vekante scivolemon, deziron pli detale koni:
hodiaŭ [la problemo]interesas la publikon,
morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi
[1];
kion (per kio) do povas min interesi tio,
kio fariĝos al vi?
[2];
la lingvistikaj demandoj interesas multajn esperantistojn
[3];
ĉu la libro interesis vin?;
meĥaniko tre interesas lin;
elektu vi heroon taŭgan por nin interesi;
interesi infanon pri matematiko,
per rakontoj;
oratoro, kiu scias interesi siajn aŭskultantojn;
ni laŭte kantadas Esperantajn kantojn kaj per ĉi
tio interesas la publikon;
b)
pro graveco, pro kapablo alporti utilon
(materian aŭ moralan) aŭ malutilon:
ni facile forgesas, kio nin ne interesas
[4];
en la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone
ne estas kompetenta juĝanto
[5];
per kio tiu afero povas vin interesi?;
neniel ĝi min interesas;
la nova leĝo interesas multajn industriojn, ĉiujn
komercistojn;
tiu eltrovo interesas la sciencon;
tio interesas vian reputacion, vian sanon;
la teksto estos disdonata al la interesatoj;
gravi,
koncerni
c)
(arkaismo)
vekante bonfareman senton:
mi ekkonis antaŭ nelonge iun malriĉan virinon,
kiu min tre interesas
[6];
tiu malriĉa familio interesas multajn personojn
[7].
2.
(iu)
Doni financan profiton en iu afero:
interesi iun en komerca, industria societo;
interesita oficisto.
intereso
1.
Eco de tio, kio
a)
interesas 1.a:
tiu libro havas grandan, neniun intereson;
b)
interesas 1.b:
tio estas sen intereso por mia decido;
[demando], kiu povas havi intereson por la homaranoj
[8];
[lingvo,] en kiu povus esti publikigataj tiuj
verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj
[9];
ĉu plu vivi, aŭ ĉu morti tuj ? kio estas
preferinda, kiam la vivo perdis ĉian intereson ?
[10].
2.
Sento de tiu, kiu estas
a)
interesata 1.a:
la leganto trovos fortan intereson pri tiu romano;
renkonti grandan intereson;
li sukcesis ligi la intereson de la lernantoj;
b)
interesata 1.b:
la tuta esperantistaro havas grandan intereson pri la oficiala
enkonduko de ĝia lingvo en lernejoj;
la persona intereso tro ofte kondukas la homojnZ;
ne ekzistas kareso sen intereso
[11];
al mi pli plaĉas, ke oni estas kompleza por mi
el la pura koro kaj ne pro intereso
[12];
c)
interesata 1.c:
mia konsilo estas nur pro intereso al via sano;
mi havas grandan intereson al, por tiu familio;
tio vekis en mi intereson por la malliberulo
[13];
Tio, kio interesas 1.b:
la intereso de la mondo estas havi unu helpan lingvon,
ne du aŭ tri;
tion postulas la intereso de la aferoZ;
ili devis batali por siaj subpremantoj kontraŭ la
interesoj de sia propra nacio;
en la intereso de la Aziaj popoloj;
mi devas gardi miajn monajn kaj moralajn interesojn;
servi la interesojn de sia klaso;
tiaj proletoj estas ĉiam pretaj perfidi la interesojn de
sia klaso
[14];
pro konkurantaj interesoj ili troviĝadis en konstanta
malpacoZ;
la intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj
de tiu aŭ alia gento, lingvo aŭ religio mi
rigardas kiel restaĵon de la tempoj barbaraj
[15];
mi estas industriisto, devigata gardi miajn interesojn
[16];
posedi grandajn interesojn en societo, entrepreno;
tiu oficisto havas intereson en la profitoj;
mi havas intereson zorgi pri la profitoj de la firmoZ;
li defendas la interesojn de usona kapitalo;
en via propra intereso (por via propra utilo)
atentu tiun averton.
interesa
Interesanta:
interesa romano;
propono interesa por la industrio.
interesegi
(tr)
Pasie interesi.
interesigi
1.
Igi interesiĝi:
interesigi la komercan ĉambron pri Esperanto
[17];
mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis
ilin per „Boŭnan tagon“ aŭ
„Boŭnan vesperon“ por interesigi ilin,
sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto
[18];
kiam vi sukcesas interesigi kaj kredigi iun pri la neceseco
de Esperanto, ne diru, ke vi „konvinkigis“ lin
[19].
Rim.:
La sendiferenco disde
"interesi 1"
estas apenaŭ perceptebla, kio riskas sugesti,
ke „interesi“ estas netransitiva. Eble tial
ĉi tiu formo mankas en PIV.
la germanoj tre interesiĝas pri verkoj
el sovetia vivo
[21];
ni ĉiuj interesiĝas en tiu demando;
interesiĝi pri libro, pri oratoro.
sekvi
2.
mi interesiĝas pri liZ.
3.
sin interesi en entrepreno;
interesiĝi en la profitoj.
interesiĝo
Stato de iu interesata:
li montris plej grandan interesiĝon pri miaj ideoj
kaj tre varme min akceptis
[22];
vigla diskutado post la raporto evidentigis profundan
interesiĝon
de la delegitoj koncerne la Esperantajn aferojn.
intereso 2
neintereso, neinteresiĝo
Manko de intereso:
pro la neinteresiĝo de la ceteraj estraranoj, Renato
Corsetti mem prenis je si la respondecon plutrakti kun BKC
[23];
li aŭdis voĉon, kiu malgraŭ lia neintereso
allogis lian attenton
[24].
pliinteresigi
Igi pli interesa:
ni krome ludu almenaŭ unu stelon je poento, por
pliinteresigi la ludon
[25].
seninteresa, neinteresa
Senigita je intereso:
Ken havas malgravan seninteresan oficon en la urba administrejo
[26];
lia opinio estas tute seninteresa por mi.
indiferenta,
malgrava,
bagatela,
banala.
gurdita.
seninteresiĝi
(malofte)
Perdi intereson, ne havi intereson:
la rusa Registaro seninteresiĝas pri nia propagando,
eĉ likvidas la poresperantajn organizojn
[27];
oni do ne miru ke la plej multaj civitanoj de la
membroŝtatoj
seninteresiĝas [pri la konstitucia traktato][28].