tradukoj:
be cs de en es fr hu nl pl pt ru sv
*kompren/i
*kompreni
(tr)
- 1.
-
(vorton, parolon)
Koni ĝian signifon:
kompreni vorton,
lingvon,
tekston,
legataĵonZ,
instruonZ,
retoraĵonZ,
sentenconZ;
kompreni iun (ties parolojn);
mi neniel povas kompreni, kion vi parolas
[1];
li komprenas predikon, kiel bovo muzikon
[2];
mi ne komprenas vian Bornholman paroladon
(parolmanieron)
[3];
kompreni franceB;
saĝa kapo duonvorton komprenas
[4];
(figure)
ŝi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj,
kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio
[5].
- 2.
-
Havi ĝustan ideon
- a)
-
pri la naturo, kvalito, valoro, celo, funkciado ks de io:
malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan
aferon
(oni ofte diras pli multe, ol oni intencas)
[6];
Ida tute ne povis kompreni, de kie ili venis
[7];
mi povas ja kompreni, ke vi ankaŭ volas ion havi
[8];
kompreni fenomenon, ies konduton;
mi komprenas lian maltrankvilon;
kompreni sian devon,
la gravecon de sia kulpo,
la proksimecon de la danĝero,
la veremon kaj justonZ.
- b)
-
pri ies motivoj, karaktero, intencoj ks:
sata malsatan ne povas kompreni
[9];
mi ne povas lin kompreni;
lingvo internacia deziras nur doni al la homoj de malsamaj
popoloj, kiuj staras unu antaŭ alia kiel mutuloj,
la eblon komprenadi unu alian
[10];
ili min ne komprenas, [...] sed vi, sinjoro,
vi aŭskultos mian peton
[11].
- 3.
- (malofte) kompetenti
Knut bedaŭrinde ne multe komprenis en muziko,
sed li almenaŭ komprenis
(1) la vortojn
[12];
la edzino eniris kun agrabla rideto, sed ne interrompis nin,
ĉar ŝi pensis, kiel ŝajnas, ke ŝia
edzo ja ankaŭ sen ŝia helpo komprenas paroli
[13].
- 4.
- (evitinde)
(sub iu esprimo)
Doni al tiu esprimo alian signifon:
sub „vojo“ ŝi komprenas ja la riveron,
ĉar ien aliloken ŝi ne povas iri
(dirante „vojo“, ŝi fakte celas
„rivero“)
[14].
celi
kompreno
-
Ago kompreni, stato de komprenanto:
la Eternulo donas saĝon: el Lia buŝo
venas scio kaj kompreno
[15];
memamo kaj memestimo estas la kaŭzoj de ĉiu
malĝusta kompreno de niaj travivaĵoj
[16].
komprenaĵo
- nocio
dank' al tio, ke je lavado de tolaĵo sin okupas ordinare
virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por esprimo de la
komprenaĵo „lavistino“
[17].
komprenebla
-
Kiun eblas kompreni:
tia rakontado por aliaj infanoj estus malfacile komprenebla, sed
ĉi tiuj infanoj tion komprenis
[18];
neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos
sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj
generacioj
[19].
kompreneble
- 1.
-
Laŭ komprenebla maniero:
li, kvankam fremdulo, ĉiam kompreneble parolis.
- 2.
- memkompreneble
ĉar mi devas foresti, mi kompreneble ne povos viziti vin
morgaŭ....
komprenema
- 1.
-
Penanta kompreni 2
(ion aŭ iun):
li venigu knabojn sendifektajn, belaspektajn,
komprenemajn por ĉiu saĝaĵo
[20];
la membroj [de S.A.T.] estu komprenemaj kaj toleremaj
rilate al la politikaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj,
sur kiuj sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj
kaj sindikatmovadoj
[21];
oni eĉ provokis por ĝui la plezuron igi min
mensogi[:] mi ne estis tiel malkomprenema,
ke mi tion ne sentis
[22].
- 2.
