tradukoj: be br de en es fr hu it lat nl pt ru

*3jur/o

juro

JUR Aro da reguloj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de la homoj aŭ kolektivaĵoj, kaj kies malrespekto povas sekvigi socian formon de juĝo aŭ puno: kutima juro (difinita de la kutimoj); romia juro; kanona juro; internacia juro ; pozitiva juro (difinita de la leĝoj aŭ aliaj normaj tekstoj); natura juro (principoj, valoroj, kiuj ekzistas ekster la pozitiva juro, per kiuj oni povas juĝi ion justa aŭ maljusta, prava aŭ malprava: moralo); jurfilozofio; jurhistorio; jursociologio; juroscienco.

jura

1.
JUR Koncernanta la juron: juraj konsiloj; juraj normoj; juraj sciencoj.
2.
JUR Difinita de la juro: jura persono; ; jura protekto.

juristo

JUR Fakulo pri juro.

juroscienco

JURSCI Studo pri juro, pri ĝia organizo kaj funkciado: Georg Heym ... ekstudis sen la plej eta emo jurosciencon [1].

tradukoj

anglaj

~o: law; ~a: legal; ~isto: jurist, lawyer; ~oscienco: legal science. internacia ~o: international law.

belorusaj

~o: права; ~a: прававы, юрыдычны; ~isto: юрыст.

bretonaj

~o: gwir; ~a: gwirel; ~isto: gwiraour.

francaj

~o: droit (subst., justice); ~a: juridique; ~isto: juriste; ~oscienco: droit (discipline). ~a persono: personnalité juridique.

germanaj

~o: Recht; ~a 1.: rechtlich; ~a 2.: juristisch; ~isto: Jurist; ~oscienco: Rechtswissenschaft, Jura.

hispanaj

~o: derecho (ciencia); ~a 1.: jurídico, -a; ~a: legal; ~isto: jurisconsulto, jurista (en desuso).

hungaraj

~o: jog; ~a: jog-, jogi; ~isto: jogász. ~a persono: jogi személy; ~a protekto: jogvédelem.

italaj

~o: diritto, legge; ~a: giuridico, legale; ~isto: giurista; ~oscienco: scienze giuridiche, legge (disciplina), diritto (disciplina). ~filozofio: filosofia del diritto; ~aj konsiloj: consigli legali; ~aj normoj: normativa (leggi).

malnovlatinaj

~o: ius. internacia ~o: ius gentium.

nederlandaj

~o: recht; ~a: juridisch; ~isto: jurist, rechtsgeleerde; ~oscienco: rechtswetenschap. internacia ~o: internationaal recht; ~filozofio: rechtsfilosofie; ~aj konsiloj: rechtshulp.

portugalaj

~o: lei; ~a 1.: jurídico, legal; ~a: jurídico; ~isto: jurista, jurisconsulto.

rusaj

~o: право; ~a: правовой; ~isto: юрист.

fontoj

1. Cezar: Ĉiuj pejzaĝoj, cezarpoezio, 2004-02-15

[^Revo] [jur.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2009/09/04 16:30:24 ]