[3];
la kamparanoj kovris al vi la tutan mondon, vualis vian inteligenton
[4].
intelektokomprenemo,
komprenkapablo,
komprenpovo
inteligenteco
- inteligento
plenumi sian taskon kun inteligenteco;
havi grandan inteligentecon pri la negoco;
la faraono rimarkis en [tiuj soldatoj] inteligentecon kaj
kvietan energion
[5];
vivecaj okuloj indikis inteligentecon pli ol ordinaran
[6];
(arkaismo)
tiuj ĉi plej altaj reprezentantoj de la monda inteligenteco
(de la monda intelektularo)
[...] vivis unuj apud la aliaj, ne komprenante unuj la
aliajn
[7].
Rim.:
Eblas foje percepti nuancon inter la kapablo (inteligento) kaj
ies eco posedi ĉi tiun kapablon (inteligenteco).
inteligentulo
- 1.
-
Homo inteligenta:
se oni observas la homojn, oni konstatas, ke inter ili
troviĝas
malmulte da inteligentuloj: preskaŭ ĉiuj ja estas
kutimuloj,
rutinuloj, tradiciuloj
[8].
- 2.
- (arkaismo) intelektulo
mi, kiel ĉiu inteligentulo, ne povas verki sen la humoro
[9].
malinteligenta
- inteligenta
la edzino kaj bopatrino per malinteligenta babilado elvokas mokadon de
aliaj
[10];
eĉ la plej malinteligentaj policanoj pensus pri tio
[11].
tradukoj
anglaj
~a:
intelligent;
~o:
intelligence;
~eco:
intelligence.
francaj
~a:
intelligent, malin, ingénieux;
~o:
intelligence, intellect;
~eco:
intelligence, intellect;
mal~a:
inintelligent, sot.
germanaj
~a:
intelligent;
~o:
Intelligenz;
~eco:
Intelligenz.
hispanaj
~a:
inteligente;
~o:
inteligencia;
~eco:
inteligencia.
hungaraj
~a:
intelligens, értelmes, jó
felfogóképességű;
~eco:
jó
felfogóképességű;
~ulo 1.:
intelligens ember, értelmes ember;
~ulo 2.:
entellektüel, értelmiségi ember;
mal~a:
unintelligens, nehéz felfogású.
nederlandaj
~a:
intelligent;
~o:
intelligentie;
~eco:
intelligentie.
polaj
~a:
inteligentny;
~o:
inteligencja;
~eco:
inteligencja;
~ulo 1.:
inteligent;
~ulo 2.:
inteligent, intelektualista;
mal~a:
tuman, matoł, głupek.
portugalaj
~a:
inteligente;
~o:
inteligência;
~eco:
inteligência;
~ulo 1.:
pessoa inteligente;
mal~a:
rude, bronco, burro (f; não inteligente).
rusaj
~a:
смышлёный, сообразительный;
~o:
смышлёность, сообразительность;
~eco:
смышлёность, сообразительность.
svedaj
~a:
intelligent;
~o:
intelligens;
~eco:
intelligens.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco2.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pensoj3.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 14.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 115.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 76.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 137.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco8.
E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, Pensoj9.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉap. 110.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Bela11.
Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 13
[^Revo]
[inteli.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.18 2011/07/05 05:10:17 ]