-
Indulgema pro inklino
kompreni ies motivojn:
tra doloroj senŝancela, komprenema kaj fidela,
[la amo patrina] sin donas, kaj donas ĝis morto
[23];
[pro blenoragio la paroĥestro] decidas konsulti
maljunan, kompreneman kuraciston
[24];
certe mi nun povus nur atendi viaflanke plenrajtan punon
(se vi ne estus tre komprenemaj gesamideanoj)
[25];
laŭ via opinio, mi estas senkora, laŭ
via sento, mi estas nekomprenema
[26].
komprenemo
Eco de iu komprenema:
- 1.
-
Zamenhof kun la tuta modesteco kaj profunda komprenemo,
kiujn li posedis, neniam pretendis esti gvidanto de la movado
[27];
disigu la fajron disde la tero, la fajnon disde la malfajno,
milde, kun plena komprenemo
[28];
incitate de ĉies malkomprenemo
[Ivano ekkriis:]
„tia ulo ne bezonas puŝi!“
[29].
inteligento
- 2.
-
[aidoso] akrigis konscion pri samseksemo en
nia socio, plifortigante komprenemon kaj toleremon
ĉe iuj kaj abomenon ĉe aliaj
[30];
ili ne estas profesiaj ĉiĉeronoj sed nur
bonvolaj helpantoj, do bv. indulgi ilin per pacienco
kaj samideana komprenemo
[31].
indulgemo
komprenetiZ
(tr)
-
Nur parte kompreni:
iom post iom, mi komprenetis, ke ŝi ne estas fidinda,
ke ŝi transiris al la malamika flanko, kaj ke mi
devas gardi min
[32];
li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn,
baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata
[33].
duonkomprenidiveni
komprenigi
-
Igi kompreni:
ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon
[34];
malgraŭ la diversaj dialektoj oni povas per la lingvo
Mandarina komprenigi sin ĉie, kie tiu ĉi
lingvo estas parolata
[35].
klarigi,
kialigi,
ekspliki.
kompreniĝi
- 1.
-
Iĝi komprenita, esti komprenebla:
ĉi tiu teksto bone kompreniĝas;
[la silento de mia amiko] tre facile
kompreniĝas
[36];
en la Moskva [universitato] forestis teologia
fakultato, kio kompreniĝas per ĉeesto de speciala
sistemo de preparado de servantoj por la ortodoksa eklizio en
Rusio
[37].
- 2.
- interkompreniĝi
la aŭtoroj ial nomis siajn lingvojn „tutmondaj“,
eble nur pro tio, ke en la tuta mondo estis neniu persono,
kun kiu oni povus kompreniĝi per tiuj ĉi lingvoj
[38];
tiuj ĉi homoj posedis ja kolekton da kondiĉaj
sonoj, per kiuj li tute precize kompreniĝadis kun siaj
plej proksimaj najbaroj
[39];
kongresoj internaciaj tuj povus komenci uzadi ĝin por
la reciproka kompreniĝado de siaj membroj
[40];
por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj
[...] la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni
en formo de unu libro tiujn tri verkojn
[41].
kompreniloZ, kompreniĝiloZ
-
Rimedo por interkompreniĝi.
ĉiokomprena
-
Ĉion komprenanta:
la Eternulo [...] donis al la reĝo David
filon saĝan, kleran, kaj ĉiokomprenan
[42].
duonkompreni
(tr)
- kompreneti
ekkompreni
(tr)
-
Komenci kompreni:
ĝi estis malfacila en miaj okuloj, ĝis mi venis
en la sanktejon de Dio kaj ekkomprenis la finon de tio
[43];
ĉi tio estas la unua fojo, kiam mi ekkomprenas
la tenton [murdi]
[44]:
iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin
[45].
interkompreniĝi
-
Sin kompreni reciproke:
paroli ili ne povas[,] sed ili
interkompreniĝas per signoj
[46];
per la okuloj kaj la fingroj [la knabinoj] sendadis
al si reciproke signojn de interkompreniĝo kaj
ridetadis
[47].
nekompreno
- kompreno
simul[i] nekomprenon
[48];
[la verko] oblikve sed intense prilumas, pere de
infanaj nekomprenoj, la profundan tragikon kaj moralan ironion
de prostituado
[49].
malkompreno
(evitinde)
- kompreno
li ĝuste diris al mi[,] ke inter vi
estas malkompreno
[50];
ĉesu la [intergenta] malkompreno
pro nekono reciproka!
[51];
miskompreno,
malakordo,
nekompreno
nekomprenebla
- komprenebla
ne al popolo kun nekomprenebla lingvo kaj malfacila parolado
vi estas sendata, sed al la domo de Izrael
[52];
ju pli longe li parolis kun la boatistoj, des pli nekompreneblaj
ili fariĝis por li
[53];
tio estas por mi tute nekomprenebla!
[54];
malkomprenebla
(evitinde)
- komprenebla
Same anstataŭ la kelkfoje renkonteblaj formoj:
malebla, malkomprenebla, malvidebla, mallegebla k.t.p. pli ĝustaj estas:
neebla, nekomprenebla, nevidebla, nelegebla k.t.p.
[55].
[via ideo] eble estas sprita, sed tro
malkomprenebla[:] oni vin mokos
[56];
Benoe post sia mirinda venko alproksimiĝis al la knabino kun
esprimo de gaja triumfo en la vizaĝo kaj nemalkomprenebla sopiro
en la okuloj
[57].
nekomprenebla.
miskompreni
(tr)
-
Malbone kompreni; erari pri la senco de vorto aŭ ago:
mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis
[58];
la malkonsento estas kaŭzata de miskompreno.
senkomprena
(malofte)
-
Ne komprenanta:
Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj:
ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji
[59].
subkompreni
(tr)
- 1.
- [60]
Kompreni laŭ la kunteksto ion neesprimitan:
elipso estas forigo de unu aŭ kelkaj vortoj
facile subkompreneblaj
[61].
- 2.
- [62]
Ne esprimi tion, kion la vortaranĝo aŭ la kunteksto ebligas
neesprimi:
en la frazo „vi havas vian ĉapelon, kaj mi la mian“,
la vorto „havas“ estas subkomprenata en la dua
propozicio.
Rim.:
La unua senco estas relative nova, se konsideri ĝian
enkondukon en NPIV. La dua senco, pli malnova, tamen ne
bone akordas kun la unua, ĉar ĝin pli logike
redonus la derivaĵo „subkomprenigi“.
subkomprenigi
-
Igi subkomprenata 1,
komprenigi per nerektaj rimedoj:
ĝuste en tempo [...], kiam oni provas
subkomprenigi al mi, ke eble mi devus dubi vian honestecon,
jen vi komencas subaŭskulti
[63].
li klopodis iom moderigi la ĵusetan senhontan
subkomprenigon
[64].
erarkompreni, fuŝkompreni
(tr)
- miskompreni
memkomprenebla
-
Evidenta, facile komprenebla, eĉ sen klarigoj:
mia subkonscio elvomis la solvon de mia problemeto[:]
vere simplan kaj memkompreneblan solvon, vitro-klaran, tutsimple
prapuran
[65].
memkompreneble
-
Konforme al la kutima, natura, atendebla sinsekvo de eventoj
aŭ ideoj:
memkompreneble la konfuzeco de la poemo (aŭ kiel mia poeta
amiko esprimis, ĝia „ditiramba intermitado“)
okazigis du preserarojn
[66].
komprenkapablo
- inteligento
komprenpovo
- inteligento
tradukoj
anglaj
~i:
understand;
mem~eble:
of course.
belorusaj
~i:
разумець, зразумець;
~aĵo:
паняцьце;
~eble 1.:
зразумела, ясна, выразна;
~eble 2.:
зразумела, натуральна;
~igi:
тлумачыць, растлумачыць, вытлумачыць;
inter~iĝi:
прыйсьці да ўзаемаразуменьня, зразумець адзін аднога;
mis~i:
няправільна зразумець;
sub~i:
разумець, падразумяваць;
erar~i, fuŝ~i:
няправільна зразумець;
mem~eble:
зразумела, канечне, натуральна;
~kapablo:
кемлівасьць;
~povo:
кемлівасьць.
mis~o:
непаразуменьне.
ĉeĥaj
~i:
rozumět.
francaj
~i 3.:
être compétent, être capable, avoir compétence (pour), s'y connaître, s'y entendre, être qualifié;
~i:
comprendre, appréhender, discerner, entendre, piger, saisir, voir;
~o:
compréhension, entendement, intellection, intelligence;
~aĵo:
notion;
~ebla:
compréhensible, excusable, explicable, intelligible, pardonnable, saisissable;
~eble 1.:
compréhensiblement, intelligiblement;
~eble 2.:
évidemment, à l'évidence, bien entendu, bien sûr, il va de soi que, inévitablement, naturellement, sans conteste, sans contredit, sans aucune doute;
~ema 1.:
intelligent, désireux d'apprendre;
~ema 2.:
compréhensif, bienveillant, bon, conciliant, indulgent;
~emo 1.:
intelligence, désir d'apprendre;
~emo 2.:
compréhension, bienveillance, bonté, indulgence;
~eti:
comprendre confusément, comprendre à moitié, commencer à comprendre, entrevoir, deviner, flairer, s'apercevoir, se douter, se rendre compte;
~igi:
faire comprendre;
~iĝi 1.:
se comprendre;
~iĝi 2.:
se comprendre, s'entendre;
duon~i:
comprendre confusément, comprendre à moitié, commencer à comprendre, entrevoir, deviner, flairer, s'apercevoir, se douter, se rendre compte;
ek~i:
commencer à comprendre, entrevoir, s'apercevoir, se rendre compte;
inter~iĝi:
se comprendre, s'entendre;
ne~o:
incompréhension;
mal~o:
mésentente, mésintelligence, malentendu;
ne~ebla:
incompréhensible, inintelligible;
mal~ebla:
inexplicable, inintelligible;
mis~i:
mécomprendre, comprendre de travers, se méprendre (sur);
sen~a:
bouché, bête, borné, idiot, imbécile, inintelligent, lourdaud, obtus;
sub~i 1.:
comprendre qc d'inexprimé, flairer, subodorer;
sub~i 2.:
sous-entendre;
sub~igi:
sous-entendre, insinuer, laisser entendre, suggérer, vouloir dire;
erar~i, fuŝ~i:
mécomprendre, comprendre de travers, se méprendre (sur);
mem~ebla:
évident, qui va de soi;
mem~eble:
évidemment, à l'évidence, bien entendu, bien sûr, il va de soi que, inévitablement, naturellement, sans conteste, sans contredit, sans aucune doute;
~kapablo:
intelligence, intellect;
~povo:
intelligence, intellect.
saĝa kapo duonvorton ~as:
à qui sait comprendre, peu de mots
suffisent;
~ebleco:
intelligibilité, compréhensibilité;
mal~ema:
bouché, bête, borné, idiot, imbécile, inintelligent, lourdaud, obtus;
mal~emo:
bêtise, idiotie, imbécillité, inintelligence;
~igi sin:
se faire comprendre;
inter~iĝo:
intercompréhension, compréhension mutuelle, intelligence;
mis~o:
méprise, compréhension erronée, mécompréhension.
germanaj
~i 1.:
verstehen, kapieren;
~i a:
erfassen, begreifen, durchschauen;
~i b:
verstehen, einsehen, durchschauen, nachvollziehen können;
~o:
Verständnis;
~ebla:
verständlich;
~eble 1.:
natürlich, verständlich;
~eble 2.:
natürlich, selbstverständlich;
~eti:
ahnen;
~igi:
verständlich machen, begreiflich machen, jmd. etwas zu verstehen
geben;
~ilo, ~iĝilo:
Verständigungsmittel;
inter~iĝi:
sich (gegenseitig) verstehen;
sub~i:
hinzudenken;
mem~eble:
natürlich, selbstverständlich;
~kapablo:
Einsichtsfähigkeit, Verständnis;
~povo:
Einsichtsfähigkeit, Verständnis.
hispanaj
~i:
entender, comprender;
~o:
comprensión;
~aĵo:
noción;
~ebla:
comprensible, entendible, inteligible;
~eble 1.:
por supuesto, por descontado, comprensiblemente;
~ema 2.:
comprensivo;
~emo 1.:
afán de aprender;
~emo 2.:
comprensión, indulgencia;
~igi:
hacer entender;
ek~i:
empezar a entender, entrever, darse cuenta;
mis~i:
malinterpretar.
saĝa kapo duonvorton ~as:
a buen entendedor, pocas palabras
bastan;
~ebleco:
inteligibilidad.
hungaraj
~i:
(meg)ért;
~o:
megértés;
~aĵo:
fogalom;
~eble 1.:
érthetően;
~eble 2.:
természetesen;
~ema 1.:
nyitott, értelmes;
~ema 2.:
megértő;
~emo 1.:
értelmesség, nyíltság;
~emo 2.:
megértés, jóindulat;
~eti:
kapiskál, kicsit ért;
~igi:
megértet;
~iĝi 1.:
érthető;
~iĝi 2.:
megértik egymást;
~ilo, ~iĝilo:
megértés eszköze, érintkezési eszköz;
duon~i:
nem egészen ért, félig ért;
ek~i:
kezd érteni, kezd felfogni;
inter~iĝi:
megértik egymást;
ne~o:
meg nem értés, értetlenség;
mal~o:
félreértés;
ne~ebla:
érthetetlen;
mal~ebla:
érthetetlen;
mis~i:
félreértés;
sen~a:
értetlen;
sub~i:
beleért, hozzágondol;
sub~igi:
céloz ;
erar~i, fuŝ~i:
félreért;
mem~ebla:
nyilvánvaló, magától értetődő;
mem~eble:
nyilván, magától értetődően;
~kapablo:
értelmi képesség, értelmesség;
~povo:
értelmi képesség, értelmesség.
li ~as predikon, kiel bovo muzikon:
annyit ért hozzá, mint tyúk az
ábécéhez;
saĝa kapo duonvorton ~as:
okos ember fél szóból is ért;
~ebleco:
érthetőség;
mal~ema:
értetlen;
mal~emo:
értetlenség.
nederlandaj
~i:
begrijpen;
~o:
begrip;
~aĵo:
notie;
~ebla:
begrijpelijk, bevattelijk, inzichtelijk, doorzichtig;
~eble 1.:
verstaanbaar, duidelijk;
~eble 2.:
vanzelfsprekend, natuurlijk;
~ema 1.:
leergierig, weetgierig;
~ema 2.:
begripsvol;
~emo 1.:
leergierigheid;
~emo 2.:
begrip;
~eti:
half en half begrijpen;
~igi:
uitleggen, toelichten, doen begrijpen;
~iĝi 1.:
begrijpelijk zijn;
~iĝi 2.:
elkaar begrijpen;
~ilo, ~iĝilo:
communicatiemiddel;
ĉio~a:
alles begrijpend;
duon~i:
half en half begrijpen;
ek~i:
beginnen te begrijpen;
inter~iĝi:
elkaar begrijpen;
ne~o:
onbegrip;
mal~o:
misverstand;
ne~ebla:
onbegrijpelijk;
mal~ebla:
onbegrijpelijk, onverstaanbaar;
mis~i:
verkeerd begrijpen;
sen~a:
niet begrijpend, dom;
mem~ebla:
vanzelfsprekend;
mem~eble:
vanzelfsprekend;
~kapablo:
begripsvermogen, bevattingsvermogen;
~povo:
begripsvermogen, bevattingsvermogen.
polaj
~i:
rozumieć.
portugalaj
~i b:
compreender, entender, perceber, apreender, alcançar.
rusaj
~i:
понять, понимать;
~o:
понимание;
~aĵo:
понятие;
~ebla:
понятный;
~eble 1.:
понятно;
~eble 2.:
разумеется, само собой;
~ema 1.:
понятливый, смышлёный, сообразительный, толковый;
~ema 2.:
понимающий, благожелательный;
~emo 1.:
понятливость, сообразительность;
~emo 2.:
понимание, благожелательность, снисходительность;
~eti:
смутно осознавать, начинать понимать, догадываться;
~igi:
объяснить, разъяснить, растолковать;
~iĝi 1.:
пониматься, быть понятным;
~iĝi 2.:
понимать друг друга, достигнуть
взаимопонимания;
~ilo, ~iĝilo:
средство общения;
ĉio~a:
всё понимающий;
duon~i:
смутно понимать, отчасти понимать, частично понимать;
ek~i:
начать понимать, догадаться, осознать;
inter~iĝi:
прийти к
взаимопониманию, понять друг друга, объясниться;
ne~o:
непонимание;
mal~o:
недоразумение;
ne~ebla:
непонятный;
mal~ebla:
непостижимый;
mis~i:
неверно понять;
sen~a:
тупой;
sub~i:
подразумевать;
sub~igi:
намекать, дать понять;
erar~i, fuŝ~i:
неверно понять;
mem~ebla:
очевидный, само собой разумеющийся;
mem~eble:
конечно, разумеется;
~kapablo:
понятливость;
~povo:
понятливость.
mal~ema:
тупой, глупый, бестолковый, непонятливый, несообразительный;
mal~emo:
тупость, непонятливость, бестолковость, несообразительность;
mis~o:
недоразумение.
svedaj
~i:
förstå, begripa.
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 282.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta3.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo4.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta5.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta6.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta7.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda
Ida8.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo9.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta10.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco11.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 212.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko13.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La hejmo de la metiisto14.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgrand Niko kaj granda
Niko15.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:616.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 417.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco18.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj19.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo20.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 1:421.
J. Schram: SAT plu estas avangarda, LOdE
2003:522.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvara promenado23.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 224.
L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko en Bervalo, Du malsanoj25.
Ĉina Radio Internacia: Leterkesto-050110, http://es.chinabroadcast.cn/1/2005/01/12/1@19699.htm26.
Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Jen viree trinkas!27.
E. Drezen: Zamenhof, Rolo de Zamenhof en la internacilingva movado28.
Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Superstiĉo29.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 630.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 2531.
Ĉina E-Ligo: Dumkongresaj ekskursoj, http://www.espero.com.cn/uk2004/e03-3-10.htm32.
Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Troa scivolo kondukas
morten33.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 1034.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 9:2235.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, La lingvo de Ĥinujo36.
H. Vallienne: Ĉu li?, ĉap. 537.
Moskva Ŝtata Universitato, http://universitato.narod.ru/historio/moskva_universitato.01.htm38.
L.L. Zamenhof: Antaŭparolo al la Unua Libro39.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco40.
L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco41.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo42.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Kroniko 2:1243.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 73:1744.
Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 1645.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 346.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida47.
Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta48.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 2449.
Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, Esperanta poezio: mirakla
rikolto50.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 2551.
Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, 352.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 3:553.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo54.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino55.
Henrik Seppik: La tuta Esperanto, Dek-sepa leciono.
128.Neado56.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 157.
H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 958.
Claude Piron: Gerda malaperis, ĉap. 1159.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 56:1060.
La Nova Plena Ilustrita Vortaro61.
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando, , B. Kolker: Parolfiguroj, leciono 12a62.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto63.
Claude Piron: Lasu min paroli plu!, Troa scivolo kondukas
morten64.
Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 565.
Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 666.
Szathmari: Liriko, Satiraj rakontoj.
[^Revo]
[kompre.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.32 2011/09/12 05:10:08 ]